Esperanto-kurso en Tobolsko

Aranĝoj: 

Pasintsemajne en Tobolsko finiĝis baza Esperanto-kurso, kiun organizis kaj gvidis Dilara Gadirova. Dilara Nailjevna estas sperta lingvoinstruistino, ŝi multfoje gvidis en sia kariero diversgradajn Esperanto-kursojn, kaj ĉi-printempe en Tobolsko ŝi okazigis ekspresan kurson de Esperanto por diversaĝuloj.

La kurso konsistis el dek duhoraj lecionoj. Nuntempe ne estas facile trovi senpagan kursejon, des pli malfacile estas agiti homojn aliĝi al kurso de internacia planlingvo, sed la problemon solvis la urba kunlaborejo “Mia teritorio”, disponiginta komfortan lernoĉambron. La kursanoj lernis bazajn gramatikajn regulojn, plenumis diversajn ekzercojn, partoprenis lingvajn ludojn kaj kantis en Esperanto, ĉar Dilara estas kantema instruistino. Por akceli memlernadon ili aktivis ankaŭ en porokaza kurso-grupo en Telegramo. Inter la kursfinintoj estas kelkaj gejunuloj el la urba bonfara organizaĵo “Bona volo”, kun kiuj Dilara daŭrigos kontaktojn por plu interesigi ilin pli praktike okupiĝi pri Esperanto.

 

Vladimir Opletajev

fonto

Komentoj el VKontakte