Projekto “Esperanto 130”

La jaro 2017 estas la jubilea jaro de la internacia lingvo Esperanto. La kreaĵo de Ludoviko Zamenhof jam dum 130 jaroj okupas indan lokon sur la lingva mapo de la mondo, kaj Esperanto iĝas ĉiam pli populara interkomprenilo, ebliganta egalrajtajn, demokratiajn kaj sendiskriminaciajn kontaktojn inter homoj. Cent tridek jaroj estas tempospaco, kiun travivis jam kelkaj generacioj de esperantistoj, kaj ĉiu el tiuj generacioj spertis propran etoson, ligitan kun neforgeseblaj travivaĵoj de konkretaj homoj en konkretaj sociaj, politikaj, komunumaj cirkonstancoj.

 La aktivula grupo de uralaj esperantistoj alvokas ĉiujn samideanojn krei kolektivan bildon fare de niaj samtempuloj pri la rolo de Esperanto en la vivo de nunaj esperantistoj el la Ural-Siberia regiono. Tio estas retmesaĝa projekto, kiu realiĝos dum la printempaj monatoj (27. marto – 7. majo 2017) kaj kiun rajtas partopreni esperantistoj de ajna lingva nivelo. Ni konscias, ke ĉiu partoprenanto de la projekto kunkreos kolektivan dokumenton, atestontan nian nunan esperantistecon en la periodo, kiam la movado de esperantistoj, atinginte rimarkeblajn praktikajn rezultojn, alfrontas novajn historiajn defiojn kaj sukcese aplikas diversterene la jam elprovitan, maturan kaj komunike realigitan lingvon Esperanto.

 Kiel alirebla forumo de viaj mesaĝoj unue servos la dissendolisto. Post la kolektado de la mesaĝaro en unu dokumentujo kaj ĝia redaktado, oni povos ĉiujn afiŝitajn tekstojn, provizitajn per viaj portretaj fotoj, trovi kaj legi en la regiona paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado”.

 La administra grupo petas vin, karaj geamikoj, verki tekstojn pri la temoj “Mia vojo al Esperanto” kaj “Esperanto en mia vivo”. Viaj mesaĝoj povas esti eĉ kelkliniaj, sed prefere ili ne ampleksu pli ol duonpaĝon A4-formatan. Bonvolu subskribi viajn tekstojn per viaj persona kaj familia nomoj, indiki la jaron de via esperantistiĝo kaj vian loĝlokon. Viajn mesaĝojn aperigu en la dissendolisto sub la komuna ŝildo “Esperanto 130” kaj akcesore menciu unu el ambaŭ anoncitaj temoj, elektitan de vi por via rakonto.

 Do, karaj, ni esperas pri via emocia fervoro kaj arda emo aktive partopreni la projekton! Bonvolu “enŝalti” viajn kapablojn por esprimi vin, formuli , karakterizi ĉion tiel, ke nia lingvo en la jaro de ĝia 130-jariĝo ekludu per diversaj kaj mirindaj koloroj!

 Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo – ĉefkunordiganto

 Olga Ŝilajeva, Glazovo – asistanto, lingva redaktanto

 Aleksandr Osincev, Jekaterinburgo – asistanto, lingva redaktanto

 Vladimir Opletajev, Surguto – asistanto, lingva redaktanto

 Pavel Veselov, Tjumeno – prizorganto de la regiona paĝaro

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte