Esperantistaj festotagoj

Personoj: 

Aranĝoj: 

Se oni foliumas nuntempe kalendaron de eventoj kaj festotagoj, ligitaj kun Esperanto kaj esperantista agado, oni vidas, ke esperantistoj, krom celebri proprajn Esperantajn datojn, adoptis en sia kulturo ankaŭ plurajn tutmondajn kalendartagojn, kiuj pledas precipe por lingvaj kaj homaj rajtoj, por pacprotekto. Sed en la pionira periodo de Esperanto ĉi tiu kalendaro mankis.

Mem Ludoviko Zamenhof iniciatis deklari la 5an de aŭgusto, la tagon de la malfermo de la unua esperantista kongreso en 1905, kiel esperantistan festotagon. En 1906 li skribis: "La ideo per si mem ŝajnas al mi bona, sed mi ne povas aprobi la proponon, ke por tiu ĉi festotago oni elektu mian tagon de naskiĝo. Se la ideo per si mem estos akceptita de la esperantistoj, tiam estos necese elekti iun alian tagon, ekzemple:

a) tagon de la malfermo de la unua kongreso esperantista;

b) aŭ la unuan tagon de la kalendara printempo (por la norda duonglobo, kiel simbolon de la printempo, kiun nia afero promesas al la homaro;

c) aŭ la tagon, en kiu en la jaro 1878 la unua rondeto esperantista proklamis la finitecon kaj la oficialan komencon de ekzistado de la lingvo Esperanto (la 17an de decembro 1878, li prezentis la unuan version de Esperanto, Pra-Esperanto);

ĉ) aŭ iun alian tagon laŭ elekto de la esperantistoj."

Post la forpaso de la Majstro en 1917 dankemaj adeptoj de Esperanto la 15an de decembro ĉiujare omaĝis al li en lia naskiĝtago, kaj oni povas diri, ke ĉi tiu memortago pli kaj pli iĝis festa tradicio inter esperantistoj, kiu post iom da tempo havigis al si krome ankaŭ trajtojn de literatura aranĝo, kaj nun la tagon de la 15a de decembro esperantistoj nomas Zamenhof-festo, Zamenhof-tago, Tago de la Esperanta literaturo, Tago de la Esperanta libro.

Ĉiujare la 15an de decembro en multaj urboj de la mondo estas okazigata Zamenhof-festo, per kiu esperantistoj omaĝas al la kreinto de Esperanto kaj dediĉas sian atenton al la Esperanta literaturo. Tiu ĉi populara festo havas pli ol okdekjaran tradicion kaj estas nun integra parto de la tutjara esperantista kalendaro. Oni ŝuldas la aranĝon al la fama hungara verkisto, poeto, aktoro, instruisto Julio Baghy (1891-1967) por lia iniciato akceptigi la ideon pri la Tago de la Esperanta literaturo.  Sed ankaŭ aliaj aktivuloj, inter ili konata rusa esperantisto Nikolaj Nekrasov,  proponis la naskiĝtagon de la Majstro kiel festotagon en la esperantista medio.

En 1927 en la urbo Dancigo okazis la 19a UK, kiu celebris la 40-jariĝon de Esperanto. Sur la urba Esperanto-placo estis plantita jubilea kverko. Julio Baghy pere de la hungara esperantisto Pál Balkányi  proponis al la Kongreso, ke la 15a de decembro estu la tago de la Esperanto-literaturo, kaj 905 kongrespartoprenantoj el 35 landoj unuanime aprobis ĉi tiun sugeston. Jam decembre de la sama jaro en pluraj urboj okazis unuaj tiaspecaj festoj.

Plie la ideon de la decembra festo popularigis Izrael Lejzerovicx (1901 -1944), kiu en la XII-a ĉapitro de sia fama satira verko “El la “Verda biblio” (1935) admonis la esperantistaron celebri la Esperanto-libron:  “En la dekdua monato de la jaro, en la dekkvina tago de tiu monato, festu la Feston de la libro. Vespere kunvenu en viaj rondoj kaj grupoj, jubilu pro la potenco de nia verda afero. Apogu viajn korojn por ĝojo kaj rido, kantoj kaj poemoj aŭdiĝu inter vi…”

Nuntempe inter la organizantoj de la Zamenhof-festo estas malgrandaj rondetoj kaj multpersonaj kluboj, fakaj grupoj kaj societoj, landaj asocioj kaj internaciaj organizaĵoj. Ankaŭ la programoj de la festo varias: en iuj urboj ili posedas jam tradiciiĝintajn erojn kaj intiman familian etoson, en aliaj ilin distingas neordinaraj kaj tre modernaj trajtoj. Por multaj esperantistoj la festo gravas pro la eblo senpere manifesti sian esperantistecon kaj identigi sin kun la internacia kultura medio. Ĝi estas ankaŭ konvena preteksto por la prezento (inkluzive la eksteran publikon) de la kulturaj valoroj, generataj kaj perataj de la esperantista komunumo.

Fine de la jaro 2010 gvidantoj de la Universala Esperanto-Asocio Renato Corsetti kaj Barbara Pietrzak, preparis liston de festotagoj, kiu prezentis pli-malpi koheran tagaron jam aprobitan en la praktika agado kaj vivo de esperantistoj:

la 21a de februaro –  "Internacia Tago de la gepatra lingvo";

la lasta plena semajno de februaro – "Semajno de Internacia amikeco";

la 14a de aprilo – "Mortodatreveno de L. L. Zamenhof";

la 26a de julio – "Datreveno de la aperigo de la Unua libro", Esperanto-tago;

la 21a de septembro – "Internacia Tago de la paco" (UNO);

la 26a de septembro – "Eŭropa tago de lingvoj" (Konsilio de Eŭropo);

la unua sabato de oktobro – "Ago-tago" (por Esperanto);

la 15a de decembro – “Zamenhof-tago”, “Tago de la Esperanta literaturo”.

"Internacia Tago de la gepatra lingvo"

La Internacian Tagon de la gepatra lingvo proklamis la 30a Ĝenerala konferenco  de Unesko en oktobro de 1999,  kaj  ĝi estas festata la 21an de februaro ekde 2000 kiel tago por apogo de lingva diverseco kaj minoritataj lingvoj. En ĉi tiu tago en 1952 en Dako, nuntempe la ĉefurbo de Bangladeŝo, de policistoj estis pafmurditaj kvin studentoj, kiuj pace manifestaciis kaj kiuj nur volis, ke la bengala estu unu el la oficialaj egalrajtaj ŝtataj lingvoj.

"Semajno de Internacia amikeco”

Semajno de Internacia amikeco estis iniciatita en 1968 de Erik Carlén, sveda aktivulo kaj tiama vicprezidanto de UEA,  por plifortigi reciprokajn kontaktojn inter esperantistoj per interŝanĝo de salutleteroj, poŝtkartoj, libroj, esperantaĵoj, donacetoj ktp. La unua semajno okazis en 1969. Tiu ĉi internacia agosemajno havas propran emblemon: du interpremiĝantaj manoj sub la kvinpinta stelo kaj la subskribo “Amikeco trans limoj”.

"Mortodatreveno de L. L. Zamenhof"

Ĝis sia lasta vivotago Ludoviko Zamenhof (15. 12. 1859 – 14. 04. 1917) senlace agadis por Esperanto: verkis, tradukis, korespondis, antaŭenigis la movadon. La Majstro mortis la 14an de aprilo 1917 en Varsovio, kiu estis okupita de germanaj milittrupoj. Lia tombo troviĝas en la juda memortombejo de la varsovia urbodistrikto Wola. Sube ĉe la postamento estas lokita verda mozaika stelo, kies kvin pintoj firme kunigas la kontinentojn por la paco kaj bona volo. Supre la tomboŝtonon kronas terglobo sur kies  ekvatora linio videblas zono de laŭraj branĉoj kun la kvinpinta stelo. Ĝi firmigas la noblan ideon pri unueca kaj senkonflikta mondo. En 2017 la tutmonda esperantistaro celebros la 100-an mortodatrevenon de L.L. Zamenhof.

"Datreveno de la aperigo de la Unua libro", “Esperanto-tago”

La 2an de junio 1887 Ludoviko Zamenhof ricevis permeson de la cara  cenzuro  eldoni la Unuan Libron, kaj la 26an de julio 1887 (Gregoria kalendaro) en la varsovia presejo de Ĥaim Kelter estis eldonita la 42-paĝa “Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj)” de d-ro Esperanto. En la esperantista komunumo la 26a de julio estas festata kiel naskiĝtago de Esperanto, sed la festo donas ankaŭ multajn eblecojn por inde prezenti la lingvon al la publiko, informi homojn kaj instituciojn pri aktualaj  lingvaj problemoj, aktive uzi informcele amaskomunikilojn.

"Internacia Tago de la Paco"

Antaŭ pli ol 30 jaroj en 1981 la Ĝenerala Asembleo de UNO proklamis la 21an de septembro kiel la Internacian Tagon de la Paco por plifortigo de pacaj idealoj kaj porpacaj movadoj sur la nacia kaj internacia kampoj. Ekde 2002 ĝi estas tutmonda tago, kiu celas pensigi homojn pri la problemoj minacantaj la pacan vivon kaj dum kiu oni alvokas ĉiujn militantojn ĉesigi pafadon  kaj perfortojn. Ĉiujare la Tago de la Paco havas apartan temon. En 2016 tio estas “Celoj de daŭripova evoluo. Konsistigaj elementoj de la paco”.

"Eŭropa Tago de lingvoj"

La 26a de septembro kiel Eŭropa Tago de lingvoj estis proklamita de la Eŭropa Konsilio en 2001, kiam en la Eŭropa Unio la tutan jaron oni dediĉis al lingva temaro, multlingveco kaj lingva riĉeco. La ĉefa celo de ĉi tiu Tago estas ĉiuflanka atentigo pri la graveco de lingvolernado kaj instigo de eŭropanoj al lernado de fremdaj lingvoj en daŭro de tuta homa vivo. Ankaŭ esperantistoj ekde la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento aktive antaŭenigas Esperanton kaj plialtigas ĝian rolon en la eŭropa kunteksto. La ĉiujaraj programoj de la Eŭropa Tago de lingvoj ĉiam estas tre variaj.

"Ago-tago"

(Renato Corsetti, Italio)

La Tutmonda Ago-Tago por Esperanto naskiĝis en 1992 sub formo de propono lanĉita en Vieno fare de anglo kaj italo. Temis pri organizado, la unuan sabaton de oktobro, de surstrataj manifestacioj favore al la internacia lingvo Esperanto. Tiu ĉi eŭropa ideo iom post iom cedis lokon al multegaj formoj de agado kolektiva aŭ individua en la tuta mondo: prelegoj, ekspozicioj, intervjuoj kun la amasinformiloj, opinisondado, sentemigo de la publiko kaj de la decidantoj pri la problemoj de lingva komunikado, dissendo de leteroj kaj retmesaĝoj, disdonado de flugfolioj en publikaj lokoj aŭ en magazenoj, ktp. En diversaj landoj la iniciatoj multobliĝas, diversiĝas kaj adaptiĝas al la cirkonstancoj.

Vladimir Opletajev (Surgut)

 

 

Komentoj

Kara Vladimir, dankon al vi

Kara Vladimir, dankon al vi por la bona kaj aktuala nun informartikolo pri esperantistaj festotagoj, kiun mi tralegis kun granda intereso kaj komprenis, ke esperantistaj festodatoj pli multas, ol mi kalkulis ilin antauxe.

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte