Aranĝoj:




La 1-an de decembro ekfunkciis la kurseto de Esperanto por komencantoj. Ĝi estas organizita en la ejo de la loka organizaĵo “Bona volo”, kies agado pri konservado de historia heredaĵo de la urbo estas vaste konata en Tobolsko. La lecionoj pasas dufoje dum semajno. Estas interese, ke ĉi-foje aliĝis kelkaj homoj, kiuj komencis studi la lingvon antaŭ multaj jaroj pere de leteroj aū dum kursoj. Tial estas granda plezuro por mi instrui la homojn, kiuj iam aspiris lerni esperanton, sed ial ne povis daŭrigi la aferon.
Ŝajnas, mi jam informis vin, karaj legantoj, pri la fakto, ke mi trovis afiŝeton pri la organizado de Esperanto-kurso en la malnovaTobolska gazeto de la 1910 jaro. Ĝuste pro tiu historia fakto apero de nia Esperanto - kurso estas logika en la aktiveco de la organizaĵo “ Bona volo”, kies ano mi estas.
Interalie, mi havas celon: inspiri miajn lernantojn partopreni Postcrossing (Poŝtkruĉiĝon) kaj sendi al diverslandaj esperantistoj bildkartojn pri Tobolsko kaj ĝiaj historiaj kaj pitoreskaj lokoj.
Do, se vi volas subteni kaj instigi intereson de miaj komencantoj, vi povas sendi gratulojn per reto (dilyara.gadirova
mail.ru) aŭ per bildkarto (petu la adreson). Ĉu al vi plaĉas la ideo?
P.S. Mi ankaŭ estos tre dankema al vi, se vi aliĝos al la retpaĝo de Tobolska “Bona volo”.
Dilara Gadirova (Tobolsko)

















