Kurtaj impresoj pri EsPrimo-10

EsPrimo: 

Foto de Jekaterina ZamislovaLa 1an-3an de majo 2014 en Jekaterinburgo okazis la 10a printempa renkontiĝo de uralaj kaj okcidentsiberiaj esperantistoj EsPrimo kun la kulturkleriga temo “Kreante, verkante, legante”. Interesa kaj varia programo, aktivaj partoprenantoj, agrabla maja vetero, komforta ripozejo, kreiva etoso de gejunuloj, vivigaj kaj entuziasmigaj spertoj de aĝaj esperantistoj, neforgesebla arto de Mikaelo Bronŝtejn estas karakterizaj ecoj de la pasinta forumo konturinta plurfacetajn aplikojn de Esperanto en la regiona esperantista medio.

Min aparte kortuŝis kaj forte emociis la memorvespero omaĝe al Viktoro Kudrjavcev, kiu mem apartenis al la Organiza teamo de EsPrimo-10 kaj multon faris por inde realigi ĉi tiun projekton en la ĉefurbo de Uralo.

Grandan dankon kaj sincerajn gratulojn al la esperantista klubo “Arĝenta flamo” pro la brila organiza kaj prepara  laboroj.

Vladimir Opletajev (Surgut)


Foto de P@VMi deziras dankegi ĉiujn, kiuj venis kaj aktive partoprenis la plenriĉan programon de EsPrimo-10! De la unua tago , ŝajnas, neniu enuisFoto de Galina Terentjeva. Ĉio estis anticipe pripensita, lerte planita kaj perfekte organizita. La temo de la renkontiĝo estis realigita en ĉiuj programeroj kiuj estis vere logaj, pasis en sufiĉe alta lingvonivelo. Dank’ al niaj karaj organizantoj ni multon eksciis kaj akiris novajn amikojn. Mi ĝojas, ke aperas nova generacio de esperantistoj, kiuj fervore studas la lingvon kaj aplikas ĝin en sia vivo. Ja vera vivo estas kreemo en ago. Apartan dankon mi diras al Raja Kudrjavceva, kiu konvinkis min veni kaj ne eviti ĉi tiun EsPrimo-n.

Dilara Gadirova (Tobolsk)


Karaj partoprenintoj de EsPrimo-10, karaj geamikoj! Mi estis feliĉa vidi vin ĉiujn en Jekaterinburg dum la ĉi-jara printempa regiona renkontiĝo! Tiuj niaj renkontiĝoj estas ne nur ŝanco por la amika interkomunikado, sed ankaŭ la ebleco plibonigi nian lingvoposedon kaj ĝenerale pliriĉigi niajn sciojn. Estis vere bravuloj ĉiuj, kiuj aktive kontribuis al la programo de la renkontiĝo kaj preparis siajn prezentaĵojn, ludojn, koncertajn programerojn! Ĝuste tial la aranĝo iĝis enhavriĉa, varia, interesa.

Kiel homo sportema, mi volas aparte danki Nastja Golovkina pro ŝiaj matenaj ekzercadoj kune kun ni pri jogo, kiuj helpis al ni vekiĝi kaj akiri la pozitivan energion por la tuta tago! Pri Amika Vespero en la dua tago mi memoros kiel pri la plej alloga kaj mirinda dumrenkontiĝa evento kaj pri la memorvespero omaĝe al nia amiko Viktoro kiel pri tre kortuŝa kaj neforgesebla… Por mi persone ĉiuj tri tagoj de EsPrimo-10 iĝis vera festo, plen-plena de la varma etoso, amikeco, kreado. Dankon al vi ĉiuj! Mi atendos niajn novajn renkontojn!

Aleksandra Osipova (Jekaterininburg)

Foto de Jekaterina Zamislova Foto de Jekaterina Zamislova Foto de Jekaterina Zamislova


Foto de Pavel RazbojnikovLa antaŭa EsPrimo-9 pasinta apud Tjumeno, estis bonega. Sed ĉi-foja EsPrimo estis eĉ pli bona! Kaj por mi evidentiĝis, ke alie Foto de Jekaterina Zamislovaeĉ ne povis esti, kiam ni aplaŭdis la tutan organizan teamon dum la solena fermo. Estis brila teamo! Dankon al vi, "Arĝenta flamo", dankon al la glazovanoj pro la bonega ludo "Kio, kie, kiam", sed ne nur pro tio! Mi tre ĝojis denove renkontiĝi kun la amikoj el pli foraj urboj.

Nia ĉarma Nastja Colovkina kun la ventrodanco kaj matena jogumado estis bravulino!

Estis belega komuna koncerto,... kaj multo alia, kio por longa tempo restos en la memoro smiley

Mansur Mamkin (Tjumenj)


Mi partoprenis EsPrimo-n kun printempa ĝojo kaj ĝuis la tutan programon, kie mi povis ĉeesti. Al mi ŝajnas, ke la plej okulfrapaj meritoj de la renkotiĝo estis jenaj: unue, neniu krokodilis (mi persone tion ne aǔdis); due , la etoso estis vigla, kun la varia kaj abunda programo; trie, al la programo ankaŭ kontribuis partoprenintoj el aliaj diversaj urboj, kio ĝin certe riĉigis;  kvare, oni povis havi elekton inter vizitataj programeroj; kvine, la juna genaracio de esperantistoj estis ne nur talentaj, tamen bonegaj organizantoj, kaj tio instigis min pensi, ke Esperanto ne mortos post multaj sekvontaj jaroj; sese, luksaj kondiĉoj kaj manĝaĵo kontraŭ malaltaj prezoj kun teumado tage kaj nokte. Mi dankas ĉiujn organizintojn, prelegintojn, diskutintojn, peĉa-kuĉintojn kaj ordinarajn partoprenintojn pro neforgesebla tempo, kiun mi pasigis dum du tagoj en Jekateriburg. Mi akiris novan impulson por praktiki mian amatan lingvon. Apartan dankon al Raja kaj Viktoro Kudrjavcev sen kies klopodoj kaj laboro EsPrimo-10 ne estus tiel brila kaj sukcesa!

Lidija Jerofejeva (Niĵnij Tagil)


Foto de Jekaterina ZamislovaĈi-foje EsPrimo estis por mi ege streĉa pro multe da laboro pri mia diploma verko. Mi ĝojas, ke malgraŭ manko de la tempo mi Foto de Jekaterina Zamislovasukcesis viziti laŭeble pli da programeroj, kiuj ĉiuj estis tre interesaj, gajaj, neforgeseblaj. Dum EsPrimo-10 plenumiĝis eĉ mia delonga revo partopreni en "ogup"-ludo.

Mi ĝojas, ke nia organiza teamo kaj helpantoj el aliaj urboj faris tiom bonan laboron kaj realigis la tutan planitan programon! La aranĝo vere sukcesis!

Jana Ĥusanova (Jekaterinburg)


EsPrimo-10 estis unu el la plej bonaj de la etosa, enhava kaj organiza vidpunktoj E-aranĝo en mia vivo. Akceptu miajn dankojn kaj admirojn!

Irina Gonĉarova (Odincovo)

Foto de P@V Foto de P@V


Foto de Jekaterina ZamislovaMi dankas la ĉefajn organizantojn de EsPrimo - 10 pro la bonega renkontiĝo! Mi mem la unuan fojon gvidis matenan programereton..  kaj tio estas granda respondeco! Vi (organiza teamo) estas veraj bravuloj! Bravas ĉiuj, kiuj partoprenis en la organizado de la neforgeseblaj tagoj.

Mi tre ĝojis renkonti malnovajn amikojn…Multajn el ili mi ne vidis kelkajn jarojn. Sed baldaŭ venos somero kaj ni denove renkontiĝos!!! Hura!

 Nastja Golovkina (Tjumenj)


Estas agrable vidi, ke Jekaterinburgo estas nuna ĉefurbo de la Esperanta Uralo. Bravuloj!

Doloriga estas la trofrua forpaso de Viktoro Kudrjavcev.

Boris Kolker (Usono)

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte