Esperanto en mia vivo

27.03.2017

Sur la scenejo de la teatro en Bulonjo sur Mer, dekie dum unua UK en 1905 parolis ZamengofAntaŭ 36 jaroj, estinte juna, 21-jara  studentino, mi faris sortoportan paŝon en mia vivo kaj lernis Esperanton. Ekde tiu momento lumo de Verda stelo prilumas mian tutan vivon, kaj Esperanto grave influas ĉion en mia vivo.  Ĝi ebligis al mi  krei Esperantan familion, havigis al mi tiom da bonaj amikoj, partoprenigis min en tiom da interesaj eventoj, alportis al mi  tiom da plezuro, ĝojo kaj ĝuo! Ĝi donacis al mi ankaŭ multajn vojaĝojn, dum kiuj mi vidis tiom da belaj lokoj de la mondo, dank’ al ĝi mi spertis tiom da mirindaj travivaĵoj…   Fakte eblus diri, ke Esperanto iĝis mia vivmaniero, ĉar eĉ unu mia tago nun ne pasas sen la pensoj pri ĝi aŭ sen Esperantaj kontaktoj,  aŭ sen renkontiĝoj kun Esperanto-amikoj, aŭ sen planoj pri partopreno en aŭ eĉ okazigo de iuj Esperanto –aranĝoj.  Al mi plaĉas, kiel monde fama filmreĝisoro kaj scenaristo Federiko Fellini respondis al la demando: “Pro kio vi ŝatas kinon?”  Li diris: “Pro la vivmaniero” . Same mi volus diri pri Esperanto, kiu permesas vivi al mi ĝoje kaj inspirplene kaj fari tion, kio maksimume reeĥas en mia animo.

Esperanto, kiel  pura akvo, kapablas forlavi  ĉion surfacan kaj malveran en mia vivo, esti  tre ofte vera viviga forto, kiam mi ial senfortiĝas.  Kaj en la plej malfacilaj momentoj  de la vivo ĝi iĝas vera  spirita kuracilo por mi. Mi dankas la sorton por tio, ke en mia vivo estis kaj estas  Esperanto!

Mi forte kredas, ke  Esperanto kunportas en la ĉirkaŭan mondon kreadon,  komprenemon  kaj povus  sanigi kaj ŝanĝi la mondon al la pli bona, ĝi povus esti  unuiga forto por la homaro kaj povus helpi atingi pli harmonian kunekzistadon de homoj en la nuna tre komplika vivo, en kiu multas malkomprenemo, kontraŭstaro kaj militoj.

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo, jaro de esperantistiĝo: 1981


29.03.2017

Vladimir Opletajev, SurgutoMi eklernis Esperanton en mia studenta tempo, kaj jam  kvardek kvin jarojn mi estas do ligita kun la internacia lingvo de Zamenhof kaj kun ĝia komunumo. Kiel multaj aliaj aĝaj esperantistoj mi demandas min, kia estus mia vivo, se en ĝi mankus tia ĉarma ingredienco, kia estas Esperanto? Kun granda miro mi konstatas, ke tiuokaze en mia vivo mankus tre larĝa kultura tavolo, kiun mi danke al Esperanto estis alpropriganta ekde la junaĝo ĝis la nunaj tagoj. Ĉu la Esperanta kultura fono pliriĉigas mian vivon? Jes, sendube. Mi ne iĝis profesia esperantisto, sed tra la malfermita pordo mi volonte venis en Esperantujon, disponigintan al mi multajn aktivadkampojn, kiuj pledis tre grave por mia memevoluo kaj memidentiĝo.

Antaŭ 130 jaroj la Majstro asertis, ke la ideo pri la internacia lingvo nerevenigeble eniris liajn korpon kaj sangon. Jam preskaŭ duonjarcenton mi uzas lian komunike realigitan belan planlingvon, kaj ĝis nun mi ne disreviĝis pri tio, ke Esperanto eniris ankaŭ miajn korpon kaj sangon. Dum la pasintaj jardekoj mia percepto de la lingvo ŝanĝiĝis, sed mi daŭre konstatas ĝian pozitive freŝigan kaj evoluigan influon, kaj mi plu deziregus ĉiujare ĝui novajn jubileojn de Esperanto. Vivu Esperanto!

Vladimir Opletajev, Surguto, jaro de esperantistiĝo: 1972


01.04.2017

Olga Ŝilajeva, GlazovoUnuafoje pri Esperanto mi eksciis en mia infanaĝo el la televida ludo “Kio? Kie? Kiam?”. Tamen pasis multaj jaroj antaŭ ol mi komencis lerni la lingvon. Fine de la jaro 2010-a mi rimarkis en loka ĵurnalo reklamon pri Esperanto-kurso en Glazov. La kurso estis senpaga, tempo kaj loko estis oportunaj por mi, do mi decidis veni al la enkonduka leciono. Ekde tiu momento eĉ ne unu tago en mia vivo restas sen Esperanto. Vera parola praktiko kaj mia aktivado en Esperantujo komenciĝis post IJK-2011 en Kievo. Interalie la kurson en Glazovo organizis Roman Jefremov.

Esperanto estas la ilo, kiu malkovris al mi, ke mi estas multe pli ol nur rusino, ke mi estas monda civitano, mi estas terano. Esperanto estas do por mi pordo al la mondo, kie mi povas libere esprimi min kaj akcepti esprimojn de aliaj homoj, ĉu kulturajn, ĉu sciencajn, ĉu fakajn, ĉu literaturajn. Mi ne ŝatas, kiam oni traktas Esperanton nur kiel lingvon. Esperanto-nur-lingvo estas kiel “korpo senanima”. Esperanto estas pli ol lingvo, ĝi estas unuavice filozofio, kaj ĉiu mem decidas, kiel utiligi tiun trezoron.

Olga Ŝilajeva, Glazovo, jaro de esperantistiĝo: 2010


06.04.2017

Ie en Suda UraloEn la vivo de nia familio Esperanto havas gravan rolon. Ĝi konatigis kaj amikigis nin dum EsPrimo-2 en Jekaterinburgo. Post iom da tempo ni kreis Esperanto-familion. La proverbo "Esperanto – edzperanto" estas pri ni. Nian geedziĝ-feston krom la gepatroj ĉeestis nur Esperanto-amikoj el Tjumeno kaj Jekaterinburgo. Post kiam naskiĝis nia filo, ni preskaŭ tutan monaton ne povis elekti nomon por li. La gepatroj proponis tre malnovajn nomojn, sed ni ne konsentis kun ili. La patrino ne konsentis pri la nomo, kiun elektis Tanja. Finfine niaj bonaj Esperanto-amikoj Raja kaj Viktor diris: «Nomu lin Artjom! La nomo signifas "sana".» Do, la unua Esperanto-aranĝo por Artjom estis EsPrimo-7 en Tobolsko, kaj li tiam estis nur dekmonata knabeto. Poste li partoprenis ĉiujn aliajn EsPrimojn, kiuj okazis en Uralo. Ankaŭ kun ni dum kelkaj jaroj loĝas Nadeĵda, la patrino de Tanja, kaj certe ŝi kun tiu nomo kaj en la familio de esperantistoj neniel povis eviti la okupojn pri Esperanto, tial ŝi vizitis en Tjumeno kurson de Esperanto kaj nun ankaŭ partoprenas ĉiujn gravajn ural-siberiajn Esperanto-eventojn.

Ni opinias, ke ni rajtas aserti, ke Esperanto kunigas homojn!

Pavel Veselov, Tjumeno, jaro de esperantistiĝo: 1996

Tatjana Veselova, Tjumeno, jaro de esperantistiĝo: 2002


09.04.2017

Dilara Gadirova, TobolskoLa internacia lingvo nerapide venis en mian vivon. Dekomence ĝi estis ne tiom alloga, sed post mia partopreno en du esperantistaj renkontiĝoj kaj plejparte post la vizito de la esperantista tendaro en Kineŝma en la 1974-a jaro mia rialto al ĝi tute ŝanĝiĝis. La brila etoso de Esperantaj aranĝoj, alta lingvokono kaj spriteco de spertuloj influis mian deziron perfektiĝi en la lingvo.

Studante en Tjumena universitato mi vole-nevole komparis instrumetodojn de la angla kaj Esperanto. De tempo al tempo mi diskutis pri tro teda, tro formala, senpraktika instruado de la angla lingvo kun miaj instruistoj. Tiutempe mi jam korespondis Esperante kun japanino, brazilano, belgo kaj bulgaro. Mi legis Esperantajn revuojn kaj vizitis tendarojn. Krome, ĉiusabate mi praktikis la lingvon en Tjumena klubo “Revo”. Feliĉa tempo estis!

Nuntempe mi mem instruas la anglan lingvon al 12-17-jaraj lernantoj. Mi strebas al tio, ke ili ne timu paroli, ke ili ĝuu lecionojn. Mi dankas Esperanton pro tio, ke ĝi helpis kaj helpas min multe en mia profesio kaj vivo.

Dilara Gadirova, Tobolsko, jaro de esperantistiĝo: 1974


26.04.2017

Roman Jefremov, GlazovoMia vojo al Esperanto estis longa kaj (verŝajne samkiel la vojo de multaj el vi) havas radikojn en la antikva Babelo. Kiam ni konstruis tiun belan-babelan vendocentron, mi kriis en kvin lingvoj al miaj taĝikaj amikoj: "Idiotoj!  Uzu betonon, sed ne sterkon por kunigi la brikojn!" Ili en aliaj kvin lingvoj rakontis al mi, ke mi mem estas idioto kaj nenion komprenas pri la teorio de konstruado. Finfine mi ricevis la brikon al mia frunto kaj vekiĝis iom poste sub la sankta arbo Bodhi (fikusio). Tie mi konatiĝis kun princo Gaŭtamao kaj rakontis al li 4 noblajn pensojn, kiuj svarmis en mia kapo: 1. La tuta vivo estas sufero. 2. Kaŭzo de la suferoj estas homoj, kiuj parolas diversajn lingvojn. 3. Ekzistas vojo por eviti suferojn. 4. Tiu vojo estas Esperanto. Poste oni diris al mi, ke la princo iel kreeme prilaboris tiujn ideojn. Kiam ni atakis Romion sub la brila gvidado de Atilo, mi diris al ĉiuj malamikoj: "Forgesu la latinan, ĝia tempo forpasis, parolu Esperante - jen estas la lingvo de estonteco!" Ili ĉiuj multe pagis pro tio, ke ili ne aŭskultis min. Post kelkaj jarcentoj mi hazarde flustris al Martin Luther pri tio, ke eblas preĝi al Dio ne nur latine, sed ankaŭ Esperante - ŝajne post tio aperis iu nova eklezio. Kiam mi fuĝis el Bastilo, amikoj-esperantistoj bonvole gastigis kaj helpis min en tiu nekonata lando. Ĉiam funkcianta pasporta servo helpis al mi, kiam ni konkeris Siberion kun Jermako kaj kiam ni kaŝis nin en tropikaj arbaroj de Ameriko kun Ĉe Gevara. Do vi certe vidas, ke Esperanto ludas gravan rolon en miaj vivoj. Sed la plej agrablaj momentoj estas nun, kiam mia filino - udmurta duon-diino - ĉiuvespere diras al mi Esperante: "Bonan nokton, paĉjo!"

Bondezire al ĉiuj, Javaharlal Neru, kuracĉambro №5

Roman Jefremov, Glazovo, jaro de esperantistiĝo: 2008


26.04.2017

Jana Ĥusanova, Jekaterinburgo-Okcidenta EŭropoMi bonŝancis havi gepatrojn-esperantistojn, kaj ofte ili ankaŭ venis al esperantaj renkontiĝoj en Jekaterinburgo. Unufoje mia patrino ĉeestis renkontiĝon, kaj kiam mi alvokis ŝin por demandi, ĉu ŝi veturigos min hejmen, ŝi diris al mi kien iri kaj tiel mi tuthazarde alvenis al unu el esperantistaj renkontiĝoj. Tie Saŝa Osincev rakontis pri sia vojaĝo al Kubo, kaj mi estis ege impresita, kiel mojose oni povas vojaĝi per Esperanto! Finfine mi ekvolis lerni Esperanton. Nun Esperanto iĝis tre grava parto de mia vivo. Dank' al Esperanto mi lernis finfine plurajn lingvojn: la anglan, la germanan, toki-ponan, la italan, la francan. Antaŭe lerni alian lingvon ŝajnis nefarebla tasko por mi. Mi konatiĝis kun multegaj esperantistoj el la tuta mondo, kaj ie ajn mi loĝis dum lastaj jaroj, mi renkontis esperantistojn. Mi tre ĝojas esti parto de la Esperanta komunumo!

Jana Ĥusanova, Jekaterinburgo-Okcidenta Eŭropo, jaro de esperantistiĝo: 2011


29.04.2017

Nadeĵda Panova (Ŝeveljova), TjumenoEsperanto en mia vivo aperis en 1975. Mia frato Geĉjo Ŝeveljov ekvidis en medicina instituto, kie li studis, anoncon pri la kurso de Esperanto, kaj mi komencis ĝin viziti kaj lerni la lingvon. Poste ofte la frato ŝercis, ke "nun ne eblas min eltiri el la Esperanto - medio." Post la fino de la baza kurso mi veturis somere de la 1976-a al BET, kaj poste ĉiusomere, ĝis la 1982-a inkluzive, mi partoprenis OrSEJTOjn (OrSEJT – Orienta Sovetia/Somera Esperantista Tendaro). Necesas diri, ke ĝis la jaro 1995 mi estis sufiĉe aktiva esperantistino: mi estis en diversaj jaroj kaj bibliotekistino, kaj kasisto, kaj sekretariino, kaj prezidanto de la urba Tjumena Esperanto-klubo "Revo". En 1983-a jaro mi kune kun Viktoro Zaĥarov fondis en la klubo sekcion de biciklistoj kaj ĝis la 1995-a ĉiujare mi organizis somerajn biciklajn vojaĝojn. Ni traveturis per bicikloj ne nur nian tutan regionon, sed ni biciklis ankaŭ de Tjumeno ĝis Arĥangelsko kaj de tie ĝis Sankt - Peterburgo. Esperanto havigis al mi multe da bonegaj amikoj, ni multe vojaĝis kune kaj eksciadis pri la mondo kaj homoj. Mi aktive korespondis kun esperantistoj el diversaj urboj kaj ankaŭ kun eksterlandaj gesamideanoj. Esperanto-libroj, kiujn mi tiutempe legis kaj Esperantaj kantoj, kiujn ni kantis, helpis al mi ekscii pri la kulturoj de aliaj landoj kaj popoloj. Nun mi ne ĉiam povas partopreni diversajn Esperanto - aranĝojn, sed kiam okazas EsPrimoj en Tjumenj, mi certe penas ilin partopreni kaj ĉiam ĝojas , ke Esperanto vivas kaj en la movado aperas junaj esperantistoj. Mi tutkore deziras, ke nia lingvo prosperu!

Nadeĵda Panova (Ŝeveljova), Tjumeno, jaro de esperantistiĝo: 1975


30.04.2017

Elvira Insapova, NeftejuganskoKun Esperanto min konatigis Nastja Golovkina, tjumena esperantistino kaj bonega, vivĝoja junulino. Tio okazis tiam, kiam mi loĝis en Tjumeno. Sed kiam mi translokiĝis pli norden, al la urbeto Neftejugansko, mi decidis lerni la lingvon en la Esperanto-kurso "Facetoj", kiun gvidis Vladimir Opletajev en Surguto. Mi vizitis la Surgutan bibliotekon, kie okazis la kurso ĉiudimanĉe. La lecionoj estis tre interesaj. Kun Esperanto mia vivo iĝis pli riĉa, pli varia kaj malenua. Al mi plaĉas partopreni Esperanto - aranĝojn.

Ĉiufoje dum ili mi renkontiĝas kaj konatiĝas kun novaj interesaj kaj talentaj homoj el diversaj urboj de nia lando kaj ankaŭ kun eksterlandanoj. Mi ekhavis amikojn - esperantistojn. Pasintjare vintre mi partoprenis la Vintran Lingvan trejnadon en Jekaterinburgo,  kaj ĝi helpis al mi plibonigi mian lingvoposedon. Kelkfoje mi jam partoprenis "Renkontiĝojn de amikoj", kiujn organizas Katerina Arbekova el Novosibirsko. Mi ŝatas bonan kaj varman etoson de Esperanto - renkontiĝoj kaj ĉiusomere senpacience atendas vojaĝojn al RA, kiuj ĉiam pasas en mirinde belaj lokoj. Esperanto ebligas al mi malfermi la mondon, krome ĝi faciligas nun al mi lernadon de aliaj lingvoj. Mi ĝojas, ke mi lernis Esperanton!

Elvira Insapova, Neftejugansko, jaro de esperantistiĝo: 2015


1.05.2017

Tatjana Glaznica, Apudmoskvo, kaj Jelena Uspenskaja, JekaterinburgoSaluton, karaj geamikoj! Mi gratulas   ĉiujn   okaze de la Unuamaja festo kaj proponas legi iom da rememoroj de mi kaj de mia amikino Glaznica Tatjana.  Mi alkroĉis al la mesaĝo nian foton el la fora 1980-a jaro pri la maja manifestacio en la tiama Sverdlovsko. Sur la foto  esperantistoj - partoprenantoj de REVU -19 paŝas kun la Esperanto-slogano.

Tatjana : Mi kaj Lena Uspenskaja ne estis konataj ĝis nia esperantistiĝo,  sed niaj vivvojoj mirinde interplektiĝis, kiam ni lernis la lingvon kaj  jam  dum 37 jaroj ni amikas! Aŭtune de la 1979 –a mi tralegis en ĉelabinska ĵurnalo artikoleton de Vjaĉeslav Roĵdestvenskij pri Esperanto. En ĝi estis informo pri lia baldaŭa lekcio kaj eblo por la dezirantoj aliĝi al la  kurso de Esperanto. Sed,  veninte al la ĝusta tempo de la lekcio en publikan bibliotekon, mi  ne povis  eĉ  trairi en la fakon de fremdlingva literaturo pro la grandega kvanto de interesitoj pri la lingvo!  Tiam eliris membro de ĉelabinska Esperanto – klubo kaj anoncis, ke ĉiuj, kiuj ne trafis ĉi-foje, povas aliĝi al la kurso sekvontfoje,  post la duonjaro.

Jelena:  Do, ni “atendis duonjaron” kaj trafis la lekcion de V. Roĵdestvenskij   nur de la dua provo, kaj  en februaro fin-fine aliĝis al la kurso! Mi volas diri, ke Vjaĉeslav Aleksandroviĉ  ĉiam tre interese kaj emocie  rakontis pri Esperanto. Mi ĝis nun memoras  multajn bonegajn ekzemplojn el lia lekcio, kiuj klare ilustris la komplikaĵojn en la uzado de la angla kiel lingvo de internacia komunikado, malperfekton de maŝina traduko kaj ankaŭ aliajn faktojn.

Tatjana: Ni lernis Esperanton en diversaj grupoj kaj konatiĝis nur fine de la kurso, jam dum la komunaj lecionoj, kiujn gvidis Nikolaj Terentjev, kaj nin tre impresis lia brila plenumo de Esperanto- kantoj.

Jelena: Kaj ankaŭ lia bonega gitarludo! En majo de la 1980–a jaro ni ambaŭ,  kiel membroj de Ĉelabinska Esperanto-klubo, jam partoprenis REVU -19 ,  okazinta en Sverdlovsko. Tiu renkontiĝo lasis neforgeseblajn impresojn en nia memoro por la tuta vivo! Ege varma etoso, multe da partoprenantoj el diversaj urboj, novaj interkonatiĝoj, kantado ĝis la malfrua nokto, unuaj provoj komunikiĝi en Esperanto kaj eĉ la partopreno de esperantistoj en la unuamaja manifestacio kun plakatoj  en Esperanto! La renkontiĝo ludis signifan rolon en tio, ke ni restis en la movado.  Kaj en la lastaj majaj tagoj, kiam finiĝis la baza kurso, ni sukcese trapasis ekzamenon, kaj  ekzamenis nin Viktor Kudrjavcev, estinta tiam prezidanto de Ĉelabinska Esperanto-klubo.

Tatjana: Somere de tiu jaro ni  kune kun la klubanoj  veturis al OrSEJT en Krasnojarsko,  kaj ankaŭ tio iĝis absolute neforgesebla evento! Ankoraŭ dum multaj jaroj ni vojaĝis kune al diversaj Esperanto–renkontiĝoj. En tiu glora tempo ni kunvenis  en la klubo  dufoje semajne. Ni multe kantis, inter ni estis bonegaj gitaristoj: Nikolaj Terentjev,  Aleksej Fomin, Alersandr Knjazev,  dank’ al kiuj ni konatiĝis kun bardaj kantoj kaj kune vizitis koncertojn de lokaj kaj aliurbaj bardoj.  Spertaj esperantistoj de nia klubo, Viktor Laptev kaj Vjaĉeslav Roĵdestvenskij,  helpis al ni perfektigi niajn lingvokonojn.

Jelena: Ni multe pensis tiam, kiel altiri en niajn vicojn novajn adeptojn de la lingvo, kiel instrui Esperanton interese kaj alloge, por ke lernantoj post la fino de la kursoj restu en la movado. Foje mi kaj Tanja decidis gvidi la bazan kurson  paralele en du grupoj, kaj uzi la programon, kiun ni kune preparis. Ni klopodis fari variajn kaj interesajn lecionojn, multe kantis, ludis, amuziĝis, engaĝis la lernantojn  en la klubajn aranĝojn. Rezulte niaj grupanoj tre amikiĝis.

Tatjana: Foje la tago de unu el la lecionoj koincidis kun mia naskiĝtago, kaj mi decidis organizi teŭmadon kaj fari lecionon kun la temo “Naskiĝtago”.

Jelena: Por ke la temoj de la lecionoj en ambaŭ niaj grupoj ne diferencu,  mi decidis  alporti torton kaj diri, ke ankaŭ  mi havas la naskiĝtagon.)))

Tatjana: Ĉiuj tiutempaj esperantistoj certe memoras,  kia signifa evento estis tiam apero de la romano de la verkisto Leonid  Juzefoviĉ  “La klubo “Espero” , en kiu ĉio okazas sur la fono  de eventoj en la Esperanta klubo. Tiu romano estis publikigita en du numeroj de la revuo “Ural”. Kaj por havi kelkajn ekzemplerojn de la romano, mi kaj Lena iris al la poŝtejo, petis tie doni al ni adresojn de abonantoj kaj vizitis kelkajn el ili cele peti ilin post la tralego doni al ni tiujn revuojn. Rezulte ni ekhavis plurajn revuojn kun la romano kaj eĉ povis donaci kelkajn  al aliurbaj esperantistoj.

Jelena:  Kaj kun Leonid Juzefoviĉ ni  sukcesis renkontiĝi persone pli poste, kiam li , dank’ al la invito de nia klubo,  venis al la  konkurso Liro-81 en Miaso. Sed tio estas ankoraŭ ne fino de la historio.  Post multaj jaroj surbaze de tiu romano estis verkita scenaro kaj farita la filmo “Kazaroza”, kiun verŝajne multaj spektis  en la programo de la unua televidkanalo. Krome, en 2014 jam en Jekaterinburgo  kune kun kelkaj lokaj esperantistoj mi denove partoprenis la renkontiĝon kun L. Juzefoviĉ dum la konferenco de legantoj en la urba biblioteko “Belinskij”.  Esperantistoj multe  demandis lin pri lia kreado, pri lia rilato al Esperanto kaj pri kialoj de tio, kial li elektis esperantistojn kiel rolulojn de la verko. Kaj  mi donacis al la verkisto la foton kun li dum  la fora renkontiĝo en Miaso  kaj petis lin pri aŭtografo sur la  sama foto, kiu restis ĉe mi.

Tatjana: En 1984 mi edziniĝis kaj por ioma tempo deflankiĝis de aktiva Esperanto – movado.

Jelena:  Kaj mi en la 1986-a transloĝiĝis en  Sverdlovskon. Estis mirinde , sed  en la alia por mi loĝurbo mi havis jam tiom da amikoj, ja mi estis konata kun multaj sverdlovskaj esperantistoj! Disveturinte en diversajn urbojn, mi kaj Tanja vidiĝis jam malpli ofte, sed tamen foj–foje ni renkontiĝis dank’ al Esperanto, kiam Tanja vizitis iujn aranĝojn en Jekaterinburgo .

Tatjana:  Sed en 2007 ni denove kune veturis al  Primorsko- Aĥtarsk partopreni RET-07, jam kune kun niaj filinoj. Nun ankaŭ ili amikas inter si. Poste estis kelkaj  kunvojaĝoj al  IET en Krimeo kaj aliaj renkontiĝoj.  Espereble antaŭe  ni havos ankoraŭ multajn renkontiĝojn!  Ni dankas Esperanton por niaj eventoriĉaj kaj interesaj vivoj,  por tio, ke ĝi kunigis nin, kaj ke ĝis nun ĝi akompanas nin en la vivo!

Tatjana Glaznica, Apudmoskvo, jaro de esperantistiĝo: 1980

Jelena Uspenskaja, Jekaterinburgo, jaro de esperantistiĝo: 1980


2.04.2017

Vladimir Terjoĥin, JekaterinburgoKomenco okazis en Novosibirsko aŭtune de la jaro 1964, kiam mi venis al fremdlingva biblioteko por pli bone studi la germanan lingvon. Mi ekvidis anoncon pri Esperanto-kurso kaj tuj forgesis pri  la germana. La kurson de Esperanto gvidis Varvara Ivanovna Vereŝĉagina. Tuj post ĉiu leciono ĉiusemajne okazis renkontiĝo de esperantistoj. Ofte venis maljunaj antaŭmilitaj esperantistoj, kiuj travivis terurajn tridekajn jarojn.

 Tiam en nia urbo vivis unika homo - esperantisto de la 1912-a jaro - Apollon Klimentoviĉ Skalskij. Li havis faman kajereton, kie estis aŭtografoj de famaj homoj. Kaj tie estis aŭtografo de Zamenhof, kiun Skalskij ricevis dum vojaĝo tra Eŭropo antaŭ la  komenco de  la 1-a mondmilito.

En la  hejmo de Skalskij ni - tiam junaj esperantisroj de Novosibirsko kaj Barnaulo - ofte renkontiĝis kaj kelkhore Esperante babilis. Por mi tio estis bona praktikado de parolado en Esperanto. En tiu tempo mi konatiĝis kun Anatolo Gonĉarov. En 1965 mi partoprenis esperantistan tendaron en montoj de Uzbekio. Tie mi konatiĝis kun Eŭgeno Perevertajlo - taŝkenta esperantisto kaj Asen Grigorov - fama bulgara esperantisto.

Tiam en Novosibisko ni organizis "Centran urban  Esperanto-klubon", kiu subiĝis al urba fako de kulturo, kiun tiutempe prizorgis KGB  (Komitato de ŝtata sekureco). Ni devis komence de la jaro prezenti al la kulturfako ĝustan planon por ĉiuj niaj jaraj renkontiĝoj kun indiko de temoj. Oni aprobis tiun planon.

 Iteresa temo: "Studentaj esperantistaj konstruaj taĉmentoj". Tio iĝis tute nova formo de esperantista movado. La 1-an taĉmenton organizis Abduraĥman  Junusov en Maĥaĉkala post la tertremo en Bujnaksko. Tie mi estis brigadestro. La 2-an Esperantistan konstruan taĉmenton organizis mi en Novosibirska provinco helpe de komsomolaj instancoj. Mi permane skribis leterojn kaj dissendis al diversaj esperantistaj adresoj (Interreto kaj poŝtelefonoj tiam ne ekzistis). Mi eĉ unuminute ne dubis pri sukceso, kaj la taĉmento sukcesis. Venis pli ol 50  esperantistoj, grandparte komencantoj. Pli ol duonon konsistigis studentinoj de la unua-dua kursoj, kiuj neniam tenis en siaj manoj fosilon.  Tamen poste ĉiuj laboris bone.  Novosibirska televidio faris filmon pri nia laboro.  Nun mi havas tiun filmon en cifereca formato. La 3-a esperantista taĉmento okazis en Omsko, la 4-a ŝajne en Taŝkento.

Pli poste mi revenis Jekaterinburgon. Tie ĉi post la jaro 2000  mi kelkajn jarojn estis prezidanto de Urala Esperantista Societo.

Vladimir Terjoĥin, Jekaterinburgo, jaro de esperantistiĝo: 1964


14.05.2017
Boris Kolker, Sverdlovsko, REVU-9, 1974Mi lernis Esperanton antaŭ 60 jaroj - en la fora 1957a jaro en Moldavio. En la 1965a jaro mi alportis Esperanton al Uralo kaj dum preskaŭ tri jardekoj mi aktivis en la Urala Esperanto-Movado. Ankaŭ en la Sovetia, Rusia kaj internacia. Mia rakonto "Mia vivo en Esperanto-lando" estis publikigita en Rusia Esperanto-Gazeto, 2014, N 4.

Boris Kolker, Cleveland, Ohio, Usono, jaro de esperantistiĝo: 1957

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte