EsPrimo-8 en Tomsko

Urboj: 

EsPrimo: 

Similan kunvenon mi partoprenis duan fojon. Al mi tre plaĉis la renkontiĝo, mi ne bedaŭras, ke partoprenis ĝin. Programo estis tre enhavriĉa, la tempo trapasis nerimarkeble, kvankam du tagoj el tri ni pasigis en la sanatorio. Multe da tempo estis dediĉita al Esperanto-movado — ĝia historio en Tomsko kaj vojaĝoj, ni eĉ diskutis pri tio, kion oni serĉas en Esperanto.

Sibircev Vladimir Afanasjeviĉ rakontas pri Esperanto-movado — ĝia historio en Novosibirsko Birjulin Aleksej Petroviĉ rakontas pri Esperanto-movado — ĝia historio en Tomsko Maŝa rakontas pri vojaĝoj per Esperanto

Troviĝis ankaŭ tempo por rakonto pri unu el metodoj de korea medicino — "su-ĝok", kaj por dancleciono, eĉ por biciklado

Rakonto pri unu el metodoj de korea medicino — "su-ĝok" Dancleciono Biciklado
Renkontiĝon partoprenis nemulte da homoj, nur 19 anoj, sed la atmosferon de kunveno tio ne malbonigis. Eble, ĝuste pro tio la etoso estis preskaŭ hejma.
El amuzaĵoj estis negranda koncerto kaj tre multe da ludoj: pri vortoj, "Krokodilo", kartludoj.

Ludo pri vortoj Ludas "Krokodilo" Ludas "Krokodilo"

Ludas "Krokodilo" Ludas "Krokodilo" Ludas "Krokodilo"
En tria tago estis planita granda ekskurso tra urbo, sed ĝi okazis mallonga pro tre malvarma vetero. Sed tiu malagrablaĵo estis kompensita per vizito al tomska skulptisto, aŭtoro de monumento «Anton Ĉeĥov en Tomsko per okuloj de ebria fiviro, kuŝanta en kanaleto kaj eĉ unufoje ne leginta «Kaŝtanka» kaj de multaj aliaj lignaj skulpturoj.
Grandan dankon al organizantoj pro bonege trapasita tempo!

Aleksej Dvornikov

Komuna fotado Amika rondo Amika rondo

Komentoj

Dankon pro viaj impresoj,

Dankon pro viaj impresoj, Aleksej! Estis tre interese, ni jam delonge scivolis ion legi pri la EsPrimo-8 en Tomsko.

 

Viktor Kudrjavcev

Dankon Aleksej pro favoraj

Dankon Aleksej pro favoraj vortoj pri EsPrimo en Tomsko! Ni faris ĉion eblan por ke la evento estu mojosa! Kaj ni ŝajne sukcesis! ;)

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte