Aldoni novan komenton

Pri la kurso "Facetoj"

Urboj: 

Aranĝoj: 

Fine de majo 2020 finiĝis la unua sesio de la koresponda kurso “Facetoj”. Ĝi estas aŭtora dulingva lecionaro por peri baznivelan gramatikan kaj leksikan materialojn al komencantaj memlernantoj de Esperanto. La kurso estis lanĉita en marto de la pasinta jaro. Pli ol dudek informpetoj pri la kurso venis dum ĉi tiuj dek tri monatoj, sed el tiuj, kiuj vigle interesiĝis pri la koresponda kurso, ne ĉiuj kuraĝe aliĝis al ĝi kaj ne ĉiuj finis ĝin, ĉar la memlernado estas sufiĉe temporaba, tre streĉa kaj daŭra sindeviga tasko.

Ĉiuj aliĝintaj gekursanoj provis jam antaŭe diversmaniere memstare lerni Esperanton, ili havis do ĝeneralan imagon pri la lingvo kaj ĝia strukturo. Al la kurso definitive aliĝis 11 personoj, sed 3 kursanoj bedaŭrinde pro privataj kaj eĉ pro teknikaj kaŭzoj ne prosperis atingi la kursofinon. La koresponda kurso celis la nivelojn A1 – A2 konformajn al la postuloj de la Komunaj Eŭropaj Referenckadroj. Sed, ĉar la projekto estis iniciatita private, la kursfinintoj povis ricevi nur certigilon pri la partopreno en la kurso. Averaĝa kursodaŭro por ĉiu kursano estis 6 monatoj, sed kelkaj personoj akcelis la memlernadon kaj bezonis nur 2-3 monatojn por konigi al si kaj alproprigi la tutan materialon.

 La korespondkursanoj devis trastudi entute 270 gramatikajn artikolojn, plenumi skribe 110 gramatikajn kaj leksikajn ekzercojn, 120 posttekstajn taskojn kaj 13 verkajn taskojn inkluzive de ekzercoj kaj taskoj el la kursofina taksado.
Oni demandas, ĉu la kursfinintoj kapablas nun senerare uzi Esperanton. Ĉiuj scias, ke absolute perfektaj rezultoj estas afero tre rara: “por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno”. Memkompreneble restas problemoj individuaj ĉe ĉiu memlernanto. Inter la malpli facilaj gramatikaj temoj, kiuj komplikis la studadon kaj estis menciitaj de la gekursanoj, endas atentigi pri ĉiuj formoj de la akuzativo, transitivaj/netransitivaj verboj, aktivaj kaj pasivaj participoj, afiksoj kaj vortfarado, la prepozicioj de/da.

Kelkaj memlernantoj dum la kursojaro koresponde partoprenis la Internacian Esperanto-sumoon kaj Semajnon de Internacia amikeco, ĉeestis somerajn esperantistajn aranĝojn kaj klubajn kunvenojn, aktivis en la printempa ekspresa gramatika kurso, verkis mesaĝojn por sociaj retgrupoj, okupiĝis pri tradukado, fariĝis membroj de REU ktp.

 Kun granda ĝojo mi gratulas ĉiujn kursfinintojn, kiuj senlace kaj entuziasme kunlaboris kun mi dum pluraj monatoj. Tia pozitiva kunagado estis utila kaj por mi (kursgvidanto) kaj por la memlernantoj. La mezuma aĝo de la kursanoj estas 38 jaroj. Ne junuloj kaj adoleskantoj evidente preferas adopti tian formon de la memlernado, sed tamen unu kursosperto ne permesas fari ĝeneralajn konkludojn. Mi volas danke citi la nomojn de la finintoj de la kurso “Facetoj”:
Anastasija (Tverjo);
Anastasija (Jekaterinburgo);
Andrej (Tromso);
Anna (Volgogrado);
Jurij (Mitiŝĉi);
Konstantin (Sankt-Peterburgo);
Kristina (Parabelo);
Sergej (Alatiro).

Sube vi povas legi  tradukojn en la rusan lingvon de beletraj tekstoj el originale verkitaj Esperantaj libroj. Tio estis studtasko, kiun la gekursanoj plenumis post la naŭa leciono.

Vladimir Opletajev, Surguto

 

1)    Tibor Sekelj            “Kolektanto de ĉielarkoj”

Okazis tio en alta montaro. Kune kun kelkaj amikoj mi troviĝis en tendaro, en valeto inter neĝaj pintoj. Pro la alteco ni ĉiuj sentis iom da sufokiĝo, kiu ne permesis al ni dormi.

Post longa sendorma horo mi decidis eliri el la tendo. Ekstere mi trovis mian amikon Georgo, sidantan sur ŝtono. Fumante li observis la naturon.

Estis plenluna nokto. La luno kvazaŭ grandega lanterno pendis super la proksima glaciejo, banante la rokecan pejzaĝon per blua mistera lumo. La ĉielo surhavis milojn da steloj. Ĉiuj brilegis tiel grandaj, kiajn mi ankoraŭ neniam vidis ilin. La altaĵa aero estis pura pro la maldenseco kaj sekeco. La videblo estis senfina.

Subite du flamoj aperis sur ambaŭ flankoj de la luno, apogante sin sur montojn ĉirkaŭ la glaciejo. ‘Kia stranga afero!’ diris Georgo, homo kun longa sperto montgrimpa.

Antaŭ niaj surprizitaj okuloj la du flamoj komencis leviĝadi transformiĝante en du kolonojn. Nun ili kurbiĝadis. Iom post iom ili formis arkon ĉirkaŭ la luno. Kaj fine la arko koloriĝis je ĉiuj koloroj de la ĉielarko.

La spektaklo estis eksterordinare bela. Ni staris tie kun la spiro retenita, kaj ĝuis intense.

Poste mi eksciis ke nur malmultaj homoj en la mondo ekzistas, kiuj vidis similan fenomenon. Kaj kompreneble, mi estas tre fiera havi en mia kolekto tian maloftaĵon.

 

1)    Тибор Секель            “Собиратель радуг”

Traduko de Andrej Sorokin (Tromso, Norvegio)

Это произошло высоко в горах. Вместе с некоторыми друзьями я находился в лагере, в ложбинке между снежными вершинами. Из-за высоты мы все в какой-то мере ощущали одышку, которая не давала нам спать.

            После долгого часа бессонницы я решил выйти из палатки. Снаружи я обнаружил моего друга Георгия, сидящего на камне. Куря, он наблюдал за природой.

            Было полнолуние. Луна, как будто огромный фонарь, висела над ближайшим ледником, купая скалистый пейзаж в голубом загадочном свете. Небо было покрыто тысячами звёзд. Все они сияли так ярко, какими я их ещё никогда не видел. Высокогорный воздух был чист из-за разреженности и сухости. Видимость была бесконечной.

            Неожиданно с обоих боков луны появились два пламени, опиравшиеся на горы вокруг ледника. “Какая странная штука!”, сказал Георгий, человек с большим опытом горных восхождений.         Перед нашими удивлёнными глазами два пламени начали подниматься, трансформируясь в два столба. Теперь они стали искривляться. Постепенно они сформировали арку вокруг луны. И, наконец,  арка окрасилась всеми цветами радуги.   Представление было чрезвычайно красивым. Мы стояли там, затаив дыхание,  невероятно наслаждаясь.

Позже я узнал, что существует всего немного людей в мире, кто видел подобный феномен. И, разумеется, я очень горжусь, что такая редкость есть в моей коллекции.

 

2)    Stellan Engholm          “Homoj sur la Tero”

Baldaŭ la rivero komencis sorĉe logi la amikojn. Komence ili banis sin en la fiŝdigo, fiŝkaptis ĉe la elfluo kaj respektis la nigran profundan riveron. Post nelonge ili tamen trovas, ke estas pli interese fiŝkapti en la rivero, kaj ke oni kun iom da singardo povas bani sin en la elfluejo. Tie ili faras siajn naĝekzercojn, nur kelkajn futojn flanke de la profunda rivero, kaj kiam la akvo fine portas ilin kaj ili spirege kaj kun intensa ĝojo transnaĝas la elfluon, ili rigardas sin mem kiel heroojn.

Tiamaniere tagoj, semajnoj, monatoj kaj tutaj jaroj glitis for, estado sentempa, sed tamen plenplena de grandaj okazoj kaj spertoj, de pensoj kaj sentoj, kiuj  naskiĝis, kreskis kaj ŝanĝis formon kiel iliaj propraj ludoj. La ventoj ludis kun ili, naĝigis iliajn boatojn, portis iliajn flugdrakojn al la altoj kaj lulis ilin mem sur la suproj de arbokronoj. La akvo estis bona amiko, kiu instruis al ili novajn ludojn, freŝigis ilin kiam varmo premis kaj ĉirkaŭbrakis ilin same bonkore kaj molmane kiel iu ajn patrino. Tero kaj ŝtonoj, glacio kaj neĝo, kreskaĵoj kaj arboj, ĉio parolis al ili en tute alia kaj pli konvinka maniero ol la homoj povis fari.

 

2)    Стеллан Энгхольм              "Люди на Земле"

Traduko de Sergej Dmitrenko (Alatiro, Ĉuvaŝio)

Скоро река начала колдовством манить друзей. Вначале они купались в пруду, рыбачили у водоспуска и с уважением относились к чёрной глубокой реке. Вскоре они, однако, решили, что интереснее рыбачить на реке, и что с некоторой осторожностью можно купаться в водоспуске. Там они упражнялись в плавании лишь в нескольких футах от глубокой реки, и когда вода, наконец,  увлекала их течением,  и они, громко дыша,  с неописуемой радостью переплывали водосток, они смотрели на себя как на героев.

Таким образом,  дни, недели, месяцы и целые годы ускользали прочь, существование не подвластно времени, но, однако, оно было наполнено большими событиями и опытом, мыслями и чувствами, которые рождались, росли и меняли форму, как и их собственные игры. Ветер играл с ними, заставляя плавать их лодки, нес их воздушных змеев ввысь и покачивал их самих на верхушках крон деревьев. Вода была хорошим другом, который учил новым играм, освежал их,  когда жара душила,  и обнимал их так же по-доброму,  как это делает любая мать. Земля и камни, лёд и снег, растения и деревья, все говорило им совсем другим и более убедительным способом, чем это могли сделать люди.

 

3)    Stellan Engholm           “Infanoj en Torento”

La geknaboj ekstaris, ankoraŭfoje rigardis al Torento kaj la sunsubiro kaj ree ekmarŝis. Ili nun venis en terenon, kie nur Johano estis antaŭe. La vojeto kondukis iom malsupren, la suno ne estis videbla plu, kaj la taglumo jam komencis malfortiĝi sub la dense starantaj arboj. Longe ili marŝis, kaj la knabinoj jam komencis plendeti pro la longa vojo, kiam ili subite kaj neatendite staris ĉe la bordo de la lago. Estis kvazaŭ elveni el tunelo. La sufiĉe vasta lago ankoraŭ briletis en la lasta vespera lumo, kaj estis multe pli hele tie ĉi ol en la arbaro. Estis bona bordo kun herbo, kaj kelkaj rokplatoj kuŝis kiel malgrandaj terlangoj en la neprofunda akvo. Malgranda rivereto fluis el la lago tute apude. Sur ĝia surfaco kuŝis folioj de nimfeoj kaj aliaj kreskaĵoj, kaj la fundo estis plena de ŝlimo, bona loko por kankroj. Sur la maldekstra flanko de la lago staris betuloj kun kretblankaj trunkoj kaj helverdaj foliamasoj, sur la alia estis pinarbaro, kaj kelkaloke murkrutaj flankoj de malgrandaj montoj levis sin el la akvo. - Estas bele tie ĉi, diris Ajna. Tie ĉi mi volus resti longe! - Estas tro malproksime. Se ni estus konstruintaj kabanon tie ĉi anstataŭ en la arbaro apud Torento, ni estus devintaj resti dum la noktoj. Ili deprenis siajn dorsosakojn kaj eksidis sur la bordo.

 

3)    Стеллан Энгхольм           «Дети в Торенто»

Traduko de Jurij Nikiforov (Mitiŝĉi, Moskva provinco)

Мальчики и девочки встали, еще раз посмотрели на Торенто, на закат и снова пошли. Они сейчас пришли в то место, где раньше бывал только Иоганн. Тропинка вела куда-то вниз, солнца более не было видно, и дневной свет начал слабеть под плотно стоящими деревьями. Шли они долго, и девочки уже начали хныкать из-за длинного пути, когда они внезапно вдруг остановились у берега озера. Ощущение было, как будто они вышли из тоннеля. Достаточно широкое озеро все ещё поблескивало в последнем вечернем свете и здесь было светлее чем в лесу. Это был хороший берег, покрытый травой, и несколько скалистых плит, лежали как маленькие косы в неглубокой воде. Совсем рядом маленькая речушка вытекала из озера. На ее поверхности лежали листья кувшинок и других растений, а дно было покрыто илом, хорошее место для раков. На левой стороне озера стояли березы с мелово-белыми стволами и ярко зелеными кронами, на другом берегу был сосновый лес и несколько крутых откосов маленьких скал поднимались из воды. -Красиво здесь, сказала Айна. Здесь я хотела бы остаться надолго. - Слишком далеко. Если бы мы здесь построили хижину, а не в лесу возле Торенто, мы могли бы остаться на несколько ночей. Они сняли свои рюкзаки и сели на берег.

 

4)    István Nemere           “La Monto”  

Reman iris plu al la arboj.

Folia arbaro ĝi estis:  sed pli malproksime ekvidis li ankaŭ malhelan strion de pinoj. Ĝi etendiĝis  ĝis la roka rando. Reman pro scivolemo denove iris al la fino de la ebenaĵo. La suno jam altis;  inter la rokoj ne protektis lin la ombroj de la arboj, la varmego kruele atakadis. Li staris ĉe la sudorienta flanko de la Monto. Li rigardis suben. La rokmuro ne abruptis ĉi tie suben rekte – po dek, dudek metroj estis malvastaj ŝtonaj terasoj, unu subapogis la alian, kiel ŝtuparo por gigantoj. Helpe de  forta kaj longa ŝnurego oni povus descendi. Sed kial...? Li revenis, sidiĝis sur ŝtono. Li observis la arbaron. El la malproksimo nur tre obtuze li aŭdis la hakilfrapadon. La renkontiĝo kun la lignohakistoj ŝajnis esti nur sonĝo.

Reman neniam konis la nomojn de arboj, kreskaĵoj. Sed li ŝatis ilin. Nun li sidis nur kaj rigardis la branĉojn pigre moviĝantajn pro la vento. La folioj senĉese vibris, kaj se la sunradioj ĝuste el konvena direkto falis sur ilin, la folioj agrablajn lumradietojn ĵetadis en liajn okulojn, tiklis lian cerbon. Bonege li fartis apud la arbaro. Malantaŭ la dorso – terura profundo.

 

4)   Иштван Немере              “Гора”

Traduko de Konstantin Golubev (Sankt-Peterburgo)

Реман продолжал идти  к деревьям. Это был лиственный лес, но чуть дальше виднелась тёмная полоса сосен. Она протянулась до каменной кромки. Реман, из любопытства, cнова пошёл к краю площадки. Солнце уже поднялось, здесь,  между скалами тени деревьев не спасали, жара нещадно атаковала. Он стоял у юго-восточного склона Горы и глядел вниз. Каменная стена не обрывалась здесь резко вниз – там были узкие каменные террасы  шириной в десять, двадцать метров, подпиравшие друг друга снизу, как лестница для гигантов. При помощи прочного и длинного каната можно спуститься. Но зачем…? Он вернулся, сел на камень и рассматривал лес. Издалека, слабо слышались удары топора. Встреча с лесорубами казалась лишь сном.

Реман никогда не знал названий деревьев и растений. Но они ему нравились. Сейчас он сидел и только смотрел на ветви, лениво качающиеся на ветру. Листья безостановочно трепетали и, когда солнечные лучи под нужным углом обильно освещали их, они отражали приятный для глаз свет, который щекотал его мозг. Реману было хорошо рядом с лесом. За спиной была ужасная пропасть.

 

5)    Mikaelo Bronŝtejn              “Urbo Goblinsk”

Venis la tempo de ĝuo kaj jubilo por ĉiuj plantoj en la urbo! La maljunaj poploj ĉe la stacidomo, dense loĝataj de frugilegoj, bruis laŭte kaj kontente. La adoleskaj tilioj, plantitaj antaŭ tri jaroj duvice laŭlonge de la ĉefstrato, kantis per ĉiu folieto – mallaŭte, ektreme, kun admiro kaj ĝuo. Florbedoj ĉe la urbodomo prenis paŭzon, preparante baldaŭan fluigon de la multodora simfonio. Ĉar la urbon venis la plej kara kaj atendata gasto – pluvo.

Dek ses tagojn antaŭajn  la norda varmego dorlotis la urbon. La norda varmego mezaŭguste reale signifas dudek tri, foje eĉ dudek kvin gradojn super nulo.

Sed hodiaŭ dum mateniĝo okazis veterrenverso. La sunon, aperintan oriente, renkontis atake densaj nubegoj, pelataj de okcidenta baltmara vento. Dum la urbanoj estis rigardantaj la lastajn matenajn sonĝojn, la nubegoj flugis al la urbo, volviĝante, amasiĝante, nigriĝante kaj fine vekhorloĝe eksalvis per laŭtaj tondreksplodoj. Akaparinte la ĉielon de la okcidenta ĝis la orienta rando, ili ekzilis la sunon antaŭ leviĝo, silentiĝis gvate por kelka tempo, kaj senbride eligis en la stratojn, en la marĉojn, en la arbarojn la delonge sopiratan freŝigan akvomuron.

 

5)   Михаил Бронштейн            «Город Гоблинск»

(Traduko de Kristina Kabelina, Parabelo, Tomska provinco)

Пришло время  наслаждения и ликования для всех растений в городе! Старые тополя у вокзала, густонаселённые грачами, шумели громко и довольно. Подросшие липы, высаженные три года назад в два ряда вдоль главной дороги, пели каждым листиком  - тихо дрожа с восхищением и удовольствием. Клумбы возле администрации города взяли паузу, готовя скорый поток ароматной симфонии. Ибо в город пришёл самый дорогой и ожидаемый гость - дождь.

Предыдущие шестнадцать дней северная жара баловала город. В действительности северный зной в середине августа означает двадцать три градуса, иногда даже двадцать пять градусов тепла.

Но сегодня во время рассвета случился погодный переворот. Солнце, появившееся на востоке, встретили атакой плотные тучи, гонимые западным балтийским морским ветром. Пока горожане смотрели последние утренние сны, огромные тучи летели к городу, извиваясь, накапливаясь, становясь чёрными  и, наконец, пробудились залпами громких громовых взрывов. Захватив небо от западного до восточного края, они изгнали солнце перед восходом, умолкнув, затаившись на некоторое время, и безудержно выпустили на улицы, болота, леса давно ожидаемую освежающую водную стену.

 

6)    John S. Dinwoodie              “La ŝtormo”

Kiam mi eniris la ĉefstraton de la malgranda vilaĝo, ĝi estis tute senhoma, krom ke unu maljunulo per la helpo de marŝbastono malrapide iris en la direkto al la haveno, kaj mi sciis, ke vilaĝanoj troviĝis tie, kien li iras.
La ŝtormo estis komenciĝinta senaverte. La antaŭtagmezo estis griza tamen senventa, ĝuste tia tago, kian ofte vidas en la monato novembro tiuj, kiuj loĝas sur la bordo de la Norda maro: sed antaŭ nur unu horo ekblovis la ventego kun subiteco de neatendita vangofrapo, kaj la ondoj fariĝis pli kaj pli altaj kaj grandaj...
Mi estis vidinta la ŝipeton tra la fenestro de mia domo, kiu staras sur la klifsupro ne malproksime de la vilaĝo. Kaj kvankam estis apenaŭ kredeble, tamen ja estis ŝipeto, malgranda fiŝkaptada ŝipeto, de la tipo ĝenerale uzata de la fiŝkaptistoj en la vilaĝoj sur la orientskota marbordo. Oni povis vidi ĝin nur intermite, kiam dum momento ĝi leviĝis al la supro de giganta marondo, antaŭ ol denove malaperi de la vido.
Ĉirkaŭ mi viroj kaj virinoj falis surgenuen kun manoj suprenlevitaj. Larmoj sin miksis kun la pluveroj sur la vizaĝoj de la virinoj, sed la viroj ne ploris, staris kun nekovritaj kapoj kaj palaj senesprimaj vizaĝoj, tamen profunde en iliaj koroj bolegis malamo al ĉi tiu monstro, kiu prenas antaŭ iliaj okuloj ankoraŭ kvinviktimojn en la eterna lukto inter ĝi kaj la homaro.

 

6)   Джон С. Динвуди           “Шторм”
(Traduko de Anastasija Gromova, Tverjo)

Когда я вошел на главную улицу маленькой деревни, она была довольно пустынна, за исключением того, что один старик с помощью трости медленно пробирался к гавани, и я знал, что жители деревни были там, куда он шел.
Шторм начался без предупреждения. Утро было серым, однако безветренным, точно такой день, какой часто наблюдают в ноябре те, кто живут на береге Северного моря: меньше чем через час начал дуть сильный ветер с внезапностью неожиданной пощёчины, и волны сделались всё более высокими и большими.
Я видел лодку через окно моего дома, который стоит на вершине утёса недалеко от деревни. И хотя это вряд ли заслуживало доверия, однако это была лодка, небольшая рыболовная лодка того типа, который обычно используется рыбаками в деревнях на восточном шотландском побережье. Можно было увидеть её только периодически, когда в определённый момент она поднималась на вершину гигантской волны, прежде чем снова исчезнуть из вида.
Вокруг меня мужчины и женщины упали на колени с поднятыми руками. Слёзы смешивались с каплями дождя на лицах женщин, но мужчины не плакали. Они стояли с непокрытыми головами и бледными невыразительными лицами, однако глубоко в их сердцах клокотала ненависть к этому монстру, который захватывает перед их глазами ещё пять жертв в бесконечной борьбе между ним и человечеством.
 

 

7)    Claude Piron           “Vere aŭ Fantazie”    6. La vojo liberecen

Ni decidis resti supre dum tuta tago kaj atendi la nokton. Ni estis senfortaj pro la longa surmonta piedirado, kaj niajn fortojn ni certe plej plene bezonos. La virinoj decidis pasigi la tutan tagon en preĝo. Fakte, ankaŭ ni, la mezjunaj viroj, preĝis. Kaj same la gejunuloj. Kiam venis la nokto, ni malsupreniris ĝis la rivero. Ĉiujn malhelpilojn, kiujn la ŝtato metis, ni sukcesis trairi. Ĉiu en nia grupeto ja plenis je ideoj kaj povis fari preskaŭ ĉion per siaj manoj. Krome ni kunprenis multajn utilajn ilojn. Tiuj ebligis, ekzemple, forpreni la teron de sub unu ege larĝa kaj longa vojfermilo por povi transiri sub ĝi: malrapida laboro, ne facila ankaŭ pro la neceso agi kaŝe, sed ni ĝin faris ĝisfine. Mi ne rakontos ĉion, kion ni devis prizorgi. Gravas nur, ke ni sukcesis.

Sed la lasta malhelpo estis natura. Ne estis unu el tiuj riveretoj, kun malmulte da akvo, kiujn eblas trairi piede. Krome, ĝi estis tiel rapida kaj frosta, ke naĝi ne estus eble, kun la portaĵoj. Malfeliĉe, la ejo, en kiu mia frato opiniis, ke li trovos ŝipeton por transporti nin transen, ne plu ekzistis. Ni serĉis ĉie, sed nenie trovis ion, kio povus helpi. Ĉiuj niaj provoj trovi metodon por transiri montriĝis senutilaj.

Ni uzis ĉion uzeblan por fari al ni transirilon, ni ege laboris, sed ni ne sukcesis konstrui ion sufiĉe fortan, por ke ni certe alvenu al la alia flanko.

Ni faris ĉion por ne perdi la esperon, sed ĝi tamen iom post iom malaperis. Ni trovis bonan

kaŝejon, en kiu ni povis tranokti, certaj, ke neniu nin vidos, sed ni ege zorgis pri la morgaŭo. Kiel

mi diris, ni estas homoj kun tre viva kredo al Dio. Sen ĝi, ni ne povus ekfari vojaĝon plenan je tiom da necerteco. Ni decidis lasi al Dio la zorgon trovi metodon por nin irigi transen. "Pro Vi ni volas vivi alilande," ni infanece diris. "Manieron nin alvenigi tien bonvolu trovi Vi." Ni kune longe preĝis.

 

7)    Клод Пирон           «В действительности или в воображении»     

 6. Дорога на свободу            (Traduko de Anna Zabavina, Volgogrado)

Мы решили весь день оставаться наверху и дождаться ночи. Мы были обессилены долгим пешим подъемом в горы, а наши силы, конечно, нам ещё полностью понадобятся. Женщины решили провести весь день в молитве. На самом деле, также и мы, мужчины средних лет, молились. И то же самое делала молодежь. Когда наступила ночь, мы спустились к реке.

Нам удалось пройти все препятствия, которые поставило государство. Ведь каждый член нашей небольшой группы был полон идей и мог почти всё делать своими руками. Кроме того, мы взяли с собой много полезных инструментов. Это позволило, например, подкопать землю под одним очень большим и длинным дорожным заграждением, чтобы можно было пролезть под ним: работа долгая и не простая ещё и потому, что приходилось действовать тайком, но мы её совершили. Я не буду рассказывать обо всём, с чем нам пришлось столкнуться. Главное, что мы всё преодолели.

Но последнее препятствие оказалось природным. Река не была одной из тех маловодных речушек, которые можно перейти пешком. Кроме того, она была столь быстра и холодна, что переплыть её с нашими вещами было невозможно. К несчастью, того укромного уголка, в котором мой брат предполагал найти лодку, чтобы переправить нас на ту сторону, более не существовало. Мы всё обыскали, но нигде не нашли чего-нибудь, что могло бы помочь. Все наши попытки найти способ перебраться через реку оказались безрезультатными. Мы использовали все, что было доступно, чтобы сделать средство для переправы, мы очень много работали, но нам не удалось соорудить что-то достаточно крепкое для того, чтобы мы уверенно перебрались на другую сторону.

Мы делали всё, чтобы не терять надежду, но она всё-таки постепенно таяла. Мы нашли хорошее скрытное убежище, в котором смогли провести ночь с уверенностью, что никто нас не увидит, но мы очень беспокоились о завтрашнем дне. Как я говорил, мы – люди с очень живой верой в Бога. Без неё мы не смогли бы начать это полное неизвестности путешествие. Мы решили положиться на Бога и оставить Ему эту заботу – найти возможность привести нас на ту сторону. «Ради Тебя мы хотим жить в другой стране, - говорили мы по-детски. – Способ привести нас туда, пожалуйста, отыщи Ты». Мы все вместе долго молились.