Zamenhof-celebrado en Jekaterinburg

Urboj: 

Aranĝoj: 

Artikolo de Vladimir Opletajev (Surgut)
La 18-an de decembro 2010 en Jekaterinburg okazis tradicia Zamenhof-festo organizita de la urba klubo “Arĝenta flamo”.
 
Zamenhof-celebradoj en Jekaterinburg fariĝis tiom popularaj ke ankaŭ multaj aliurbanoj ŝatas viziti ilin pro la interesa kultura kaj distra programoj. Ĉi-foje ankaŭ min tentis la ideo partopreni la eventon, kiu povas esti vera evento ebliganta ŝancon por vojaĝo al esperantista kunveno en la vintra sezono sojle de la forpasanta jaro. En ĉi tiu tago Jekaterinburg estis kovrita per densa neĝa tavolo kaj frostigita ĝis -27º, sed eĉ tiaj ekstreme severaj veterkondiĉoj ne embarasis alvenon de gastoj el 5 proksimaj kaj foraj lokoj  de la urala regiono (Surgut, Tjumenj, Okunjovka de Tjumena regiono, Ĉelabinsk, Niĵnij Tagil), ĉar eksteran malvarmegon kaj surstratajn neĝamasojn videblajn ĉie tra la frosta nebuleto kompensis tre amika atmosfero en la konferenca salono de la hotelo “Granda Uralo”. Entute por kunfesti Zamenhof-tagon cxi-tie kolektigxis 30 esperantistoj.
Komuna foto                 Komuna foto de partoprenantoj
La vespero havis atributojn de vera festo: interesa kaj bunta programo, emociigaj kultureroj, amikaj revidiĝoj, etoso de kunestado en unu samlingva rondo. Jekaterinburgaj kaj tjumenaj esperantistoj prezentis retrospektivon de gravaj Esperanto-eventoj el la jaro 1910, reflektinte forgesitajn kaj nekonatajn al la nuntempa publiko okazintaĵojn el la antaŭcentjara periodo. Viktor Kudrjavcev tre sukcese rolis kiel Zamenhof en humura skeĉo rezervinte aplaŭdojn de la spektantoj. Ne malatentitaj estis ankaŭ malnovaj kaj ĵus eldonitaj Esperanto-libroj en la prezento de Aleksander Osincev, Rafija Kudrjavceva, Vladimir Opletajev kolektintaj plurajn interesitojn ĉe la libroekspozicio. Aleksander vidigis kaj komentis interesajn fragmentojn el nova aŭtenta esperantlingva filmo.
 
Aleksandr Osincev - Prezentado de E-libroj       Zamenhof antaŭ 100 jaroj – prezentaĵo de la organiza teamo      Teatraĵeto “Vizito de Ludoviko Zamenhof al Zamenhof-festo en Jekaterinburg”        Festa tablo  
Galina Terentjeva (Ĉelabinsk) kaj Pavel Veselov (Tjumeno) okazigis skajp-rendevuon kun eksterlandaj esperantistoj, dum kiu Galina interparolis kun siaj geamikoj Betty Chatterjee (Danio), Victor Nino (Hispanio), Tsukuru Harada – Faro (Japanio), kaj ili de sur la granda ekrano salutante el siaj foraj urboj gratulis la geĉeestantojn okaze de la festo. Por novaj esperantistoj tio iĝis elokventa pruvaĵo de senbaraj kaj tute liberaj internaciaj komunikeblecoj pere de Esperanto.
Vladimir Opletajev pri la rezultoj de la konkurso "Letero al Zamenhof"                   Vladimir Opletajev ricevas diplomon pro partopreno en la konkurso "Letero al Zamenhof"                 Atentemaj spektantoj
La organiza teamo serĉante novan aliron al la festa tradicio enprogramigis du konkursojn ligitajn kun la nomo de la kreinto de Esperanto: letero al Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj fotokonkurso pri la temo “ Zamenhof kaj mi”. Kvankam la ideo celis unuavice literaturverke aktivigi uralajn kaj siberiajn esperantistojn, ĝiaj geografiaj kadroj tre baldaŭ larĝiĝis ĝis tre malproksime kaj trovis interesitojn en plej foraj lokoj. En la konkurso de leteroj partoprenis entute 33 personoj el 10 landoj. Ĉiuj konkursintoj ricevos belajn diplomojn, kaj al la ĉeestaj konkurspartoprenintoj ili estis solene enmanigitaj dum la vespero. Viglajn diskutojn kaj aplaŭdojn rikoltis ankaŭ la fotokonkurso al kiu per 42 originalaj fotoj kontribuis 20 esperantistoj el 8 landoj. La unuan lokon okupis Sergej Potaskujev el Niĵnij Tagil pro la fotomuntaĵo aludanta lian nespertecon de komencanto aŭdace kaj kuraĝe plonĝanta kaj naĝanta en la senlima oceano de Esperanto.
Daŝa Zelenina (Ĉelabinsk) enmanigas festan donacon al la organizantoj                      Komuna foto en hotela koridoro
Fine mi ŝatus danki al ĉiuj organizintoj de la festo, plejunue Raja kaj Viktor Kudrjavcev, por ampleksa kaj detala preparlaboro, kiuj garantiis senriproĉan programon, inventemo kaj malkovro de novaj ideoj, gastamo kaj nelacigebla entuziasmo.  Mi dankas tiun ŝancon venigintan min en la vintran Jekaterinburgon por kuncelebri la 151-an naskiĝtagon de Ludoviko Zamenhof.
Vladimir Opletajev (Surgut)

 

Komentoj

Tio estis tre interesa kaj

Tio estis tre interesa kaj amusa celebrado, me certas.
Bedaurinde, mi logxas malproksime :(

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte