Pasintsemajne en Tobolsko finiĝis baza Esperanto-kurso, kiun organizis kaj gvidis Dilara Gadirova. Dilara Nailjevna estas sperta lingvoinstruistino, ŝi multfoje gvidis en sia kariero diversgradajn Esperanto-kursojn, kaj ĉi-printempe en Tobolsko ŝi okazigis ekspresan kurson de Esperanto por diversaĝuloj.
La kurso konsistis el dek duhoraj lecionoj. Nuntempe ne estas facile trovi senpagan kursejon, des pli malfacile estas agiti homojn aliĝi al kurso de internacia planlingvo, sed la problemon solvis la urba kunlaborejo “Mia teritorio”, disponiginta komfortan lernoĉambron. La kursanoj lernis bazajn gramatikajn regulojn, plenumis diversajn ekzercojn, partoprenis lingvajn ludojn kaj kantis en Esperanto, Legu pli »