La 12-an–15-an de junio 2025, en Jekaterinburgo pasis kelktaga interurba renkontiĝo de uralaj esperantistoj, kiun partoprenis ankaŭ kelkaj gastoj-esperantistoj el aliaj regionoj de Rusio. La renkontiĝo estis ne nur neordinara Esperanto-evento, tio estis tuta kalejdoskopo de emocioj, ĝojoj kaj neforgeseblaj impresoj. Simila aranĝo okazas en nia urbo junie jam la trian fojon, kaj ni, esperantistoj, dediĉas ĝin al la Internacia tago de geamikoj (la 9-an de junio) kaj kiel ĝian devizon faris la frazon: “Belegas nia kuno, geamikoj!”. La temo de la renkontiĝo estas komprenebla al ĉiuj, ja en ĉies vivo estas homoj, kiujn ni nomas amikoj, kaj nedisigebla parto de nia vivo estas amikeco kaj subteno, kiujn ni povas ricevi de niaj geamikoj. Mi persone ĉiam ĝojis kaj ĝojas, ke inter uralaj esperantistoj neniam estis iuj miskomprenoj aŭ eĉ kvereloj, sed estas tre amikecaj interrilatoj, interkompreno kaj subteno Legu pli »