Renkontiĝo de Amikoj-15

Jarovoje (Altaja regiono)
Jarovoje (Altaja regiono)

RA-15 okazos! Ni invitas vin al nekredeble unika sala lago: ĝi situas tre proksime al la Kazaĥa limo kaj pro tio klimato estas tre varma, seka kaj ĝojiga. Ni banos nin, amuziĝos kaj ludos dum la tuta semajno. Ni manĝos bongustegajn lokajn akvamelonojn kaj promenos multe. Dum la aranĝo ni ekskursos kaj vidos pitoreskajn ĉirkaŭaĵojn. Bonvenon!


Loko:

Jarovoje (Altaja regiono)

Pli detale:

Datoj 03.08 - 11.08.2021

Pli proksime al la datoj ni vidu per kiu trajno aŭ buso estos pli oportune veni.

Aliĝkotizo:

Ĝis la 1-a de majo: 1000 rub (por infanoj - 500₽)

Ĝis la 1-a de julio: 1200 rub (por infanoj - 600₽)

Poste: 1500 rub (por infanoj - 750₽)

Aliĝkotizo inkluzivas RA- ĉemizon.

Aliĝkotizon sendu per al +7-913-921-94-98, Katerina, Sberbank

Loĝado:

Karaj! Dankon pro via aktiva aliĝo, sed mi kun bedaŭro anoncas, ke ĉambroj en la mendita bazejo finiĝis. La najbara bazejo Usadba Solneĉnaja (Sovetskaja, 24)proponas ĉambrojn iom pli multekostajn, tamen pli komfortajn. Bonvolu daŭre aliĝi.

2-lita ĉambro – 1800₽ por la ĉambro (tagnokto)

3-lita ĉambro – 2400₽ por la ĉambro (tagnokto)

4-lita ĉambro – 2800₽ por la ĉambro (tagnokto)

Familia ĉambro – 4500₽ por la ĉambro (tagnokto)

Kuiri oni povas memstare. En la urbo estas vendejoj kaj merketoj. Alia ebleco – kafejo je du paŝoj de nia bazejo. Prezoj ne tro multekostaj. Ankaŭ oni povas aĉeti fumaĵitan fiŝon ĉe lokanoj. Duŝejoj kaj necesejoj estas ekstere.

Plaĝumado:

La lago estas ege sala – bone ke vi havu kun vi botelon da akvo por lavi manojn aŭ okulojn post naĝado. Tutcerte ekzistas akvo apud la plaĝo por lavi piedojn aŭ vi povas eĉ duŝi vin, sed kontraŭ aparta mono.

Ĉiu persono povas havi specialan karton, kien oni metas monon kaj poste, uzante tiun karton, oni povas pagi kontraŭ kafejojn, necesejojn, duŝejojn sur la plaĝo. Tre oportune laŭ mi.

RA-programo:

Estas planataj kursoj, e-ludoj kaj ekskursoj. Mi atendas kontribuaĵojn de la partoprenantoj.

Kiel atingi la lokon:

Veturu ĝis la urbo Slavgorod (Altaja regiono) per trajno aŭ per per buso kaj poste per taksio al Jarovoje. La adreso de la bazejo estas str. Novaja, 11. Bazejo: “Ripozo sur la bordo de la lago”(ĉambrojn finiĝis) kaj "Usadba Solneĉnaja" (Sovetskaja, 24) . Tutcerte eblos veni per propra aŭto kaj parkumi senpage.

Karaj partoprenantoj de RA-15! Se iu el vi deziras aĉeti librojn de Mikaelo Bronŝtejn - bonvolu antaŭmendi! Li mem, bedaŭrinde, ne venos, sed el Tiĥvin venos liaj samurbanoj kiuj afable povos alporti menditajn librojn.

Aliĝu!

 

Aliĝintoj:

1. Arbekova Katerina (Novosibirsko) +
2. Kluev Andrej (Novosibirsko) +
3. Veselov Pavel (Tjumeno) +
4. Veselova Tatjana (Tjumeno) +
5. Veselov Artjom (Tjumeno) +
6. Veselova Marija (Tjumeno) +
7. Jahina Alla (Krasnojarsko) +
8. Puzanov Vadim (Krasnojarsko) +
9. Sokolova Evelina (Krasnojarsko)
10. Golovkina Anastasija (Tjumeno) +
11. Najmanov Denis (Tjumeno) +
12. Borisova Nadeĵda (Tjumeno) +
13. Karapetjan Jan (Krasnojarsko)
14. Bronŝtejn Mikaelo (Moisej Caleviĉ) (Tiĥvino)
15. Glaznica Tatjana (Moskvo)
16. Uspenskaja Jelena (Jekaterinburgo)
17. Minin Vladimir (Tomsko) +
18. Zaznobina Natalja (Krasnojarsko) +
19. Ŝaravina Elena (Krasnojarsko) +
20. Bozina Olga (Krasnojarsko) +
21. Tjapkina Oksana (S-Peterburgo) +
22. Sapoĵnikov Vladimir (Krasnojarsko) +
23. Sapoĵnikova Natalia (Krasnojarsko) +
24. Solovjov Vadim (Vladimir) +
25. Ŝevelev Vladimir (Krasnojarsko) +
26. Ŝeveleva Tatjana (Krasnojarsko) +
27. Tiĥomirova Olga (Tiĥvino) +
28. Solovjova Natalja (Vladimir) +
29. Ĵilejkin Sergej (Krasnojarsko)
30. Bogomyakov Vladimir (S-Peterburgo) +
31. Ŝevĉenko Dima (Moskvo) +
32. Striganova Anna (Moskvo) +
33. Tenengolc Irina (Novoĉerkasko) +
34. Jakovlev Viktor (Barnaulo) +
35. Plotnikova Taisija (Barnaulo) +
36. Mirzabaev Gafurjan (Taŝkento)
37. Maksimov Sergeo (Krasnojarsko) +
38. Ŝirjaeva Alina (Krasnojarsko) +
39. Kononova Elena (Uĵur) +
40. Koljaeva Tatjana (Novokuznecko) +
41. Kiĉaeva Natalja (Novokuznecko) +
42. Gonĉarova Irina (Odincovo)
Signo + montras, ke la kotizo estas ricevita.

Aliĝilo:

AlkroĉitaĵoGrandeco
PDF icon katalogo-por_rusio_2021-05_compressed.pdf499.64 KB

RA: