Impresoj de komencantoj, kiuj la unuan fojon partoprenis regionan renkontiĝon “Esperantista Primavero”.

EsPrimo: 

                     Jana Husanova (u. Jekaterinburg)
 
Mia unua Esperanto – renkontiĝo “ EsPrimo -7” en Tobolsk. Komprenado foje estis malfacila por mi, sed partopreno en “EsPrimo” estis tre utila. Mi ĝojis paroli kun multaj esperantistoj, mi lernis novajn vortojn kaj bone pasigis la tempon. Mi ŝatis partopreni en “Amika Vespero” kaj prezenti la poemon en prozo “Ĉu vi scias pri valoro de rideto?” Al mi plaĉis ankaŭ multaj aliaj programeroj, kiujn prezentis aliaj partoprenintoj: orienta danco de Nastja, deklamado de A. Kalaŝnikov, elpaŝo de Filipp Vŝivcev kun sia patrino, bela danco “Salca” en plenumo de esperantistino – gasto el Dimitrovgrad. Mi ŝatis kanton “Printempo”. Mi ĝojis partopreni ankaŭ en “Gaja vespero” en la spektakleto kun infanoj. Tie mi kantis gajan kanton, kiu ridetigis min, kvankam mi ĉiam ridetas kaj ne laciĝos konsili tion al aliaj.
 
           
Al mi plaĉis ekskursoj tra Tobolsk. Tobolsk estas tre bela kaj vizitinda urbo. Ĝiaj belegaj pejzaĝoj restos por longe en mia memoro! 
 
                

                                                                                    * * * 

 

                            Jermakova Jelena ( u. Jekaterinburg)
 
Mi antaŭnelonge eksciis pri Esperanto kaj komencis lerni la lingvon. Printempa regiona renkontiĝo de esperantistoj estas por mi la unua E-renkontiĝo kaj, mi esperas, ke ĝi estos ne lasta en mia vivo. Estis malfacile por mi kompreni multon dum la prelegoj kaj dum la paroloj de spertaj esperantistoj. Sed al mi plaĉis provi komunikiĝi kun esperantistoj el diversaj urboj de nia lando, dum la konversacioj mi aŭdis multajn novajn por mi vortojn kaj frazojn kaj provis memorfiksi ilin. Mi opinias, ke tiaj renkontiĝoj helpas rapide venki lingvajn barojn kaj rimarkinde evolui kaj progresi en la lingvo.

          

Al mi ankaŭ plaĉis Tobolsk mem, estis interesaj ekskursoj tra la urbo, precipe mi rememoras nun ekskurson laŭ Kremlo, viziton de la kabineto de caro Nikolao Dua en la urba muzeo kaj viziton al la fabriko, kie oni prilaboras ostojn de mamutoj, bovoj kaj aliaj animaloj.

 

                                                                                    * * *

 Jekaterina Zamislova (u. Jekaterinburg)        Jekaterina Zamislova (u. Jekaterinburg)

 
Saluton, karaj uralaj kaj siberiaj esperantistoj!
Mi volas rakonti miajn impresojn pri vojaĝo al EsPrimo-7, kiu okazis en Tobolsk. La unuan fojon mi partoprenis printempan regionan E-renkontiĝon “EsPrimo”-n en malnova historia urbo Tobolsk.
 
              
Multo min impresis! Al mi tre plaĉis la urbo Tobolsk, trankvila, kvieta, maloftas aŭtoj, malmultas homoj surstrate. Ĝi estas tre pura urbo; abundas en ĝi diversaj katedraloj kaj malnovaj preĝejoj. Nia renkontiĝo “Esperantista Primavero – 7” okazis en la ejo de “Stacio de junaj turistoj”, kiu situis tuj sub la granda monto, kaj sur la monto altiĝis preĝejoj de Tobolska Kremlo, la plej videbla al ni pregxejo havis belajn kupolojn kun orkoloraj anĝeloj–ventomontriloj. Proksime al nia renkontiĝejo estis tre malnova, preskaŭ antikva katedralo kun multloke deŝutigxinta stukaĵo sur la muroj, kaj kun bele ornamita fera barilo ĉirkaŭe. Kaj la tuta “malsupra urbo” sub la monto konsistis el novkonstruitaj en eŭropeca stilo ĉarmaj dometoj. Do, Tobolsk kaptis kaj konkeris min per sia ĉarmo kaj atmosfero de maltumulto, kortuŝa animkomforto kaj eĉ alvoko al soleco.
 
           
Sed, kompreneble, dum “EsPrimo-7” pensi pri soleco ne eblis. Kaj eĉ tempo por tio mankis. Ja dum ĉiuj tri tagoj de la renkontiĝo estis tre densa kaj enhavriĉa programo. Mi honeste konfesas, ke partoprenis ne ĉiujn programerojn, ĉar pro mia ne tre “forta” lingvoscio, mi ne ĉiam sukcesis digesti rapidan kaj komplikan parolon de spertaj esperantistoj, tial mi rapide lacis aŭskulti. Sed la ĝeneralan sencon mi tamen ĉiam komprenis. Mi volonte rigardis la “portretojn” de la “Portreta galerio”, kiuj pendis sur la muroj kaj legis pri multaj uralaj esperantistoj – estis tre interese ekscii multon novan pri jam konataj por mi personoj. Kun granda intereso mi aŭskultis la rakonton de V.Opletajev pri tjumena esperantisto Vladimir Izosimov. Same interese estis por mi aŭskulti rakonton de  A.Osincev pri sia E-projekto “Verda filmejo” kaj poste, jam nokte, mi vidis la filmon kun E-subtekstoj kaj sinkronigitan fragmenton el la konata filmo “Mefisto”.
 
                                    
Min impresis solena malfermo de la renkontigxo kaj okazinta post ĝi  “Amika Vespero”, kiu finiĝis per komuna ĉetabla festo kaj gajaj komunaj kantoj. Tre ĝojigis min, ke dum distraj vesperaj programeroj mi fakte preskaŭ plene komprenis diversajn teatraĵetojn kaj skeĉojn, kiujn preparis kaj montris la partoprenintoj. Al mi plaĉis aktorado de Raja kaj Viktor Kudrjavcev, de Saŝa Osincev kaj Arina Osipova, bela danco de Nastja Golovkina, prezentado de gastoj el Dimitrovgrad, kuraĝa elpaŝo de komencantino Jana Husanova, kortuŝaj elpaŝoj de malgrandaj infanoj, kiuj partoprenis la renkontiĝon.  Agrablis vidi, ke inter  esperantistoj multas kapablaj kaj talentaj homoj. La malfruvesperoj nerimarkinde trairis al noktoj, kiam ni longe ludis diversajn interesajn ludojn: “kontakto”, “ĉapelo” k.a. kaj nian ludadon akompanis eĥo de esperanto-kantoj kaj gaja rido el najbara ĉambro, kie nemalpli interese amuziĝis niaj pli aĝaj esperantistoj. Ŝajnas, ĉiuj malmulte dormis, eble nur po kelkaj horoj.
 
                                          
                                                    
 
Estis tre amika kaj ankoraŭ ia romantika etoso; ni, gejunuloj, loĝis 12-ope en la sama ĉambro, kie estis duetaĝaj litoj. Ĉar ankoraŭ oni ne ĉesis hejti, en la ĉambro estis iom sufoke, sed ĉiam gaje. Esperantistoj estas aparte atentemaj, bonkoraj kaj grandparte interesaj personoj (tamen ne sen propraj “muŝoj” en la kapoj).
 
Tiom ĝoje estis akiri multajn novajn amikojn! Tri tagoj de la renkontiĝo preterflugis kvazaŭ unu horo kaj momento de adiaŭo subite ekfrontis nin, sed estis tre malĝoje disiĝi.
 
Dum la vojo per trajno kaj dum la partopreno en “EsPrimo-7” ni, komencantoj, tre amikiĝis kun nia jekaterinburga E-klubo. Ni sukcesis pli proksime interkonatiĝi kaj kompreni, ke Esperanto vere helpas amikigi homojn. Reveninte hejmen ni decidis daŭrigi nian lingvolernadon en konversaciaj rondoj kaj renkontiĝi  ĉiusemajne. Dankon al Aleksandr Osincev kaj Arina Osipova, kiuj nun gvidas niajn konversaciajn rondojn kaj aparta danko al Raja kaj Viktor Kudrjavcevoj, kiuj akceptas nin en la “Domo de Amikeco”!
Fine mi volas diri, ke “EsPrimo-7” en Tobolsk estis bonega kaj lasis ĉe mi tre varmajn kaj agrablajn impresojn. Dankon al la organizantoj kaj ĉiuj partoprenantoj!
 
(esperantigita kun helpo de V.Kudrjavcev)
 
                                                                                    * * *
    Aleksandra Osipova (u. Jekaterinburg)
 
Mi estas ege kontenta, ke mi havis tiun bonegan ŝancon partopreni EsPrimon-7 en  Tobolsk.  Tio estis mia unua E-renkontiĝo kaj mi tute ne imagis kio atendos min tie. Certe dum la aranĝo mi multon ne komprenis, sed tutegale mi penis viziti ĉiujn programerojn por almenaŭ alkutimiĝi al la lingvo. Eĉ por mi, kiu estas dume komencantino, estis ege interese, ĉar la tuta programo enhavis ne nur seriozajn prelegojn, sed ankaŭ gajajn kaj amuzajn vesperajn koncertojn. Estis agrable ke spertaj esperantistoj ĉiam pretis helpi al novuloj kaj neniu ignoris nin. Mi opinias ke ĉiuj komencantoj tuj eksentis sin kvazaŭ en granda familia rondo. Almenaŭ tiel okazis al mi. Min ege impresis V.Opletajev pro sia perfekta posedo de Esperanto, A.Kalaŝnikov pro siaj talentoj de artisto kaj N.Neĉajev pro sia neordinareco. Mi ĝojas ke mi konatiĝis kun tiuj ĉi personoj!
 
 Vladimir Opletajev dum EsPrimo-7            Nikolaj Neĉajev (u. Irkutsk) dum EsPrimo-7      Komuna foto dum la ekskurso tra Tobolsk
Multaj opinias, ke Esperanto estas lingvo por amikigi homojn, parolantajn en diversaj lingvoj. Sed dank’ al tiu renkontiĝo mi komprenis, ke Esperanto ankaŭ  kapablas kunigi homojn, kiuj havas la saman gepatran lingvon. 
   
     Aleksandra Osipova kaj Temirlan Adressov dum EsPrimo-7                                                                    
 
 
                                                                                    * * * 
 
 
                   Vedernikov Jevgenij (u. Ĉelabinsk)
 
Mi jam vizitis antaŭe kelkajn E-renkontiĝojn, sed ne “EsPrimon“, kaj laŭ nivelo de la lingvoposedo mi ĝis nun sentas min komencanto. Tiu ĉi renkontiĝo restis en mia memoro dank’ al multaj klerigaj programeroj, prelegoj, konkursoj,  sed foje mi lacis pro ilia kvanto kaj pro rapide fluanta E-parolo, kiun mi ne ĉiam sukcesis kompreni. Tial mi dezirus, ke dum E-renkontiĝoj estu pli da distraj, muzikaj programeroj, koncertoj, kantado akompane de gitaro, diskotekoj. Krome mi ŝatus, ke oni laueble organizu specialajn programerojn por komencantoj, eble lingvajn ludojn aŭ lecionojn en luda formo.
 
        
Al mi tre plaĉis ekskursoj tra Tobolsko. Tobolsko estas bela kaj riĉa de vidindaĵoj urbo.
Impresis ankaŭ amika etoso inter esperantistoj kaj tio, ke ili estas malfermitaj por komunikiĝo kaj ĉiujn ilin unuigas la komuna ideo. Dum tiu ĉi renkontiĝo mi ricevis multe da pozitivaj emocioj por la tuta jaro, ĝis la sekva EsPrimo. Grandan dankon al la organizantoj de la renkontiĝo pro la interesaj prezentoj, konkursoj, prelegoj, festoj kaj pro la tre bone kaj utile pasigita tempo! Mi senpacience atendos la sekvan EsPrimon por denove renkontiĝi kun la geamikoj kaj eksenti min en agrabla etoso!
 

                    

 

Komentoj

La unuan fojon mi partoprenis

:)

La unuan fojon mi partoprenis printempan regionan E-renkontiĝon “EsPrimo”-n

Katja, ĉu vere?
Mi vidis vin dum EsPrimo-4 en Tjumeno (2007 j.) kaj EsPrimo-5 en Jekaterinbug (2008 j.) :steve:
Kaj mi havas fotojn de via fotilo

Grandan dankon al niaj karaj

Grandan dankon al niaj karaj komencantoj pro la rakontoj!
Estas bonege, ke vi, junaj, belaj, gajaj kaj entuziasmaj, venis kunfesti nian Esperantistan Primaveron kaj donis al ĝi freŝan impulson,energion, kaj al nia ural-siberia movado - esperon pri la hela estonteco!
Kaj mi vere tre ĝojas, ke akiris novajn junajn amikojn!!! :)
Mi ŝatus aparte mencii kaj esprimi mian admiron pri Lena kaj Ĵenja - niaj nevidantaj komencantoj, kiuj tiom kuraĝe vojaĝas kaj kiuj brave partoprenis en ĉiuj programeroj!
Sukcesojn al nia juna generacio! Ni vin amas!

Galina

Paŝa! Katja skribis, ke la

Pasxa! Katja skribis, ke la unuan fojon sxi partoprenis EsPrimon EN Tobolsko. Vi ne ege atente legis sxiajn impresojn ;)

Arina, Paŝa legis la

Arina, Paŝa legis la impresojn de Katja tre atente! Kaj li tute ĝuste komprenis la unuan varianton de la frazo!
Post kiam Paŝa kaj mi prikomentis la "unuafojan" partoprenon de Katja en EsPrimo :D , Viktoro korektis sian mistradukon, kaj mi forigis mian komenton.

Galina

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte