EsPrimo-6

Iom da impresoj el EsPrim-lando




Ĉu al vi bonŝancis iam loĝi en Limonada imperio? Ĉu eble en Funga monarĥio aŭ Fromaĝio? Aŭ almenaŭ en Pira insulo? Ĉu ne? Sed mi – jes, loĝis! En Kompota paradizo! Dum kvar neforgeseblaj tagoj en EsPrimo-6, en nia EsPrim-lando. Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Esperantista Primavero – la 6-an fojon!

Dum la majaj festoj, de la 30-a de aprilo ĝis la 3-a de majo, en Novosibirsk okazis la 6-a regiona konferenco de uralaj kaj siberiaj esperantistoj “EsPrimo”. Entute la renkontiĝon partoprenis 39 personoj el 8 urboj: Novosibirsk – 14, Tjumenj – 7, Jekaterinburg – 5, Ĉelabinsk – 4, Moskvo – 3, Tomsk – 3, Novokuzneck – 2, Krasnojarsk – 1. Inter la partoprenantoj estis 16 viroj kaj 23 virinoj. Junularon ĝis 30 jaroj konsistigis 21 personoj, el kiuj estis 3 lernejanoj. La plej maljuna partoprenanto (P.Stepanov, Novosibirsk) aĝas 70 jarojn, la plej juna (D.Arbekova, Novosibirsk) – 11 jarojn. La plej granda E-staĝo estas 42 jaroj (P.Stepanov). Laŭ la E-staĝo la esperantistoj statistikiĝis jene: malpli ol 1 jaro – 9 personoj; de 1 ĝis 5 jaroj – 8; de 5 ĝis 10 jaroj – 3; de 10 ĝis 20 jaroj – 6; de 20 ĝis 30 jaroj – 10; de 30 ĝis 40 jaroj – 2; pli ol 40 jaroj – 1 persono. Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Statistiko de EsPrimo-6

Novosibirsk, 30 aprilo – 3 majo 2009

·  Entute la renkontiĝon partoprenis 39 personoj el 8 urboj:

Novosibirsk - 14
Tjumenj - 7
Jekaterinburg - 5
Ĉelabinsk - 4
Moskvo - 3
Tomsk - 3
Novokuzneck - 2
Krasnojarsk - 1.

·  Inter la partoprenantoj estis 16 viroj kaj 23 virinoj.

·  Junularon ĝis 30 jaroj konsistigis 21 personoj, el kiuj estis 3 lernejanoj.
Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Programo de EsPrimo-6

30.04

11:00 - Alveno, loĝigo, registrado de partoprenantoj
14:00 - Tagmanĝo
15:00 - VIP-prezentoj (Vere Interesa Persono) - konatiĝo kun Svetlana Smetanina
16:00 - Paroliga kurso por komencantoj
            - Traduk-rondo
17:00 - Lingvaj kaj aktivaj ludoj por ĉiuj
            - Instruado de E-kantoj
19:00 - Vespermanĝo
20.00 - Solena malfermo. Interkona Vespero

Urboj: 

EsPrimo: 

Informletero pri EsPrimo-6

Ankoraŭfoje dankon pro via aliĝo! Mi ĝojas, ke ni kune pasigos la tempon dum la maja festo!
Jen la informo, bezonata al vi por atingi la ripozejon kaj ĝui la etoson sen problemoj.
1. Alveno: Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Ekskursa tago

Infana kinostudio de animaciaj filmoj, Muzeo de Suno, Muzeo de trajnoj

La 2-an de majo ni startos de la bazejo al la fama Akademiurbeto per buso (prezo 130 rub. tien kaj reen). Ĉiuj manĝantoj ricevos kun si manĝprovizon, ĉar proksimuma revena horo estos 16:00.

Dekomence ni vizitos kinostudion “Poisk”, kiu estas unika, ĉar animaciajn filmojn tie faras infanoj mem! Oni montros al ni la procedon de filmfarado, kaj dum la ekskurso ni havos eblecon ankaŭ fari kurtan filmeton.

Prezo – 100 rubloj. Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Novaĵoj pri EsPrimo

La temo de la renkontiĝo estos «Esperanto – lingvo EsPrim-plena», kaj ni atendas alvenon de homoj kun poeziaj animoj, ŝatantaj legi, verki, traduki kaj praktiki la belan lingvon Esperanto!

Urboj: 

EsPrimo: 

Pli detale pri EsPrimo-6

Datoj: 30.04-03.05/ 2009

Loko: La bazejo troviĝas je 40 kilometroj de Novosibirsko en pitoreska loko en arbaro kaj proksime de Akademiurbeto, kien estas planata ekskurso. Nin atendas piedira promenado tra la urbo kaj vizitoj en la muzeon de Suno kaj en la subĉielan muzeon de trajnoj.

Prezoj: 500 – 800 rubloj por tagnokto depende de la kondiĉoj de loĝado. Por infanoj sen loko estas grandaj rabatoj. Dulitaj ĉambroj ne multas. Mendu! Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

EsPrimo-6 en Novosibirsko

La vica regiona renkontiĝo en 2009 okazos en la urbo Novosibirsko de la 30a de aprilo ĝis la 3a de majo. La unua aliĝperiodo finiĝas la 15-an de februaro 2009. Vidu la tabelon de kotizoj. Bonvolu sendi monon al la adreso de Katerina Arbekova: 630078 Новосибирск-78, а/я 107 Арбековой Екатерине Александровне Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Abonu al RSS - EsPrimo-6