Tutmonda Ekzameno pri Esperanto laŭ la reguloj de KER (Komuna Eŭropa Referenckadro) kaj E-renkontiĝo, dediĉitaj al 125-jara jubileo de Esperanto

Urboj: 

Karaj geamikoj!
La 9-n de junio en Jekaterinburg en urba biblioteko „Belinskij “ je 13.00 laŭ la loka tempo okazos skriba ekzameno pri Esperanto laŭ la reguloj de KER( Komuna Europa Referenckadro) kaj ĝi pasos samtempe en pli ol 30 lokoj tutmonde.
Tiu ĉi ekzamensesio estos dediĉita al 125- jariĝo de Esperanto. Post la ekzameno estas planata E- renkontiĝo, ankaŭ dediĉota al la jubileo de Esperanto.
Membroj de E-klubo “Arĝenta Flamo” kaj aktivuloj de regiona E-agado invitas ĉiujn dezirantojn partopreni la jubilean renkontiĝon, la 10– 12-n de junio en Jekaterinburg.

Por unu tago kaj du duontagoj estas planata enurba programo, kiu pasos en reprezentejo de Baŝkiria respubliko en Uralo, situanta centre de la urbo,laŭ strato Ŝejkmana 75(tio estas tre proksime de vendejo-distrejo “Grinviĉ”).
En la dua renkontiĝtago estas planata eksterurbiĝo kaj kuna restado ĉe naturo,kun vigla ludprogramo tie.

Aliĝkotizon pro la partopreno en la renkontiĝo – 200 rub. (eblas pagi surloke).

Por loĝado dum la renkontiĝtagoj estas proponataj jenaj variantoj:

1) 4–ita ĉambro en hotelo “ Kristal”,centre de la urbo, laŭ la strato Korolenko 4, po 450 rub. pro diurno;
2) 2–lita ĉambro en hotelo “Granda Uralo”, kiujn jam multaj el vi konas laŭ Z –tagoj, tie okazitaj, kostos 550 rub. pro diurno.

Manĝado okazos en la urba kafejo, situanta proksime al la renkontiĝejo. Estos speciale menditaj por la grupo manĝoj:
- Matenmanĝo – 100-120 rub.;
- Tagmanĝo – 150-170 rub.;
- Vespermanĝo – 150 rub.
Eblas manĝi memzorge.

Ĉiuj, kiuj bezonos loĝadon en hotelo, manĝos kun la grupo kaj partoprenos eksterurbiĝon, anonciĝu ĝis la 20 – a de majo!
Turnu vin rete aŭ telefone al Raja Kudrjavceva: retadreso -
komencantoatr66.ru; h. telefono – (343) 278 08 95; p.telefono:
+ 7 922 298 20 21.

LAŬTAGA PROGRAMO DE JUNIA E-RENKONTIĜO, DEDIĈITA AL LA 125-JARIĜO DE ESPERANTO


La 9 –a de junio

13.00 - 17.00 Skriba KER – ekzameno en urba biblioteko “Belinskij”.
17.30 - 18.30 Vespermanĝo.
18.30 - 22.00 Piedira ekskurso en la urbo-centro (A.Osipova, A.Osincev).

La 10 –a de junio

10.00 - 11.00 Matenmanĝo.
11.00 - 11.30 Solena malfermo de la renkontiĝo. Libroekspozicio. Ekspozicio de manfaraĵoj.
11.30 - 13.30 Malfermita leciono de Esperanto far’ V. Opletajev.
13.30 - 14.30 Tagmanĝo.
15.00 - 16.00 Kreado de libera kulturo en Esperanto ( A. Osincev).
16.00 - 17.00 Entuziasmi por Esperanto ( R. Kudrjavceva).
17.00 - 18.30 Jubilea kvizo ( V. Opletajev).
18.30 - 19.30 Vespermanĝo.
19.30 - 20.30 Konkurso de deklamado “Al nia lingvo”( A.Osincev, R.Kudrjavceva).
20. 30 - 22.00 Amika vespero kun komuna koncerto kaj teumado (A.Osipova, A. Osincev)

La 11 - a de junio

10.00 - 11.00 Matenmanĝo.
11.00 - 19.00 Eksterurbiĝo. Viglaj ludoj kaj konkursoj (V.Kudrjavcev, E.Zamislova, Ju.Degtjarjova)
19.30 - 20.30 Vespermanĝo.
20.30 - 22.00 Promenado tra la urbo-centro. (E. Zamislova, S. Lokis)

La 12 – a de junio

10.00 - 11.00 Matenmanĝo.
11.00 - 12.00 Metiejo “ Kiel traduki filmojn” ( A. Osincev).
12.00 - 13.30 Prezentado de E-filmo ( enkadre de la klubo de
E-filmo. Resp. A. Osincev)
13.30 - 14.00 Solena fermo de la renkontiĝo.
14.00 - 15.00 Tagmanĝo kaj disveturo.




