Pri tri belegaj koncertoj

Urboj: 

Sur la fono de la afiŝo pri la koncerto: Jelena Uspenskaja, Raja Kudrjavceva kaj Anastasija Zalogina
Sur la fono de la afiŝo pri la koncerto: Jelena Uspenskaja, Raja Kudrjavceva kaj Anastasija Zalogina
Nia kvaropo post la koncerto en la salono de la filharmonio
Nia kvaropo post la koncerto en la salono de la filharmonio
Pianistino Jekaterina Meĉetina kaj dirigento de la orkestro Aleksandr Ŝĉurov
Pianistino Jekaterina Meĉetina kaj dirigento de la orkestro Aleksandr Ŝĉurov
Postkoncerta parolo de la ministro pri kulturo Uĉujkina
Postkoncerta parolo de la ministro pri kulturo Uĉujkina
Afiŝo de Bach-fest
Afiŝo de Bach-fest
Antaŭ la orgeno estas jekaterinburga orgenisto Taras Baginec
Antaŭ la orgeno estas jekaterinburga orgenisto Taras Baginec
Post la koncerto "Palaca muziko de I. S. Bach" en la halo de la filharmonio
Post la koncerto "Palaca muziko de I. S. Bach" en la halo de la filharmonio
Bela kvaropo antaŭ la koncerto en la naskiĝtago de Bach (de maldekstre dekstren: Aleksandr Uspenskij, Margarita Zemlanskiĥ, Jelena Uspenskaja, Raja Kudrjavceva)
Bela kvaropo antaŭ la koncerto en la naskiĝtago de Bach (de maldekstre dekstren: Aleksandr Uspenskij, Margarita Zemlanskiĥ, Jelena Uspenskaja, Raja Kudrjavceva)
La afiŝo ĉe la filharmonio pri la koncerto en la naskiĝtago de la komponisto
La afiŝo ĉe la filharmonio pri la koncerto en la naskiĝtago de la komponisto

Al jekaterinburgaj esperantistoj ne fremdas amo al artoj, kaj ni havas bonan multjaran kutimon nemalofte viziti kune koncertojn, teatrojn, muzeojn...
Februare – marte ni ankaŭ kunvizitis tri bonegajn koncertojn de klasika muziko en nia urba filharmonio.
La 8-an de februaro tio estis la koncerto de la konata pianistino Jekaterina Meĉetina el Moskvo, kiu kiel solistino pianludis kune kun la simfonia orkestro de la filharmonio de Lugansko. Por la orkestro tio estis la unua koncerto kadre de ilia muzika turneo tra urboj de Rusio. Jekaterinburgo, kiel la ĉefurbo de la forumo de simfoniaj orkestroj de Rusio, la unua akceptis la muzikistojn el Lugansko, kaj poste ilin atendis koncertoj en Permo, Omsko, Novosibirsko, Krasnojarsko kaj en Moskvo.
Indas mencii, ke la orkestro havas preskaŭ 80-jaran historion, ĝi estis kreita fine de la dua mondmilito. Sed ekde 2014 jam la nova historio ekis sian kalkulon de tempo por la muzikkolektivo: komenciĝis la militagoj, tiama dirigento kaj multaj muzikistoj de la orkestro forlasis la urbon, kaj la dirigentan pupitron ekestris la 26-jara muzikisto de la orkestro Aleksandr Ŝĉurov, kiu post tri jaroj ricevis sian unuan premion – medalon “Pro la fideleco al la devo”. Multaj membroj de la kolektivo partoprenis la militagojn, estis vunditaj kaj post la rehabilito revenis en la profesion.
Evidentiĝis, ke la partopreno de la brila pianistino Jekaterina Meĉetina, kiel solistino en la koncerto, ankaŭ ne estis hazarda. Ŝi rakontis, ke ŝi interrilatis kun la Luganska filharmonio ankoraŭ en la tempo, kiam Lugansko nomiĝis Voroŝilovgrado; kaj antaŭ multaj jaroj ŝi, la11-jaraĝa, por la unua fojo koncertis kune kun la orkestro kaj plenumis tiam “Rapsodion je la temo de Paganini” En tiu ĉi koncerto en Jekaterinburgo la pianistino post multaj jaroj ludis la saman muzikverkon ! Ĉu necesas diri, ke la prezentaĵo estis brila ĉiurilate?
En la prezentita tiuvespere muzikprogramo sonis la muzikaĵoj el la “Ora kolekto de la rusa klasika muziko”- verkoj de Ĉajkovskij, Raĥmaninov, Haĉaturjan, Glinka, Musorgskij, Borodin. Koncertoj de la orkestro el Lugansko pasis kun la subteno de la Prezidenta fondaĵo de kulturaj iniciatoj.
Kaj en marto nia grupo de esperantistoj- muzikŝatantoj vizitis du belegajn koncertojn kadre de la tradicia muzikfestivalo “Bach–fest”, kiu okazas en Jekaterinburgo ekde 2011 kaj ĉi- jare ests jam la ХIII–a festivalo de Bacha muziko. Entute marte okazis dek koncertoj el la programo de la festivalo, kaj ni kunvizitis du el ili: la 9-an de marto – la orgenan koncerton kun la titolo “Palaca muziko de Bach”, kiam la orgenon ludis nia bonega jekaterinburga orgenisto Taras Baginec; kaj la duan, ankaŭ orgenan koncerton, ni vizitis la 21-an de marto, en la naskiĝtago de la komponisto! Tiu, la lasta estis precipe interesa, ĉar ĝi pasis en la originala formato: kiel krea duelo inter du orgenistoj : Lada Labzina, la ĉefa orgenisto de la Moskva koncerta halo “Zarjadje” kaj Natalja Uĵvi, la alia moskva orgenistino, membro de la internacia asocio de orgenistoj en Carrare (Italio) La muzikistinoj laŭvice ludis belegajn verkojn de la komponisto, liajn konatajn preludojn kaj tokatojn, kaj en la tria duelparto ili improvizis je orgeno pri la temo, ligita kun la nomo “Bach”. Fine la publiko en la halo voĉdonis por iu el la orgenistoj, uzante specialajn disdonitajn antaŭ la koncerto kartojn. Do, la krea duelo finiĝis kun la kalkulo 407+328 favore al Bach! La fina muzika akordo de tiu koncerto estis la muzikaĵo de la komponisto, plenumita bise kvarmane kaj kvarpiede fare de ambaŭ orgenistoj kune!
Ĉiu el tiuj tri vizititaj de ni koncertoj estis vere neforgesebla agrablega evento, kiu plezurigis nin, donacis inspiron kaj printempan bonhumoron! Mi nur povas deziri, ke nia tradicio kulture ripozi kune plu daŭru kaj ĝojigu nin!

 

Raja Kudrjvceva

P. s.: Fotis Vjaĉeslav Gusev kaj Aleksandr Uspenskij, la videon registris Margarita Zemlanskiĥ.

 

fonto

Komentoj el VKontakte