Tra frosto al Espero…

Aranĝoj: 

Vladimir Opletajev, Dilara Gadirova, Tobolsko, 17.12.2025
Vladimir Opletajev, Dilara Gadirova, Tobolsko, 17.12.2025
Tjumeno, 18.12.2025
Tjumeno, 18.12.2025
La fama mamuto en la muzeo “La Urba Dumao” de Tjumeno
La fama mamuto en la muzeo “La Urba Dumao” de Tjumeno
Tjumeno, 18.12.2025
Tjumeno, 18.12.2025
Domo de la popoloj de Uralo
Domo de la popoloj de Uralo
Jekaterinburga ekspoziciejo “Ermitejo-Uralo”
Jekaterinburga ekspoziciejo “Ermitejo-Uralo”
Jekaterinburga ekspoziciejo “Ermitejo-Uralo”
Jekaterinburga ekspoziciejo “Ermitejo-Uralo”
Raja Kudrjavceva
Raja Kudrjavceva

Mia trajnvojaĝo tra la Urala regiono el Surguto al Jekaterinburgo laŭ esperigaj veterprognozoj povis ĝui nekutime mildajn tagojn en decembro, sed la frosta ondo subite superŝutis min atake jam la 17an de decembro en Tobolsko. Dilara Gadirova, kiu gvidas bazan movadan kurson de Esperanto kaj al kiu mi portis staketon de mia lernolibro “Facetoj”, estis stoike atendanta min apud la stacidomo ĉe -25°. Nia renkontiĝo pro la frosta premo estis mallonga sed etosvarma, kaj mi denove certiĝis pri la nedubebla forto de ŝia entuziasmo tiel bezonata por la agado de Esperanto-kursgvidanto. Mi deziras al Dilara multajn sukcesojn kaj agrablajn instruspertojn -kaj rezultojn!
En Tjumeno mi submetiĝis al familia programo, ne havis eblon kontakti esperantistojn sed tamen profitis la ŝanceton plezure babili per telefono kun Nadeĵda Ŝeveljova. Malgraŭ la malagrable trapenetra tjumena frosta vento mi prosperis piede “traĉasi” kelkajn vidindaĵojn en la historiaj kvartaloj i.a. la novan konstruaĵon de la universitato kaj viziti la regionografian muzeon “La Urba Dumao” de Tjumeno kaj re-spekti la skeleton de la fama mamuto, kiun mi lastfoje vidis antaŭ kvindeko da jaroj, kaj mi konvinkiĝis, ke la mamuto daŭre staras neŝancelebla.
Sub la malvarma stelplena nokta ĉielo sabate la 20an de decembro mi envagoniĝis, kaj post kvar horoj la trajno senkompate elpelis min frumatene sur la frostigitan krakantan neĝon de Jekaterinburgo. La tiea malvarmego kaj frosta nebuleto ne malesperigis min, ĉar posttagmeze mi celis ĝui la tradician Zamenhof-feston en la Domo de la popoloj de Uralo. Post la bongusta matenmanĝo, preparita de Raja Kudrjavceva, kelkajn horojn mi povis dediĉi al hasta promeno tra neĝkovritaj stratoj de la urala ĉefurbo kaj al vizito de la belega ekspozicio “La ĉasado” en la ekspoziciejo “Ermitejo-Uralo”, kompilita el artaĵoj kaj historiaj deponitaĵoj de la XVI-a-XIX-a jarcentoj el la Sankt-Peterburga muzeo de l’ Ermitejo. Dum du horoj mi plezure kaj diligente gapis al aŭtentaj, fascine splendaj, delikate kaj riĉe damaskenitaj kaj inkrustitaj fusiloj, arkebuzoj, arbalestoj, pulvujoj, ĉaskornetoj, kontemplis pentraĵojn kaj ekzotajn skulptaĵojn el tiu pasinta epoko. Vizitinda ekspozicio!
Sed posttagmeze en la Domo de la popoloj de Uralo kunvenis jekaterinburgaj esperantistoj kaj aliurbaj gastoj: venis Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev el Niĵnij-Tagilo kaj tjumenanoj. Pro tio la urba kunveno fariĝis interurba esperantista festo. La programon gvidis Raja Kudrjavceva, kaj ŝi fokusis ĉies atenton ĉefe al du temoj: la personeco de Ludoviko Zamenhof kaj la Esperanta literaturo. Raja Kudrjavceva, Sergej Kumkov, Lidija Jerofejeva, Jelena Uspenskaja prezentis kaj komentis legitajn Esperantajn librojn. Mi preparis sufiĉe ampleksan literaturan kvizon “Rusoj en la Esperanta literaturo”, per kiu mi klopodis rememorigi nomojn de du dekoj da rusiaj esperantistoj, kiuj grave kontribuis al la Esperanta literaturo en ĝia unua periodo. La kvizon gajnis Lidija Jerofejeva, kiu multe legas en Esperanto kaj interesiĝas pri lingvaj kaj literaturaj temoj.
Ne malhaveblis ankaŭ eksterprogramaj sandviĉoj, kukoj, dolĉaĵoj kaj paro da boteloj da agrabla seka vino. Post kelkaj glutoj da vino gekantemuloj spontanee formis rondon ĉirkaŭ gitarludantoj Sergej Kumkov kaj Sergej Lokis, kaj en la salono eksonis kantoj de Bulat Okuĝava en Esperanto kaj en la rusa lingvo...
La tutan festan programon preparis kaj reĝisoris tradicie Raja Kudrjavceva. Ŝi rilatas tute neformale al la Zamenhof-festo, t.e. ne konsideras ĝin nur tradicia kaj rutina kalendara ero de esperantistoj, sed por ŝi ĉi tiu tago estas esperiga eblo unuigi, amikigi, klerigi kaj aktivigi esperantistojn. Bona kaj nobla afero, ĉu?
Kio tamen pri la decembra frosto? Estas paradokse, ke post la Zamenhof-festo sekvatage la 21an de decembro en Jekaterinburgo subite ekneĝis, sur la urbon faladis grandaj blankaj lanugaj neĝfloketoj, kaj la frosto malaperis senspure. La naturo cedis al admonoj el ĉiu buŝo kaj donacis al esperantistoj kaj al ĉiuj jekaterinburganoj plaĉan vintran tagon, plenan de novaj esperoj kaj planoj. Ankaŭ mi, revenonte hejmen, ĝuis ĉi tiun tagon, gastante kun Pavel Veselov ĉe Raja Kudrjavceva. Sed poste antaŭ mi estis rea trajnvojo al la prujnkovrita kaj frostigita Surguto, atendanta sed ne timiganta min per ĉirkaŭ -30 celsiaj gradoj. Siberiaj frostoj kaj frostegoj ne kapablas ja deprimi kaj senesperigi rusiajn esperantistojn. Tio estis agrabla vintra vojaĝo tra frosto al Espero...

fonto

Komentoj el VKontakte