URAL-SIBERIA REGIONA KONKURSO DE ESEOJ “FENOMENO ESPERANTO”


La Organiza teamo de la esperantista junia jubilea renkontiĝo en Jekaterinburg anoncas konkurson de eseoj pri la temo
“Fenomeno Esperanto” dediĉitan al la 125-jara jubileo de Esperanto

Celo de la konkurso: aktivigi beletrajn kapablojn de esperantistoj per kreo de mallonga esea verko.

Eseo estas verko, ĝenerale nelonga, ofte asimilita al esploro aŭ monografio, sed malpli sistema kaj pli libere esprimanta la pensojn de la aŭtoro. (NPIV, p.297) Sekve, ĝi estas beletra verko de negranda amplekso kaj libera kompozicio esprimanta individuajn ideojn kaj impresojn pri iu fakto aŭ problemo kaj ne pretendanta al rezolute definitiva opinio.
La problemo, traktata en la eseo, devus esti plene formulita komence de la verkata teksto. Ankaŭ necesas klarigi kialojn, kiuj instigas la verkanton al esprimo de siaj pensoj pri la koneksa temo. En la baza
parto de la eseo la temo estas diversflanke traktata kun apogo al argumentoj “por” kaj “kontraŭ”. La fina parto de la eseo prezentas konkludojn de la aŭtoro. La konkursa eseo, titolita konforme al sia enhavo, ampleksu ne pli ol unu komputile tajpitan paĝon (de duonpaĝo ĝis unu paĝo).

Juĝante la enhavon de eseoj oni atentas unuavice la personecon kaj individuecon de la aŭtoro, liajn / ŝiajn konceptojn, pensojn, ideojn, sentojn.

Temo de la konkurso: Esperanto kiel reala fenomeno – senpera objekto de nia percepto, neordinara elemento kaj produkto de homa menso.

Partoprenantoj: en la konkurso rajtas partopreni esperantistoj de Ural-Siberia regiono per prezento de unu eseo. Gratifiko de la konkursantoj okazos la 10-an de junio en Jekaterinburg. Laŭreato kaj gajnintoj de la dua kaj tria lokoj ricevos libropremiojn. Iliaj eseoj estos publikigitaj en la Ural-Siberia retpaĝaro. La konkursaĵojn eblas sendi al la retadreso komencantoatr66.ru aŭ enmanigi al la Organiza teamo en Jekaterinburg ĝis mateno de la 10-a de junio.

Konkursa ĵurio: La Organiza teamo elektas tripersonan ĵurion el inter lingve kaj fake spertaj esperantistoj el Ural-Siberia regiono. La ĵurio faros sian decidon la 10-an de junio 2012 en Jekaterinburg.



URAL_SIBERIA REGIONA DEKLAMKONKURSO "AL NIA LINGVO"


La Organiza teamo de la esperantista renkontiĝo en Jekaterinburg la 9- an - 12-an de junio 2012 anoncas konkurson de deklamado “Al nia lingvo” dediĉitan al la 125-jara jubileo de Esperanto

Celo de la konkurso:
stimuli la deklamarton de esperantistoj, plifirmigi ilian interesiĝon pri poeziaj arto kaj lingvo.

Deklami – voĉlegi aŭ reciti kun artisme taŭga tono; paroli per pasie emfaza tono

Reciti – laŭte laŭvorte ripeti ion parkere lernitan (PIV)

Temo de la konkurso: “Esperanto kaj ĝia kreinto Ludoviko Zamenhof”.
Por la konkurso estu elektendaj originale verkitaj versaĵoj de rusiaj kaj eksterlandaj poetoj, ankaŭ ĉiuj poemoj de L.L. Zamenhof.

Loko de la konkurso: partopreno en la konkurso estas ĉeesta. Ĝi okazos en Jekaterinburg.

Dato de la konkurso: la 10-an de junio 2012 dum la festa kunveno, sekvanttage post la KER-ekzameno.

Partoprenantoj:en la konkurso rajtas partopreni esperantistoj de ĉiuj aĝoj per prezento de unu recitajo (t.e. parkere lernita teksto).

Konkursa ĵurio: La organizantoj de la renkontiĝo elektas tripersonan ĵurion el inter lingve kaj fake spertaj esperantistoj el Ural-Siberia regiono.

Kriterioj por prijuĝi konkursantojn (maksimuma poento por ciu aparta ero – 5)
1.Paroletiketo: salutoj kaj alparoloj, gestoj, dankesprimoj ktp., sinprezento kaj prezento de la recitata poemo gia aŭtoro
2.Tono de la recitado: Emfaza, konvinkiga, estetika
3.Prononco: obeo al la bazaj standartaj reguloj de la Esperanta prononco, elimino de rusaj akcentaj specifajoj
4.Aktora arto: arto sin teni komforte kaj senĝene antaŭ la publiko.

Laŭreato kaj gajnintoj de la dua kaj tria lokoj ricevos libropremiojn.

En la nomo de la organizantoj A.Osincev, Raja kaj V.Kudrjavcev.

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte