Zamenhof-Tago

Zamenhof-festo – 2025 en Jekaterinburgo

Dezirante daŭrigi multjaran belan tradicion de Zamenhof-festoj en Jekaterinburgo, ankaŭ ĉi-jare ni komencis antaŭpreparon al ĝi. Sed sur la vojo de nia bona intenco aperis kelkaj ne ignoreblaj obstakloj: pro la reganta en Uralo sezona virusa epidemio ekmalsanis ankaŭ pluraj gesamideanoj, kaj krom tio timigis subite veninta, spite al ĉiuj anticipaj veterprognozoj, ĝuste por la elektita de ni dato – 30 grada frostego. Tial antaŭtage de la festo mi restadis en la obskura maltrankvilo: “kiel ĉio pasos”. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Tra frosto al Espero…

Vladimir Opletajev, Dilara Gadirova, Tobolsko, 17.12.2025

Mia trajnvojaĝo tra la Urala regiono el Surguto al Jekaterinburgo laŭ esperigaj veterprognozoj povis ĝui nekutime mildajn tagojn en decembro, sed la frosta ondo subite superŝutis min atake jam la 17an de decembro en Tobolsko. Legu pli »

Aranĝoj: 

Zamenhof-festo kaj Tago de la Esperanta libro el Tobolsko

La 1-an de decembro ekfunkciis la kurseto de Esperanto por komencantoj. Ĝi estas organizita en la ejo de la loka organizaĵo “Bona volo”, kies agado pri konservado de historia heredaĵo de la urbo estas vaste konata en Tobolsko. La lecionoj pasas dufoje dum semajno. Estas interese, ke ĉi-foje aliĝis kelkaj homoj, kiuj komencis studi la lingvon antaŭ multaj jaroj pere de leteroj aū dum kursoj. Legu pli »

Aranĝoj: 

Pri la decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj en Jekaterinburgo

Komuna foto dum la decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj en 2024 en Jekaterinburgo. Foto de Galina Terentjeva

Jen, estas travivita ankoraŭ unu Zamenhof-tago... Kiom da ili estis organizitaj ĉi tie,en Jekaterinburgo!?
Mi perdis jam la kalkulon. Verdire, ĉi-jare mi emis limigi la aranĝon nur al la virtuala, ĉar pro la epidemia sezono iuj malsanis, iuj ne estis en la urbo k.t.p. Sed kelkaj amikaj voĉoj insiste konvinkis min fari ĉeestan renkontiĝon. Rezulte la tradicia decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj iĝis mikskonsista kaj al la ĉeesta parto estis ankaŭ aldonita la virtuala :)
La 14-an de decembro, sabate, feste aranĝita kunvensalono de jekaterinburga Domo de Uralaj popoloj akceptis 15 esperantistojn el 4 uralaj urboj: Jekaterinburgo, Ĉelabinsko, Revda kaj Tjumeno.
Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Zamenhof-festo en Jekaterinburgo

La tradicia Zamenhof-festo kaj la Tago de la Esperanta literaturo fariĝas ĉiujare en decembro okazaĵo, kiun ŝatas esperantistoj kaj volonte organizas kaj partoprenas diversajn priajn kunvenojn kaj renkontiĝojn. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

La festa decembra kunveno de uralaj esperantistoj en Tjumeno

Komuna foto dum la Zamenhof-festo 2023 en Tjumeno

Estas tre ĝoje konstati, ke bela tradicio de urala esperantistaro kunfesti Zamenhof-tagon kaj Tagon de la Esperanta libro sukcese daŭras. Kutime la festo ĉiam pasis en la urala ĉefurbo. Sed ĉi-foje, kiel estis antaŭe planite, decembra festa kunveno de uralanoj okazis en Tjumeno. Kaŭzo por tio estis la glora 50-jara jubileo de tjumena esperantista klubo “Revo”. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Zamenhof-festo en Tjumeno

Karaj geamikoj,proksimiĝas la tradicia festa tago de esperantistoj: Zamenhof-tago kaj Tago de la Esperanta libro, kiun ni, uralaj esperantistoj ĉiam ĝoje kunfestas. Estas ideo ĉi-jare okazigi la festan kunvenon ne en Jekaterinburgo, sed en Tjumeno, ĉar tjumena esperantista klubo “Revo” estas jubileulo en 2023, havas la kvindekjariĝon. Tiel ni povus samtempe soleni kaj Zamenhof-tagon kaj gloran 50- jaran jubileon de “Revo”! Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Pri la decembra virtuala kunveno de uralaj esperantistoj, dediĉita al Zamenhof-tago 2022

La partoprenintoj de la decembra virtuala kunveno

Dezirante daŭrigi nian belan tradicion nepre okazigi la vican Zamenhof-tagon en Jekaterinburgo, ni aktive prepariĝis al ĝi decembre. Sed, kiel estas konate, la vivo verkas propran scenaron: ekfuriozis serioza epidemio de gripo en Uralo kaj ekmalsanis ankaŭ multaj niaj Esperanto-aktivuloj. Tial, kun granda bedaŭro, ni devis anstataŭigi la planitan ĉeestan kunvenon per la virtuala. Sed tio havis ankaŭ sian avantaĝon, ĉar la renkontiĝon sukcesis partopreni la geamikoj, kiuj apenaŭ povus veni por ĉeesti ĝin. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Virtuala renkontiĝo de uralaj esperantistoj, dediĉita al Zamenhof-tago 2020

La skanita elokventa arkiva dokumento pri la naskiĝo de Lejzer Zamenhof, kiun montris surekrane Vera Matvejeva

Ĉiujare en decembro uralaj esperantistoj, samkiel tutmonda esperantistaro, festas la tradician Zamenhof-feston aŭ Tagon de la Esperanta libro, dum kiu esperantistoj omaĝas al la kreinto de Esperanto kaj dediĉas sian atenton al la Esperanta literaturo. Kaj certe ni ĉiam atendas tiun ĉi feston, ĉar ĝi ankoraŭ ebligas al ni ĉiuj revidiĝi kun amikoj – esperantistoj, denove sperti solenan kaj emociigan etoson de kunestado en unu samlingva rondo. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Zamenhof - tago 2018 en Jekaterinburgo

La tradicia festa decembra kunveno de uralaj esperantistoj okazis ĉi - jare en Jekaterinburgo la 22-n de decembro en la Domo de Uralaj Popoloj. La Zamenhof - tagon aŭ la Tagon de la Esperanta libro partoprenis 19 homoj, el kiuj 17 estis jekaterinburganoj kaj du gastoj el najbaraj urboj : Lidija Jerofejeva el Niĵnij-Tagilo kaj Pavel Veselov el Tjumeno. La programo de la esperantista festo estis varia: kelkajn tagojn antaŭ la aranĝo  en la Domo estis organizita la ekspozicio de Esperantaj libroj. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Ural-Siberia regiona aktivaĵo “Libroj, kiujn ni legas”

Rezultoj de la Ural-Siberia regiona aktivaĵo “Libroj, kiujn ni legas”

Verkado, same kiel parolado, apartenas al aktivaj formoj de lingvouzado. Tial la pasinta Ural-Siberia regiona reta aktivaĵo “Libroj, kiujn ni legas” celis unuavice “inspiri libroŝatantojn al legado de libroj en Esperanto, popularigi interesajn librojn, entuziasmigi legantojn por verkado de komentarioj kaj recenzoj pri legataj aŭ legitaj verkoj”. Nemalgrava fakto estas, ke ni dediĉis ĝin al la 159-jara naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof kaj al la Tago de la Esperanta literaturo. Legu pli »

Aranĝoj: 

La festa decembra Esperanto - kunveno en Jekaterinburgo

La 16-n de decembro en Jekaterinburgo sukcese pasis tradicia Zamenhof-festo. Ĝenerale dum la tempoperiodo 2002 – 2017 entute okazis jam 17 Zamenhof –festoj en la urala ĉefurbo! Ili ĉiuj estis interesaj kaj variaj. Ankaŭ ĉi-jara ĝojigis ĉiujn 29 partoprenintojn per la riĉa kaj alloga programo. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

30 tagoj kun Zamenhofaj proverboj

“30 tagoj kun Zamenhofaj proverboj” – estas reta projekto, okazigita dum unu monato antaŭ la Zamenhof – tago -- 2016 en Jekaterinburg. Ni festis multajn Zamenhof - tagojn en Jekaterinburg kaj  ĉiam elpensis ion-tion por la programo de la festo  por ne ripetiĝi :  jen  grupan prezentaĵon pri interesaj faktoj el la biografio de la Majstro “Ĉu vi scias, ke…”, jen teatraĵeton, en kiu unu el herooj estis mem Ludoviko. Krome okazis interesa projekto “Letero al L.L. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Esperantistaj festotagoj

Se oni foliumas nuntempe kalendaron de eventoj kaj festotagoj, ligitaj kun Esperanto kaj esperantista agado, oni vidas, ke esperantistoj, krom celebri proprajn Esperantajn datojn, adoptis en sia kulturo ankaŭ plurajn tutmondajn kalendartagojn, kiuj pledas precipe por lingvaj kaj homaj rajtoj, por pacprotekto. Sed en la pionira periodo de Esperanto ĉi tiu kalendaro mankis. Legu pli »

Aranĝoj: 

Paĝoj

Abonu al RSS - Zamenhof-Tago