Pri junia interurba renkontiĝo de esperantistoj en Jekaterinburgo

Komuna foto dum la renkontiĝo

La 12-an–15-an de junio 2025, en Jekaterinburgo pasis kelktaga interurba renkontiĝo de uralaj esperantistoj, kiun partoprenis ankaŭ kelkaj gastoj-esperantistoj el aliaj regionoj de Rusio. La renkontiĝo estis ne nur neordinara Esperanto-evento, tio estis tuta kalejdoskopo de emocioj, ĝojoj kaj neforgeseblaj impresoj. Simila aranĝo okazas en nia urbo junie jam la trian fojon, kaj ni, esperantistoj, dediĉas ĝin al la Internacia tago de geamikoj (la 9-an de junio) kaj kiel ĝian devizon faris la frazon: “Belegas nia kuno, geamikoj!”. La temo de la renkontiĝo estas komprenebla al ĉiuj, ja en ĉies vivo estas homoj, kiujn ni nomas amikoj, kaj nedisigebla parto de nia vivo estas amikeco kaj subteno, kiujn ni povas ricevi de niaj geamikoj. Mi persone ĉiam ĝojis kaj ĝojas, ke inter uralaj esperantistoj neniam estis iuj miskomprenoj aŭ eĉ kvereloj, sed estas tre amikecaj interrilatoj, interkompreno kaj subteno Legu pli »

Urboj: 

Tago de la rusa lingvo estas internacia tago

Ĝi estas unu el la lingvaj tagoj de UN, ĝin oni festas la 6an de junio, en la naskiĝtago de la granda rusa poeto Aleksandr Puŝkin.
Antaŭ 14 jaroj la 6an de junio 2011 la Tago de la rusa lingvo estis oficialigita de la Prezidento de RF.
La rusa lingvo estas unu el la orientslavaj lingvoj, nacia lingvo de la rusa popolo, unu el la plej uzataj mondlingvoj.
 Ĝi estas la 9a lingvo en la mondo laŭ la kvanto de parolantoj (255 milionoj da homoj), kaj ĝi okupas la 8an lokon en la mondo laŭ la kvanto de denaskaj parolantoj (166 milionoj). Legu pli »

Aleksandr Saĥarov – “centprocenta esperantisto”

Ĵurnalisto, tradukisto, profesia eldonisto kaj instruisto de Esperanto, li estis unu el la plej fervoraj kaj konsekvencaj adeptoj de la Esperanta ideo. Aleksandr Saĥarov naskiĝis la 7/19-an de aprilo 1865 en la vilaĝo Kudeliĥa de Simbirska gubernio. En 1875 li fariĝis lernanto de meza lernejo kaj en 1885 li sukcese plenumis finan ekzamenon en Simbirska klasika gimnazio. En la jaroj 1885 – 1900 Aleksandr Saĥarov estis studento de Kazana universitato, li studis matematikon kaj volis esti pedagogo, sed dum pluraj jaroj estis financa inspektoro en la urbo Ardatov. Saĥarov dum la gimnaziaj kaj universitataj jaroj studis la latinan, grekan, francan, germanan, iomete la anglan lingvojn.
Saĥarov eklernis Esperanton en 1903, skribinte petleteron al d-ro Zamenhof, de kiu li ricevis la unuan lernolibron de Esperanto kaj Esperanto-rusan vortaron. Al la lernado de la internacia lingvo lin puŝis la letero de lia universitata amiko Sergej Poljanskij skribita en Esperanto.
Legu pli »

Pri la centjara naskiĝdatreveno de la skulptisto Ernst Neizvestnij

La 9-an de aprilo de 2025 okazis centjara naskiĝdatreveno de la mondfama skulptisto, artisto, filozofo kaj civitano de la mondo - Ernst Iosifoviĉ Neizvestnij. Eblas longe nombri ĉiujn titolojn de tiu ĉi elstara persono: honorito per la ordeno "Pro meritoj por la Patrujo" de la tria grado (1996), per la ordeno de Honoro (2007), laŭreato de la ŝtata premio de Rusia Federacio en la sfero de literaturo kaj artoj (1996), eksterlanda membro de la Svedia Reĝa akademio de liberaj artoj (1984), membro de la Nov-Jorka (1984) kaj de la Eŭropa (1989) akademioj de sciencoj kaj artoj, honora eksterlanda membro de la Rusia akademio de artoj (1995), konsilisto pri kulturo de la prezidento de Rusia Federacio B. N. Jelcin (1996). Pri la skulptisto multas filmoj, libroj kaj artikoloj, sciencaj esploroj, en kiuj oni nomas lin "Мikelanĝelo de nia epoko".
Ernst Neizvestnij certe estas mondcivitano, sed naskiĝis li en Sverdlovsko (nuna Jekaterinburgo), Legu pli »

Urboj: 

Mortotago de d-ro L.L. Zamenhof

La 14an de aprilo 1917 forpasis en Varsovio la kreinto de Esperanto L.L. Zamenhof. Rememorojn pri la lastaj jaroj de la Majstro verkis lia filo Adam Zamenhof (1888-1939) – okulkuracisto, esperantisto, pafmurdita de germanoj en la koncentrejo Palmiry la 29an de januaro 1939. Rakonton pri la lastaj tagoj de d-ro Zamenhof kaj la funebra ceremonio en Varsovio verkis kaj eldonis Adolfo Oberrotman kaj Teo Jung en 1921, inkluzive de la funebraj paroladoj de Leo Belmont, Antoni Grabovski kaj de la poemoj de Julio Baghy kaj Feliks Hiller. Legu pli »

Esperanto-kurso en Tobolsko

Pasintsemajne en Tobolsko finiĝis baza Esperanto-kurso, kiun organizis kaj gvidis Dilara Gadirova. Dilara Nailjevna estas sperta lingvoinstruistino, ŝi multfoje gvidis en sia kariero diversgradajn Esperanto-kursojn, kaj ĉi-printempe en Tobolsko ŝi okazigis ekspresan kurson de Esperanto por diversaĝuloj.

La kurso konsistis el dek duhoraj lecionoj. Nuntempe ne estas facile trovi senpagan kursejon, des pli malfacile estas agiti homojn aliĝi al kurso de internacia planlingvo, sed la problemon solvis la urba kunlaborejo “Mia teritorio”, disponiginta komfortan lernoĉambron. La kursanoj lernis bazajn gramatikajn regulojn, plenumis diversajn ekzercojn, partoprenis lingvajn ludojn kaj kantis en Esperanto,  Legu pli »

Aranĝoj: 

Jekaterinburgaj esperantistoj vizitis la urban filharmonion en la tago de la 340-jara naskiĝdatreveno de la fama komponisto I.S. Bach

Jekaterinburgaj esperantistoj estime rilatas al tradicioj en Esperantujo kaj penas subteni ilin, kiel ekzemple malnovan tradicion festi Zamenhof-tagon en Jekaterinburgo. Sed ni ankaŭ kreas la novajn tradiciojn. Jen, iĝis jam la bona tradicio: ĉiujare la 21-an de marto, en la naskiĝtago de la fama komponisto I.S. Bach viziti grupe la koncerton de lia muziko en la urba filharmonio. Marte kutime en la urbo tradicie pasas la muzika festivalo Bach - fest.
Ĉi jare ĉiuj muzikistoj kaj muzikŝatantoj festis la jubilean 340-jaran naskiĝdatrevenon de la geniulo, kaj kompremeble, la urba filharmonio preparis brilan koncertan programon okaze de tio. Dum la vespero sonis muziko de I.S. Bach je ŝatataj de la komponistoj muzikiloj: klaviceno, violono kaj certe orgeno. Klavicenon kaj orgenon inspirplene ludis la titola orgenisto de nia filharmonio Taras Baginec. Necesas diri, ke la belegan klavicenon la filharmonio ekposedis relative antaŭnelonge, ekde 2013,
Legu pli »

Urboj: 

La 11-an de marto 2025 forpasis jekaterinburga esperantisto Viktor Aleksandroviĉ Kulakov (25.02.1958-11.03.2025)

Viktor Aleksandroviĉ Kulakov (25.02.1958-11.03.2025)

Viktor naskiĝis en Sverdlovsko, studis en Urala politeknika instituto, finis ĝian radioteknikan fakon, laboris kiel sistemestro de Linux en Sberbanko.
Memlernanto, li esperantistiĝis en 1982 per ekspresa kurso "Esperanto en 16 tagoj" de Boris Kolker, publikigita en la revuo "Kemio kaj vivo". En 1984 Viktor partoprenis sian unuan Esperanto-renkontiĝon OrSEJT-26 apud Krasnojarsko, post kiu li flue ekparolis Esperante kaj iĝis aktiva membro de SvEK. Li aktive partoprenis la kluban agadon en la jaroj 1984-1997, estis unu el la ruslandaj pioniroj de komputiligo de Esperantujo, kunlaboris en la eldonejoj "Sezonoj" kaj "Ural-Sovety", por kiuj li produktis Esperantajn tiparojn. Ekde la fondo de la gazeto "Ruslanda esperantisto" kaj ĝis 1994 li enpaĝigis ĝin, estis redakciano de la revuo "La Ondo de Esperanto" pri komputilaj aferoj, estis la gvidanto de komputila sekcio de REU.
Legu pli »

Urboj: 

Al la 225-jara naskiĝdatreveno de la elstara rusa poeto-lirikisto, tradukisto kaj pensulo Je.A. Baratinskij

Jevgenij Abramoviĉ Baratinskij (02.03.1800 - 29.06.1844)

Antaŭ 225 jaroj naskiĝis Jevgenij Abramoviĉ Baratinskij (02.03.1800 - 29.06.1844) - elstara poeto-lirikisto, tradukisto kaj pensulo.
Li estis unu el plej mirindaj kaj samtempe plej subtaksitaj kaj enigmaj figuroj de la rusa literaturo de la ХIХ jarcento. Liajn poeziajn verkojn sinforgese legis tiuj, kiuj vidis en poezio ne nur belajn vortojn, sed ankaŭ sencon kaj profundecon, kaj samtempe mem strebis al vero.
Je. Bartinskij estis amiko de A. Delvig, A. Puŝkin, K. Rilejev, V, Ĵukovskij. A S. Puŝkin skribis pri li:
"Baratinskij apartenas al tiuj niaj poetoj, kiuj aparte diferenciĝas. Li estas originalulo, ĉar li pensas. Li estas originala kaj en ĉio, ĉar pensas siamaniere, ĝuste kaj sendepende; kaj samtempe sentas forte kaj profunde. Harmonio de liaj versaĵoj, freŝeco de lia stilo, viveco kaj ĝusteco de la esprimado devas ravi ĉiun, kvankam iom posedantan de gusto kaj sento."
Legu pli »

Pri la 165-a naskiĝdatreveno de la fama rusa verkisto A. P. Ĉeĥov kaj la dediĉita al tio reta projekto "Dek tagoj kun A. P. Ĉeĥov, liaj verkoj kaj liaj aforismoj"

Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Anton Pavloviĉ Ĉeĥov (29 de januaro de1860 - 15 de julio de 1904) – la fama rusa verkisto, majstro de mallongaj rakontoj kaj fajnaj psikologiaj teatraĵoj, publicisto, kuracisto, bonfaranto, komune rekonata klasikulo de monda literaturo.
Li eniris en literaturon kiel aŭtoro de tiaj felietonoj kaj humuraj rakontoj, kiel “Ĉevala familnomo”, “Kameleono”, “Trosalis” k.a. En 1888 li publikigis sian unuan novelon “Stepo”.
Ĉeĥov – dramaturgo iĝis kreinto de tiel nomata “nova dramo”. Kaj nuntempe reĝisoroj de la tuta mondo adoras la aŭtoron, ĉiam denove revenas al liaj teatraĵoj por kompreni ilian profundan sencon.
Legu pli »

Pri la decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj en Jekaterinburgo

Komuna foto dum la decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj en 2024 en Jekaterinburgo. Foto de Galina Terentjeva

Jen, estas travivita ankoraŭ unu Zamenhof-tago... Kiom da ili estis organizitaj ĉi tie,en Jekaterinburgo!?
Mi perdis jam la kalkulon. Verdire, ĉi-jare mi emis limigi la aranĝon nur al la virtuala, ĉar pro la epidemia sezono iuj malsanis, iuj ne estis en la urbo k.t.p. Sed kelkaj amikaj voĉoj insiste konvinkis min fari ĉeestan renkontiĝon. Rezulte la tradicia decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj iĝis mikskonsista kaj al la ĉeesta parto estis ankaŭ aldonita la virtuala :)
La 14-an de decembro, sabate, feste aranĝita kunvensalono de jekaterinburga Domo de Uralaj popoloj akceptis 15 esperantistojn el 4 uralaj urboj: Jekaterinburgo, Ĉelabinsko, Revda kaj Tjumeno.
Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Zamenhof-festo en Jekaterinburgo

La tradicia Zamenhof-festo kaj la Tago de la Esperanta literaturo fariĝas ĉiujare en decembro okazaĵo, kiun ŝatas esperantistoj kaj volonte organizas kaj partoprenas diversajn priajn kunvenojn kaj renkontiĝojn. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

William Aŭld - 100 jaroj

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis William Aŭld – unu el la plej grandaj esperantaj verkistoj, poetoj, tradukistoj (la 6-a de novembro de 1924 - la 11 de septembro de 2006)
A
ŭld konatiĝis kun Esperanto en 1937 kiel 13-jaraĝa skolto kaj poste Esperantumado karakterizis grandan parton de lia vivo.
En sia junaĝo William Auld partoprenis la duan mondmiliton, servis kiel piloto en la brita aer-armeo dum la jaroj 1942-46. En 1946 li estis malmobilizita. Post la fino de la universitato W. Aŭld dum multaj jaroj laboris kiel instruisto de la angla kaj atingis la postenon de la vicdirektoro de liceo.
Jam en la armeo li komencis verki en Esperanto, kaj post sia reveno al sia hejma regiono Skotlando, en 1947, li aperigis poemon tradukitan el la angla en la periodaĵo “Esperanto en Skotlando”. Poste li dum pluraj jaroj redaktis tiun periodaĵon.
Legu pli »

Pri la aŭtuna kunveno de uralaj esperantistoj en Jekaterinburgo

Raja Kudrjavceva gvidas la programon de la aŭtuna kunveno

Estis tempoj (certe ĝis la pandemio), kiam aŭtuna renkontiĝo de uralaj esperantistoj en Jekaterinburgo estis tradicia afero kaj nepre okazis ĉiujare. Ni kolektiĝis por aŭskulti impresojn de niaj samregionaj geamikoj pri la vizititaj somere diverslokaj Esperanto-aranĝoj, por kune pridiskuti niajn agadplanojn por la kuranta jaro. Ni eĉ elpensadis por tiuj ĉi aŭtunaj renkontiĝoj diversajn nomojn: “Kune-aŭtune” aŭ la amuzan titolon “Aŭtuna kuko”, aludante ne nur komunan teumadon kun hejme bakitaj kukoj, kun pomoj kaj kukurbetoj el propraj legomĝardenoj, sed ankaŭ la programon de la renkontiĝo, kiun devis kune baki el diversaj programproponoj. Legu pli »

Urboj: 

Enhavriĉa oktobra semajnfino en Jekaterinburgo

Pasinta semajnfino en Jekaterinburgo estis Esperante riĉenhava. Vendrede, la 11-an de oktobro, ni havis gaston-esperantiston el Siberio Gennadij Basov. Dum sia flugo el Tomsko al Stavropolo, li havis diurnan halton en nia urbo. Legu pli »

Urboj: 

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS