Impresoj de Irina Gonĉarova: La 4-a Lingvotrejnado en Jekaterinburgo: nove kaj denove

Urboj: 

Aranĝoj: 

Forkuras en historion de Rusia Esperanto-movado la superbaj tagoj de la 4-a Lingvotrejnado, pasinta la 1-4-an de majo 2019 en Jekaterinburgo. Rapidu ni kapti rememorojn, kiuj neniam lasos nin, sed certe perdos sian emocian freŝecon malantaŭ ĉiutagaj aferoj kaj aliaj Esperanto-okazintaĵoj.… 

Estis speciala evento de multaj vidpunktoj. 
La unuan fojon Raja Kudrjavceva — la ĉefa motoro de la aranĝo — restis sen apogo de sia amiko kaj fidela samregiona kunlaboranto Vladimir Opletajev, elstara profesia lingva instruisto kaj metodikisto, kunordiganto de la lernaj programoj de ĉiuj antaŭaj jekaterinburgaj lingvotrejnadoj. La unuan fojon la trejnado pasis en nova ejo, tre problema vidpunkte de kontaktoj kun la administraro — kio multe malfaciligis la organizajn taskon de Raja, kiu ĉi-foje ja estis devigita kunordigi ankaŭ la instruan programon. La unuan fojon MEA MASI subtene proponis sin kiel kunorganizanton, anoncis en marto la aranĝon dum MASI-renkontiĝo APERo-13 kiel vizitindan ankaŭ pro MASI-kunlaboro, venis dekope kaj okazigis 25 (!) programerojn el 44 kaj aliajn aktive konsumadis. La unuan fojon por B kaj C-lingvonivelaj grupoj okazis priliteratura kurso kaj trejnado por prepariĝo al parola parto de KER-ekzameno. La unuan fojon la programon kontribuis la stelo el la lasta glora periodo de la sovetia, postsovetia kaj internacia Esperanto-movado Andrej Grigorjevskij kaj la leviĝanta stelo de la nuntempa rusia kaj internacia Esperanto-movado Ilja Gnusarjov. Finfine, la unuan fojon ĉiuj partoprenantoj, krom kutimaj disdonaĵoj kaj regalaĵoj, ricevis la bildkarton kun la ĉarma erinaco — simbolo de la aranĝo. Tamen ne la unuan, sed la kvaran fojon la Lingvotrejnado en Jekaterinburg pasis tre sukcese kaj neforgeseble! 
 
Nun iom da statistiko por ĝenerala bildo. Al la lingvotrejnado el 20 urboj de Rusio venis 43 diversaĝaj homoj (19 inoj kaj 24 viroj), el kiuj 24 havas Esperanto-staĝon pli ol 10 jarojn kaj 17 – malpli ol 10. Plej multnombre estis prezentita Jekaterinburgo (11 partoprenantoj) kaj Moskva regiono kun la ĉefurbo (8). 
 
La programo estis streĉa kaj tre interesa. Laboris lernogrupoj de tri lingvaj niveloj: A, B kaj C, ĉiu havis sian apartan programon, kompreneble, kun kelkaj komulaj eroj (kiel Malfermo, koncetro ks). Iom da programeroj de la grupoj B kaj C estis komunaj. 
La programo de A-grupo konsistis ĉefe el lecionoj —de matenmanĝo ĝis tagmanĝo kaj de tagmanĝo ĝis vespermanĝo. Tiujn lecionojn gvidis Andrej Grigorjevskij (u. Ŝumerlja) kaj Tatjana Vŝivceva (u. Miass), kio evidentiĝis esti bona kombino, ĉar ĉiu instruanto havas sian metodon: Andreo dinamik-komunikan, Tatjana gramatikan. La grupo estis diversaĝa kaj diverspreta lingve, la veraj startuloj preskaŭ foresis, aliaj — ve! — estis eternaj komencantoj. Por sukcese labori kun tiaj grupoj bezonatas speciala lerteco. Ŝajne, la instruantoj estis tamen kontentaj pri la rezultoj de sia laboro. 
Kun B-grupo laboris ĉefe Olga Ŝiljaeva (u. Glazov), kiu pripensis varian krean programon kaj ricevis multajn laŭdojn dum la Malfermo. Irina Gonĉarova (u. Odincovo) havis 3 lecionojn kun emfazo ĉe trejnado por parola parto de KER-ekzameno (dialogo, monologo kaj aŭdkompreno). Multaj programeroj de Ilja Gnusarjov (u. Penza) estis destinitaj por kuna laboro de la grupoj B kaj C.
Grupo C ricevis 6-horan kurson de Ilja Gnusarjov pri la ses periodoj de Esperanto-literaturo kaj de Irina Gonĉarova — trejnadojn pri aŭdkompreno kaj tradukado. 
Por B kaj C-niveluloj Petro Fedosov (u. Moskvo) kaj Aleksandro Mitin (u. Niĵnij Novgorod) okazigis tri interesegajn intelektajn ludojn. Ludoj lingvaj (“Ĉapelo” gvid’de Petro) kaj psikologiaj (“Homlupoj”), kompreneble, en Esperanto, furoris ankaŭ nokte, konkurante kun komuna kantado ĉirkaŭ la magneteca Sergeo Kumkov (u. Jekaterinburgo). 
Estis ankaŭ primovadaj programeroj. Olga Ŝilajeva okazigis Movadan Horon, kie oni parolis pri siaj planoj ene de Esperantujo. Kun multaj interesaj proponoj elpaŝis Jelena Kuznecova (u. Samara) kaj Sergeo Kumkov. Aleksandr Basov (u. Luberci) havis sian horan prelegon – pri MASI-projektoj, kiujn li mem aktive kunordigas. Temis pri filmetaro ĉe jutubo “Esperanto: la Unua Kanalo”, helpo al la granda Kondratjev-vortaro kaj la traduk-projekto “Lokalizu”.
Okazis ankaŭ fermita aktivula kunveno, kiu estis nemultnombra, sed impone reprezenta: Raja Kudrjavceva, Olga Ŝilajeva, Andrej Grigorjevskij, Aleksandr Mitin, Aleksandr Basov, Aleksandr Lebedev kaj Irina Gonĉarova. Temis pri estonto de la rusia Esperanto-movado, REU kaj REJM. La kunveno ne celis kaj ne faris iujn decidojn, sed estis utila zondado de la intencoj kaj inklinoj de la ĉeestantoj, ĉiu el kiuj estas aganta esperantisto kun sia unika movada sperto. 
La lastan vesperon ni ĝuis la komunan koncerton, kiun malfermis Petro Fedosov per superba deklamado de la zamenhofa “La Vojo” kaj finis la amuza teatraĵo laŭ la “Provizo” de Samuil Marŝak/ Mikaelo Bronŝtejn, kiun reĝisoris Irina Gonĉarova. Sed pinto de gajo kaj bonhumorigo estis sendube la kantado de Vadim Solovjov (u. Vladimir), kiu provokis iujn ridi ĝislarme. 
La programon kronis busa ekskurso tra la urbo kaj — por kelkaj feliĉuloj — tradicia restado en la gastama hejmo de Raja.
Ĉu mi ĉion rakontis al vi pri tiu ĉi elstara evento de la kuranta jaro? Kompreneble, ne. Pro tio mi pardonpetas de la legantoj kaj de tiuj homoj, kiujn mi ne menciis lige kun iliaj aranĝoj. Kio, tamen, nepre farendas, estas dankoj al Raja Kudrjavceva, kiu sukcesis venki ĉiujn malfacilaĵojn, kaj al Pavel Veselov (u. Tjumeno), nia teknika subteno kaj apogo. Ankaŭ al ĉiuj niaj brilaj programkontribuantoj kaj diligentaj partoprenantoj de la programeroj! 
 
Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI

Komentoj

25 MASI-programeroj en la 4-a

25 MASI-programeroj en la 4-a Lingvotrejnado en Jekaterinburgo 
 
Jam la kvaran fojon MASIanoj partoprenas la Lingvotrejnadon en Jekaterinburgo – nian ŝatatan, nepreterlaseblan aranĝon. Tamen tiu ĉi, la 4-a, estis io elstara. Fakte, de multaj vidpunktoj, sed ĉi tie temos nur pri MASIa partopreno. 
 
Pro damaĝa malfortiĝo de la loka organiza teamo kaj danĝera malklareco pri programplenumado la unuan fojon MEA MASI subtene proponis sin kiel kunorganizanton de la aranĝo. Kompreneble, ĉiuj ĉefaj zorgoj falis sur la fragilajn ŝultrojn de Raja Kudrjavceva, apoganta sin nur al la teknika helpo kaj amika subteno de la fidela Pavel Veselov. Tamen MASIanoj povas esti kontentaj pri siaj kontribuoj. 
 
La inspiriga alvoko al la partopreno en la Jekaterinburga Lingvotrejnado laŭte kaj klare sonis dum MASI-renkontiĝo APERo-13. El 43 partoprenintoj de la lingvotrejnado 10 estis MASIanoj, venintaj el 6 rusiaj urboj: Dario (Velikij Novgorod), Ilja (Penza), Junjo (Kievo/Moskvo), Karter (Luberci), Lusja kun la filo Nikita (Moskvo), Mirina (Odincovo), Norden (Dolgoprudnij), Petro (Moskvo) kaj Roĉjo(Moskvo). Sed plej gravas, ke el 44 programeroj de la aranĝo 25 estis okazigitaj far’de MASIanoj!
 
La leviĝanta stelo de rusia Esperanto-movado, nia fiero kaj espero Ilja Gnusarjov okazigis 11 (!) prelegojn kaj seminariojn por la homoj kun la lingva nivelo B kaj C. Jam la 1-an de majo li rakontis al B-grupanoj, kiel plibonigi lingvan nivelon, kaj komencis la ĉiutagan seshoran kurson por la nivelo C, prilumantan ses periodojn de Esperanto-literaturo, surbaze de kiu la 4-an de majo okazis Literatur-kultura kvizo. La 2-an kaj 3-an de majo B-niveluloj legis kaj pridiskutis la rakontojn “Celstacio” de Czeslaw Ostankowicz kaj “Zozo, la dek sepa regulo de la Fundamento” de Louis Beaucaire. Bone preparitaj, kleraj kaj humurplenaj programeroj de Ilja ravis la studantojn, pri kio estis multe dirite dum la Solena Fermo. 
 
Ankaŭ mi laboris kun la grupoj de B kaj C-lingvoniveloj – kaj ni ĉiuj ricevis valoran kaj tute novan sperton. 5 el 7 miaj lecionoj estis dediĉitaj al la trejnpreparado por la parola parto de KER-ekzameno, kiun la 7-an de aprilo MASIanoj spertis en Moskvo. La 1-an de majo dum la konversacia rondo kun la B-niveluloj ni praktikis konversacian kaj monologan parton de la ekzameno. La 2-an de majo kun B-grupanoj kaj la 3-an de majo kun la grupo C ni trejnis nian aŭdkomprenon laŭ modelo de la parola parto de KER – ekzameno. La 3-an kaj la 4-an de majo en la grupoj B kaj C pasis praktikaj okupoj “Fajnaĵoj kaj nuancoj de bildpriskriboj” – ekzercoj, helpantaj kompreni diferencon inter rakontado pri la bildoj kaj sinesprimoj pri la temoj, sur la bildoj montrataj. Interesa eksperimento estis la provo de kuna tradukado en la C-grupo: dufoje ni kunvenis por analizi la tradukon de la rakonto de Ludmila Ulickaja “Brasika miraklo”. Por la finala komuna koncerto kun 10 dezirantoj ni faris amuzan teatraĵeton laŭ la fama “Provizo” de Samuil Marŝak en la traduko de Mikaelo Bronŝtejn. 
 
Nia unika mirinfano Petro Fedosov okazigis dum la Lingvotrejnado du intelektajn ludojn, ĉi-foje zorge preparitajn kun konsideroj de homaj kapabloj. Tial la ludoj bonege sukcesis. Ili nomiĝis “Mediakompostisto” kaj “Kial oni ne diras?” (literratura ludo). Dum la noktaj “Homlup-ludoj” ni aŭdis de alia salono en la sama koridoro eksplodojn de ridego, kaŭzitaj de la vortludo “Ĉapelo”, kiun Peĉjo okazigis ĝismalfruo, heroe rompante sian dormreĝimon. 
 
Ankaŭ Karter havis sian horan prelegon – pri MASI-projektoj, kiujn li mem aktive kunordigas. Temis pri filmetaro ĉe jutubo “Esperanto: la Unua Kanalo”, helpo al la granda Kondratjev-vortaro kaj la traduk-projekto “Lokalizu”. Kompreneble, nur lia merito estas ke ni faris dum la aranĝo kelkajn intervjuojn kun gravaj kaj interesaj partoprenantoj de la lingvotrejnado. Nesupertaksebla estas teknika helpo de Karter al miaj lecionoj pri aŭdkompreno.
 
Kvankam ne MASIanoj iniciatis la fermitan aktivulan kunvenon dum la lasta nokto en la trejnadejo, ĝi estas menciinda ĉi tie. La kunveno pasis ekster la programo, estis nemultnombra, sed impone reprezenta: Raja Kudrjavceva, Olga Ŝilajeva, Andrej Grigorjevskij, Aleksandr Mitin kaj kvar MASIanoj (mi, Karter, Norden kaj iom Ilja). Okazis energia opiniinterŝanĝo pri estonto de la rusia Esperanto-movado, REU kaj REJM. La kunveno ne celis kaj ne faris iujn decidojn, sed estis utila zondado de la intencoj kaj inklinoj de la ĉeestantoj, ĉiu el kiuj estas aganta movadano kun sia unika movada sperto.
 
Ĉe tio mi devigas min fini – malesperante, ke vi legis tiom longan tekston ĝis tiuj vortoj! Indus, tre indus diri pri aliaj bonegaj kursoj kaj okazaĵoj de la trejnado, pri ĝiaj bravaj instruistoj kaj diligentaj lernantoj, pri metodikaj kaj organizaj konkludoj, pri la etoso kaj festa humoro… Sed tion mi skribu en aliaj, pli ĝeneralaj, artikoloj… 
Tamen, tamen! Karaj MASIanoj – programkontribuantoj kaj kursanoj! Koran dankon al vi pro via bonega laboro kaj partopreno! Vi vere estas bravuloj!
 
15.05.2019
 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte