Vintra lingvotrejnado en Jekaterinburg

 

La unua lingvotrejnado en Jekaterinburg okazis novembre de 2014, kaj evidentiĝis, ke ĝi estis sukcesa provo kapabligi novajn kaj spertajn esperantistojn por pli serioza alfronto de lingvaj ekzercoj, kiuj ne sufiĉas aŭ mankas dum tradiciaj kulturaj kaj movadaj regionaj programoj. Dum lastaj monatoj al organizintoj de la pasintjara sesio venis pluraj petoj de esperantistoj el uralaj kaj neuralaj urboj daŭrigi ĉi tiun instruan programon, kies eduka valoro evidente estas grava por Esperanto-parolantoj.

Aliĝu!

En la novjaraj vintraj tagoj, la 3-an – 5-an de januaro 2016, en Jekaterinburg okazos la dua lingvotrejnado por esperantistoj, en kiu la instrua programo efektiviĝos en du grupoj konforme al la niveloj A2 – B1,B2. La trejnado celas aktivigi lingvokonojn de komencintaj esperantistoj,  evoluigi iliajn bazajn lingvokapablojn: aŭdan komprenon, parolkapablojn, skribokapablojn, legokomprenon, trakti fonajn kulturajn kaj movadajn temojn.
 
Organiza grupo:
 
1. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – ĉefa kunordiganto kaj gvidanto de la programo.
2. Vladimir Opletajev (Surgut) – respondeculo pri la instru-metodika programo por la niveloj B1-B2.
3. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – respondeculo pri la instru-metodika programo por la nivelo A2.
4. Pavel Veselov (Tjumenj) – komputila servo, interreto, pretigo de nomŝildoj, certigiloj.
5. Aleksandr Osincev (Jekaterinburg), Olga Ŝilajeva (Glazov), Tatjana Vŝivceva (Miass), Konstantin  Ĥlizov (Jekaterinburg) – vesperaj / kulturklerigaj /movadaj /distraj  programoj.
 
La trejnado havas du kategoriojn de partoprenantoj: instruistojn kaj kursanojn. Kategorio de sporadaj vizitantoj kaj observantoj mankas. La lingvotrejnadon gvidos esperantistoj, posedantaj instruajn spertojn en la regiona, landa kaj internacia skaloj: Aleksandr Osincev, Jekaterinburg (A); Raja Kudrjavceva, Jekaterinburg, (A); Irina Gonĉarova, Odincovo (B); Vladimir Opletajev, Surgut (B); Tatjana Vŝivceva, Miass (A,B); Konstantin Ĥlizov, Jekaterinburg (A,B). Instruisto estas persono, kiu pretas prepari  kaj gvidi instruan aŭ kulturklerigan programojn minimume por du instruhoroj (45 – 60 min).  Instruistoj, kiuj prezentas pli ol du instruprogramojn,  ne pagas la aliĝkotizon.
 
Al la lingva ekzercado estas invitataj diversaĝaj komencintaj esperantistoj, kursfinintoj, memlernintoj, E-lernantoj, aliaj lingvouzantoj, dezirantaj plibonigi siajn lingvokonojn kaj evoluigi parolkapablojn. Partoprenontoj de la trejnado devos plenumi antaŭkursajn taskojn, se ilin petos konkreta instruisto. La instruhoraro ampleksas  entute 14 engrupajn instruhorojn, 2 horojn por memlernado kaj vesperajn kulturklerigajn aranĝojn.
 
Dum la trejnado regos strikta lingva disciplino, oni ne parolos nacilingve. Ĉiuj kursanoj ricevos certigilon de la Organiza teamo pri partopreno en la lingvotrejnado. Aliĝkotizo por instruistoj – 500 rubloj, por kursanoj – 700 rubloj.
 
La Vintran lingvotrejnadon gastigas “Uktus” – komforta kvaretaĝa sanatorio kun moderaj prezoj, situanta urborande, en kiu jam okazis kelkaj uralaj regionaj esperantistaj aranĝoj. Ĉiuj dulitaj ĉambroj havas duŝejon kun varma kaj malvarma akvo, necesejon. La kunvensalono troviĝas en la teretaĝo. Gastoj de la sanatorio devas kunpreni hejmajn ŝuojn.
 
Loĝado:
Loĝado en dulita ĉambro kostas por unu tagnokto 700 rublojn. Oni kalkulu do du tranoktojn en “Uktus”. Laŭdezire oni povas okupi sola la dulitan ĉambron por pli alta prezo. 
 
Manĝado:
Trifoja manĝado en la sanatoria manĝejo por unu diurno kostas 600 rublojn.
 
Manieroj pagi la aliĝkotizon:
 
La pripago de hotelaj servoj (loĝado, manĝado) fare de gastoj okazos la 3-an de januaro 2016 en “Uktus” antaŭ la enhoteliĝo  kaj dum la registrado de partoprenantoj.
Partoprenontoj de la lingvotrejnado estas petataj pagi la aliĝkotizon ĝis la 20-a de decembro 2015. Post la 20-a de decembro la nepagintoj devos kontakti la ĉeforganizanton persone, ĉar ĉiuj antaŭmendoj estos jam faritaj. Tion kondiĉas feria kristnaska semajno komence de januaro. La aliĝkotizon oni uzas por organizaj elspezoj, ĝi ne estos repagata al nevenintoj.
 
Bonvolu ĝiri vian kotizon, uzante iun el la subaj pagebloj.
1) Per poŝtelefona transpago (por la tenantoj de la kartoj “Sberbank Rossii”: sendu sms al la numero 900 kun la teksto: "перевод 9224801151 XXX". Anstataŭ XXX skribu vian sumon (superepago 1%, se via karto produktita ekster Tjumena kaj Omska  regiono).
2) Per bankaŭtomato/pagaŭtomato de la banko “Sberbank Rossii”, “Sberbank Online” al la Karto numero 6761 9600 0117 3668 81 (telefonnumero +7 922 480 11 51), (superpago por la transpago estas 1 %, se vi transpagas ne el Tjumena regiono), transpago pere de bankoficisto – 2-3 %.
3) Per Yandex–mono al la konto kun la numero 4100143445779 (revo-tek@ya.ru (link sends e-mail) / +7 922 480 11 51). La sistemo mem indikos la superpagon, kutime 0,5%.
Vi povas transpagi kontante sen superpago pere de bankaŭtomato/pagaŭtomato de Sberbank aŭ pagaŭtomatoj de“Svjaznoj” aŭ aliaj (Vi povas viziti la paĝaron de la Yandex–mono)
 
Ne forgesu sciigi retpoŝte la organizantojn pri la sendita de vi aliĝkotizo (nomo, dato, pagmaniero) al la adreso: lingvotrejnado@ural-sib.org (link sends e-mail)
 
Por kontaktoj:
 
Raja Kudrjavceva – p.t. + 7-922-298-20-21; lingvotrejnado@ural-sib.org (link sends e-mail);
Vladimir Opletajev – h.t.  (3462) 25-84-13; lingvotrejnado@ural-sib.org (link sends e-mail);
Pavel Veselov – p.t. +7-922-480-11-51; lingvotrejnado@ural-sib.org (link sends e-mail).
 
Ĝis la revido januare en Jekaterinburg, lernemaj kaj instruemaj esperantistoj!

Organiza grupo de la lingvotrejnado

Aliĝu!

 

Aliĝintoj:

1. Kudrjavceva Raja (Jekaterinburg)
2. Opletajev Vladimir (Surgut)
3. Osincev Aleksandr (Jekaterinburg)
4. Ŝilajeva Olga (Glazov)
5. Vŝivceva Tatjana (Miass)
6. Ĥlizov Konstantin (Jekaterinburg)
7. Veselov Pavel (Tjumenj)
8. Noviĉenko Kirill (Sankt-Peterburgo)
9. Golovkina Anastasija (Tjumenj)
10. Basov Aleksandr (Luberci)
11. Lokis Sergej (Jekaterinburg)
12. Kirina Irina (Jekaterinburg)
13. Pavlova Anna (Jekaterinburg)
14. Osipova Aleksandra (Jekaterinburg)
15. Lebedev Aleksandr (Moskvo)
16. Volĥina Julija (Jekaterinburg)
17. Degtjarjova Julija (Jekarerinburg)
18. Razbojnikov Pavel (Jekaterinburg)
19. Lokis Aleksander (Jekaterinburg)
20. Lokis Maria (Jekaterinburg)
21. Uspenskaja Jelena (Jekaterinburg)
22. Vŝivcev Timofej (Miass)
23. Vŝivcev Filipp (Miass)
24. Mamkin Mansur (Tjumenj)
25. Gonĉarova Irina / Mirina (Odincovo)
26. Mansurova Natalia (Jekaterinburg)
27. Proĵiga Miĥail (Moskvo)
28. Kovaljova Valentina (Novosibirsk)
29. Paŝĉenko Sofija (Novosibirsk)
30. Popov Nikolaj (Jekaterinburg)
31. Krivĉenkov Nikolaj (Moskvo)
32. Terjohin Vladimir (Jekateriburg)
33. Insapova Elvira (Neftejugansk)
34. Bekmansurova Farida (Glazov)
35. Ivlev Mihail (Glazov)
36. Kiseljova Daria (Uljanovsk)
37. Rzjanin Dmitrij (Revda)
38. Melnikova Margarita (Jekaterinburg)
39. Kacko Stanislav (Novosibirsk)
Signo + montras, ke la kotizo estas ricevita.

Aliĝilo:

Aranĝoj: