Informletero pri EsPrimo-6

Urboj: 

EsPrimo: 

Ankoraŭfoje dankon pro via aliĝo! Mi ĝojas, ke ni kune pasigos la tempon dum la maja festo!
Jen la informo, bezonata al vi por atingi la ripozejon kaj ĝui la etoson sen problemoj.
1. Alveno:
Bonvolu informi min retpoŝte pri la tempo de via alveno! Se vi volas veturi per la mendita de ni buso – mi devas ekscii tion anticipe. Mi luos malgrandan buseton, kiu portos vin rekte al la ripozejo – ĝi veturos tri aŭ kvarfoje de la 8-a matene ĝis la 13-a horo. Atendata prezo – 150-200 rubloj, ĝi dependos de la kvanto de veturontoj. 
Se vi venos post la 13-a horo aŭ sekvatage – uzu lokan trafikon. La veturo kostos proksimume 100 rublojn.
Per metroo venu al “Reĉnoj vokzal”. Tie prenu itineran buseton numeron 220, 221, 222, 1041 ĝis la urbeto Berdsk. Ŝanĝu la buseton al la numero 19 kaj veturu ĝis la pionira tendarejo “Timurovec”. Demandu lokanojn pri la vojo al la vilaĝo Morozovo kaj piediru du kilometrojn ĝis la ripozejo. Atentu, la ripozejo ne estas en la vilaĝo mem, ĝi situas pli proksime. De la vojo turnu vin maldekstren tuj post kiam finiĝos la granda barilo dekstre de vi. Ĉebezone telefonu al mi: +7-913-9219498 aŭ al mia helpanto Miŝa: +7-923-1726112.
La problemo estas en tio, ke la ripozejo ne havas certan nomon, ĝi estas la ripozejo de “priborostroitelnij zavod”, kaj ne multaj lokanoj scias pri ĝi.
Ni povas tiujn du kilometrojn veturigi vin per aŭto, sed vi devas antaŭtelefoni al ni.
2. Iksodoj!
Iksodoj estas grava problemo en siberiaj regionoj. Kunprenu iun protektilon kontraŭ ili kaj estu tre atentaj – nepre ĉirkaŭrigardu vin post la promeno tra arbaro. Dum la sporta tago havu longajn ŝtrumpetojn por ingi vian pantalonon en ilin. Havu ĉemizon kun longaj manikoj kaj prizorgu ankaŭ viajn harojn.
3. Programo
Kunprenu bonan humoron kaj brilajn ideojn! Kunportu ion por surprizi la aliajn – fotojn, kantojn, teatraĵetojn, versojn kaj prozon, novajn ludojn, viajn kapablojn ion fari. Prezentu VIN, vian KLUBON, vian URBON!
Por la sporta tago havu taŭgajn ŝuojn kaj veston. Ni ludu ĉiuj!
Por la ekskursa tago havu dorsosaketon por kunpreni manĝaĵon, akvon, fotilon.
Por la vespera programo havu dancveston!
Kunprenu ankaŭ vian ŝatatan libron, ni uzos ĝin por nia traduka rondo.
Bonvenon al EsPrimo-6!
Katerina Arbekova.

Komentoj el VKontakte