Urboj:






La 5-an- 8-n de septembro en la urala ĉefurbo pasis la festivalo “Tagoj de Boris Riĵij”, dum kiu okazis tuta vico de diversaj kulturaj eventoj. Kelkajn el ili mi ankaŭ sukcesis viziti.
	La 6-an de septembro en la halo de Belinskij-biblioteko estis organizita scienca konferenco, dediĉita al la poetiko de Boris Riĵij. Kun intereso mi aŭskultis prelegojn de jekaterinburgaj literaturistoj, filozofoj, analizintaj kreaĵojn de la poeto. Al la konferenco eĉ virtuale aliĝis kaj partoprenis kun la prelego filologo el Sankt- Peterburgo. En la sama tago en la fojero de la Ĉambra teatro en Literatura kvartalo malfermiĝis la ekspozicio-mediacio “Herooj de malfacila tempo: Lermontov kaj Riĵij” Du elstaraj poetoj, forpasintaj je 26-jaraĝo. En siaj versoj Boris Riĵij surprovis al si la sorton de Lermontov kune kun husara uniformo. “Kio ankoraŭ unuigas du tiujn heroojn kaj iliajn vivtempojn” – metis al si la demandon la organizantoj de tiu ĉi ekspozicio. Kaj ankoraŭ en la ekspozicio eblis vidi la unikan eksponaĵon:la aŭtografojn de ne publikigitaj ankoraŭ poemoj de la poeto el arkivo de Aleksej Kuzin.
	Bedaŭrinde pro la labortago por mi, la 7-an de septembro mi ne povis trafi la okazigitan de muzeistoj de Literatura kvartalo piediran ekskurson tra lokoj de Boris Riĵij en la centro de Jekaterinburgo, kie li vivs kaj laboris jam dum la lastaj vivjaroj. Nu, eble mi sukcesos tion fari iam estonte!
	Vespere de la sama tago okazis la premiero de la spektaklo “Boris Riĵij” en la Ĉambra teatro de Literatura kvartalo. La reĝisoro Aleksandr Vaĥov faris sian spektaklon surbaze de poeziaj verkoj de la poeto. La teatron tiuvespere vizitis kaj spektis la spektaklon nia jekaterenburga esperantistino Rita Husanova; do vi povas interesiĝi ĉe ŝi pri ŝiaj impresoj :)
Por mi aparte interesa kaj alloga estis la 8-a de septembro, kiam mi partoprenis la artan prezenton kun studentoj de teatra instituto, kiu nomiĝis “Riĵij tramvaj”. La duvagona tramo № 15, kiu venis ĝuste tagmeze la 8-an septembro al la haltejo “Cirk”, estis vere rufkolora, kiel aŭtuna folio, kaj kun bildoj kaj versoj de Boris Riĵij sur ĝi. Tute hazarde okazis, ke la survestita de mi pluvmantelo ankaŭ estis intense rufa : ) Pasaĝeroj, enirinte la traman salonon, direktiĝis al la distrikto Vtorĉermet, kie dum 11 jaroj loĝis la poeto. Por Boris Riĵij tramo estis la ĉefa trafikilo. per kiu li translokiĝis en Sverdlovsko de la 80- aj – 90-aj jaroj. Kaj en liaj poemoj eblas ofte renkonti liniojn pri tramoj. Dum la tuta vojo studentoj de aktora fako voĉlegis versojn de la poeto, foje al unu voĉo aliĝis la alia aŭ eĉ kelkaj deflanke kaj verko estis prezentita preskaŭ ĥore. Plejparte en la tramo veturis junularo kaj estis brue, ĝoje, sed ankaŭ iom malgaje post la cititaj strofoj.Ĝisveturinte la haltejon “Zavod RTI”, ni ĉiuj elvagoniĝis kaj poste detie komenciĝis la piedira ekskurso “Vtorĉermeto de Boris Riĵij”
Dum la ekskurso ni iris laŭ la stratoj, kie iam vagadis la poeto, haltis apud la loko, kie antaŭe estis kartvela restoracio, kiun almenaŭ unufoje monate vizitis Boris kune kun sia amiko; vidis la lernejon, kie li iam ne tre sukcese lernis; iris al la domo sur la strato Titova, kie la poeto loĝis kaj sur kies muroj oni ankaŭ surskribis liajn versliniojn; trapasis la skvaron, kiu de ĉi-majo nomiĝas Riĵij-skvaro; promenis en la parko kun la lageto “Muĥa”, kie ŝatis promeni Boris kun sia samklasanino kaj posta amata edzino Irina Knjazeva. La distrikto Vtorĉermeto daŭrigas vivi en versaĵoj de la poeto kiel la memstara rolulo.
Post tiaj dumtagaj promenoj mi revenis hejmen laca, sed plena de neforgeseblaj impresoj kaj tre kontenta. Vespere de tiu tago ankaŭ okazis poeziaj maratonoj, dediĉitaj al la poeto, sur du urbaj kulturaj placetoj: fare de Literatura kvartalo kaj ankaŭ aparte en Jelcina centro.
	Estas ĝojiga la fakto, ke la poeton nuntempe memoras, amas kaj honoras tiom da poeziŝatantoj kaj kultantoj, malĝojas nur, ke li tiom frue forlasis tiun ĉi mondon..
Amike, Raja Kudrjavceva

 Esperanto
 Esperanto Русский
 Русский















