Impresoj pri IJK-68 en Hanojo / Mirinda Vjetnamio!

Aranĝoj: 

Sergeo en rusa popola vestaĵo kun vjetnamia esperantistino en la nacia virina vestaĵo "aozaj"
Sergeo en rusa popola vestaĵo kun vjetnamia
esperantistino en la nacia virina vestaĵo "aozaj"

Ĉi-jare mi partoprenis en Internacia Junulara Kongreso (IJK-68), kiu okazis en  Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio. Tiu ĉi kongreso estis unua granda internacia Esperanto - evento por mi.

Vjetnamio estas mirinda lando kun belega naturo, afablaj kaj bonkoraj homoj. Ĝi  tre impresis min..
La lando troviĝas en la sud-okcidenta parto de Azio, en hindoĉina duoninsulo. Ĝi havas limojn kun Ĉinio, Laoso kaj Kamboĝo. Oni opinias, ke Vjetnamio estas la plej sendanĝera lando en Azio, kaj la urbo Hanojo estas plej sendanĝera loko en la tuta mondo.

Hanojo estas ĉefurbo de la lando dum jam pli ol  mil jaroj. Dum la kongresperiodo en Hanojo estis tre varmega kaj humida vetero, fojfoje pluvis. Bone, ke en la hotelo kaj kongresejo funkciis klimatiziloj. La urbo Hanojo estas tre verda. En la urbo mi vidis multajn ekzotikajn por mi arbojn kaj kreskaĵojn. Mi ankaŭ  rimarkis freneze densan trafikon sur stratoj de la urbo, multajn motorciklojn, fojfoje vjetnamianoj veturis tutfamilie, po tri aŭ kvar homoj. Ŝajnas, ke en Hanojo preskaŭ ne ekzistas trafikaj reguloj. ŝoforoj multe uzas sonorilon por ke ne kunpuŝiĝi. En Hanojo  multas bazaroj kun diversaj neordinaraj, ekzotikaj por mi varoj. Ĉiuj varoj laŭ la prezoj estas nemultekostaj.

Ankaŭ manĝaĵoj en Vjetnamio estas nekutimaj. Ĉiutage vjetnamianoj manĝas rizon, multe da nudeloj, nekonatajn por mi legomojn kaj fruktojn, sed malmulte, laŭ mia opinio, trinkas teon.
Al mi tre plaĉis nacia vestaĵo por virinoj, kiu nomiĝas «aozaj». Tio estas eleganta robo kun pantalono pri kiu en Vjetnamio oni diras: «Ĝi kovras ĉion, sed kaŝas nenion». Oni kudras ĝin plej ofte laŭ speciala mendo.

En la IJK-68 partoprenis proksimume 150-160 esperantistoj. La tuta programo de la kongreso estis tre bone organizita, enhavis multe da interesaj kaj variaj programeroj. Mi kune kun miaj amikoj el Glazovo Roman Efremov kaj Olga Ŝilajeva partoprenis en la prezentado de naciaj vestaĵoj kaj manĝaĵoj far’ de esperantistoj el diversaj landoj. Nia triopo elpaŝis en rusaj popolaj vestaĵoj, kiujn ni speciale kunprenis en Vjetnamion por tiu ĉi evento.Ni ankaŭ kunportis rusajn manĝaĵojn: suŝkojn, sunflorajn semojn kaj rusan vodkon por prezenti. Plezure ni gustumis prezentitajn diverslandajn bongustaĵojn el Japanio, Brazilo, Koreio kaj aliaj landoj.

Mi ĉeestis en lingva festivalo dum kiu la partoprenantoj mallonge rakontis pri siaj patrolingvoj.
Dum la komgreso ankaŭ okazis aŭkcio, kie vendiĝis multaj aĵoj el diversaj landoj. La tuta monricevo de la aŭkcio estis transdonita al malriĉaj geknaboj de Vjetnamio. Okazis interesaj ekskursoj en maŭzoleon de Ho Chi Minh kaj en etnologian muzeon de Vjetnamio, vizito de  pup-teatro, kie per pupoj sur la akvo oni prezentis la amuzan spektaklon.  Min ankaŭ impresis prezentado far de japana esperantisto pri muzikiloj el la tuta mondo, japana te-ceremonio, dum kiu mi mem kuiris verdan teon laŭ regionaj kutimoj de Japanio.

La plej interesa kaj utila por mi  estis interparolo kun diverslandaj esperantistoj, ĉarma kaj neforgesebla etoso dum la tuta kongreso. Rezulte de la aktiva praktiko de Esperanto rimarkinde pliboniĝis mia lingva nivelo, nun mi pli libere parolas Esperante.

Ekzistas multe da belegaj lokoj en Vjetnamio, kiujn mi ne sukcesis viziti, tial estas kaŭzo por iam  reveni en tiu ĉi mirindan landon.

Sergej Lokis / Jekaterinburg /

Mauzoleo de Ho Chi Minh en Hanojo Belega naturo de Vjetnamio. Ĉe la lago en la nacia parko  Belega naturo de Vjetnamio. Floras lotuso.

En la nacia natura parko. La simioj amuziĝas En nacia natura parko de Vjetnamio bestoj loĝas en naturaj kondiĉoj kaj tute ne timas homojn Renkontiĝo kun la ĉarma simieto en la sama natura parko

Sur stratoj de Hanojo abundas motorcikloj Vietnamiaj esperantistinoj en naciaj  roboj Gejunuloj el diversaj landoj dum la prezentado de naciaj vestaĵoj kaj manĝaĵoj

Prezentado de la vjetnama lingvo dum lingva festivalo en IJK - 68 Prezentado de  japana Te-ceremonio, kiu okazis dum IJK - 68 Ekzotikaj fruktoj de Vjetnamio  Ĉe la ronda tablo sidas esperantistoj el diversaj landoj

Komentoj

Sergeo, vi estas bravulo, kaj

Sergeo, vi estas bravulo, kaj mi kore dankas vin por la tre interesa rakonto kaj belaj fotoj el la mirinda lando Vjetnamio! Esperanto venigis vin en tre foran urbon, kie vi trovis multajn amikojn. Belege! Vladimir Opletajev Surgut

Saluton Sergeo kaj dankon pro

Saluton Sergeo kaj dankon pro via rakonto pri via esperoj en Vjetnamio. Mi mem ankoraŭ ne estis tie, sed mi jam konatiĝis kun vjetnamaj studentoj antaŭ kelkaj jaroj en Germanio. Mi ankaŭ tre ŝatas ilian kulturon kaj manĝaĵojn. Vojaĵoj ĉiam riĉiĝas. Mirinda

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte