RA-13

Informa letero RA-13

Pri la alveno: La aranĝo komenciĝas la 24-an de julio je la 15:00 (loka tempo msk+4, utc+7). Do, la buso, kiun disponigas la bazejo, startas je la 12:00 de la oficejo de la bazejo laŭ la adreso Kamenskaja, 74, Novosibirsko. La vojo daŭros proksimume 3 horojn. La prezo de unu loko estas – 500 rublojn unuflanke. Nepre sciigi min ke vi bezonas lokon en la buso! Mi transdonos la liston de vojaĝantoj al administranto kaj ŝi enbusigos vin laŭ la listo. Legu pli »

RA: 

Renkontiĝo de Amikoj-13

Ĉi-jara renkontiĝo proponas trankvilan ripozon ĉe la maro en belega arbaro je 140 km de Novosibirsko. La programo tamen estos abunda kaj ne enua! Bonvenon!
La loko vere indas viziti. Arbaro, maro, plaĝo, boatoj, tenis-korto, lignofajro. Venu kaj ĝuu! Krom tio vin atendas E-kursoj kaj diversaj metiejoj. Ankaŭ prelegoj kaj vesperaj amuzaĵoj.

RA: 

Abonu al RSS - RA-13