La festa decembra Esperanto - kunveno en Jekaterinburgo

Urboj: 

Aranĝoj: 

La 16-n de decembro en Jekaterinburgo sukcese pasis tradicia Zamenhof-festo. Ĝenerale dum la tempoperiodo 2002 – 2017 entute okazis jam 17 Zamenhof –festoj en la urala ĉefurbo! Ili ĉiuj estis interesaj kaj variaj. Ankaŭ ĉi-jara ĝojigis ĉiujn 29 partoprenintojn per la riĉa kaj alloga programo.

Unue la prezidanto de jekaterinburga junulara Esperanto-klubo Aleksandr Osincev rakontis pri Esperanto-aktivaĵoj de esperantistoj en  la tuta mondo, okazigitaj dum la Zamenhof-jaro diversloke kaj diverslande. La ĉeestintoj povis vidi rapoton pri la programo de Zamenhof-jaro en UNESKO, spekti videon de la alparolo dum la Forumo pri Minoritatoj, fare de la reprezentanto de UEA Stefano Keller, aŭskulti ankaŭ pri aktivaĵoj de esperantistoj en Litovio, Francio, Ĉinio, Kubo, Pakistano, Venezuelo, Turkio, Italio, en Vieno kaj en S-Peterburgo. Krome ni spektis la videon pri la aprila renkontiĝo de samideanoj en Varsovio ĉi-jare, ĉe la Zamenhofa tombo.

Poste sekvis la programero “Kiujn Esperanto – librojn ni legis lastatempe?”, dum kiu jekaterinburgaj partoprenintoj de la internacia projekto pri la legado rakontis pri sia partopreno en la lasta Esperanto -sumoo; Raja Kudrjavceva, Lena Uspenskaja, Vera Matvejeva, Irina Kirina volonte montris la librojn, kiujn ili legis dum ĝi, kaj Sergej Kumkov ne nur montris la legitan libron, sed ankaŭ prezentis sian recenzon pri ĝi, kiun li sendis al la projekto. Ankaŭ Aleksandr Osincev prezentis interesan libron “La legisto”, kaj Raja Kudrjavceva la stakon de la novaĉetitaj Esperanto-libroj.

De la Zamenhof-festo kaj Tago de la libro ni transiris al la alia festo, anoncita en la programo: 10-jara jubileo de nia junulara klubo “Arĝenta Flamo”. Surekrane estis montrita la prezentaĵo pri la klubo, farita de Raja Kudrjavceva, spektante kiun ni ĉiuj rememoris la tempon, kiam aperis la klubo kaj multajn apartajn momentojn el la kluba Esperanto – vivo kaj agado. Estas tre agrable mencii, ke okaze de la 10- jariĝo, ni ricevis multe da video -gratuloj de amikoj el diversaj lokoj.

Ankaŭ min persone tiutage atendis tre agrabla surprizo. Evidentiĝis, ke post la voĉdonado en la REU-Estraro, oni nomumis min Esperantisto de la Jaro 2017. Jekaterinburgaj esperantistoj ĝoje gratulis min okaze de tio kaj enmanigis al mi la bukedon de belaj arkideoj.

Kiel pinto de ĉies partopreno estis la komuna koncerto, kiun ornamis kantado de nia gasto – esperantisto el la najbara urbo Revda- Dmitrij Rzjanin kaj belaj tradukitaj kantoj de vastekonataj rusiaj bardoj, kiujn kantis jekaterinburga esperantisto Sergej Kumkov. Nepre estas menciinda, ke kaj Dmitrij, kaj Sergej, ambaŭ plenumis po unu kanto, kiun ili tradukis memstare, kio precipe valoras. Estis ankaŭ deklamado de Esperanto-poemoj, kiam kelkaj esperantistoj prezentis siajn ŝatatajn Esperanto-poeziaĵojn. Dum la paŭzoj surekrane estis montritaj videoj pri Zamenhof.

Kiel bonega fino de la festa kunveno estis komuna festeno kaj komuna fotado.

La impresoj, kiuj restis enanime post ĉi–jara Zamenhof–festo, vivos longe!

Raja Kudrjavceva,Jekaterinburgo.

Membroj de E-klubo Arĝenta flamo dum Zam -festo 2017 Komuna foto dum Zamenhof-tago -2017 Raja Kudrjavceva akceptas gratulojn dum Zamenhof-tago 2017

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte