Miaj impresoj pri RET-2017

Aranĝoj: 

Meze de la aŭgusto nia kvinkapa urala esperantista grupeto revenis hejmen post la vojaĝo al Jaroslavla provinco kaj partopreno tie, en Poŝeĥonjo, en la Rusiaj Esperanto-Tagoj-2017. Dum pluraj monatoj de la jaro ni atendis RET-on kaj revis pri ĝi, kaj jen nun niaj revoj transformiĝis jam en la rememorojn. Sed por mi estas plezuro eĉ nur rememori tiun ĉi tempon.

Ĉiu vojaĝo similas al nova, ankoraŭ ne tralegita libro. Komence vi scias nur ĝian titolon kaj aŭtoron, sed poste ĉiu tago de la vojaĝo iĝas realaĵo kaj similas al nova ĉapitro de la libro. Same kiel libroĉapitroj, la tagoj estas diversaj: longaj kaj pli kurtaj, eventoplenaj kaj ne tre, kaj foje tiom atentokaptaj, ke vi ne volas, ke la tago finiĝu, same kiel oni ne volas, ke finiĝu la libroĉapitro kaj oni volas daŭrigi la legadon.

La unua ĉapitro. Komenco de la vojaĝo kaj la unua tago de RET 2017.

La vojaĝo komenciĝis tre agrable, kiam nia kvaropo (Pavel Veselov el Tjumeno, Vladimir Opletajev el Surguto, Lena Uspenskaja kaj mi el Jekaterinburgo) renkontiĝis en la trajnvagono, kie nin rapide forlasis la grizeco de la rutina vivo kaj cedis lokon al ĝoja amika kunestado, senĉesaj interparoloj pri diverso, kun teŭmado kaj antaŭĝuo de la evento. Ni ne rimarkis, kiel rapide pasis la vojo-tempo, kaj ni jam atingis la turisman bazejon “Strangula korto”, kie devis okazi RET-2017.

Beleco de la loko kaj naturo estis memvalora, ĝi kaptis nin de la unuaj tagoj kaj ne forlasis ĝis la fino. La tuta pejzaĝo estis paca, milda, ĝi donacis animan kvieton kaj percepton de la harmonio. La mondo, plena de freŝa aero, lumo kaj akvomoviĝo! Eblis ekhalti kaj silente observi la sunleviĝon aŭ la mirindan sunsubiron! En la korto staris granda kelketaĝa ligna domo, kiu servis kiel hotelo por loĝado en komfortaj kondiĉoj, pluraj unuetaĝaj lignaj dometoj, manĝejo kaj kelkaj laŭboj. La tuta korto estis riĉe ornamita per multaj lignaj skulptaĵoj, (de herooj de tre konataj fabloj kaj fabeloj) kiuj gardis la trankvilecon de la korto kaj kiujn ĉiam estis agrable tuŝi kaj karesi dum la promenadoj. Sufiĉis nur transiri la korton por veni al la bordo de la akvorezervejo, en kiu multaj el ni naĝis matene kaj en alia libera tempo de la tagoj. La aero, verdaĵoj, aromoj, akvujo vekis admiron, oni volis kanti kaj en la memoro aperis poeziaj linioj. Mi kelkfoje citis al la geamikoj tre konvenan strofon el la poemo de Mukaelo Giŝpling:

“La milda sun’, kaj la karesa vento
Kaj la profunda, diafana blu’…
Ho, kia bel’ ! Ne pasu la momento –
Ĝi daŭru plu,
Ĝi ĉiam daŭru plu!”

La bunta mozaiko de la programo de tiuj ĉi tagoj estis kunmetita el diversaj programeroj. Post la sinprezento de la partoprenintoj, interkonatiĝo kaj apartaj anoncoj de la respondeculoj pri la programeroj, en la unua vespero okazis la koncerto de nia ŝatata bardo Mikaelo Bronŝtejn, kiu povis viziti la renkontiĝon nur por du tagoj, ĉar li devis forveturi eksterlanden por partopreni internacian Esperanto – aranĝon. Ni ĝuis novajn kaj multajn malnovajn kantojn en la plenumo de Mikaelo, ofte kunkantis, kaj agrabla, amika etoso de la vespero bonege unuigis ĉiujn ĉeestintojn. Fine de la vespero estis komuna festado de la 25-jara jubileo de la eldonejo “Impeto”, kiam sonis voĉigitaj rememoroj pri la krea vojo de ĝiaj eldonistoj, amikaj tostoj kaj estis aranĝita vendoekspozicio de libroj de “Impeto”. Dum la lasta mi akiris kelkajn novajn Esperanto-librojn por mia biblioteko, la novan diskon de Mikaelo Bronŝtejn, kreitan en la kunlaboro kun Sergeo Straŝnenko, kaj donace ricevis la antaŭnelonge eldonitan romanon de Mikaelo Bronŝtejn “Mi stelojn jungis al revado” kaj tuj povis peti la aŭtografon de la aŭtoro.

En Strangula korto La ŝildoj pretas por la registrado de la partoprenantoj

Strangula korto Beleco de la naturo en Strangula korto

Interkonatiĝo Mikaelo Bronŝtejn prelegas dum RET Koncerto de M. Bronŝtejn en la unua tago de RET

La dua ĉapitro. Legado omaĝe al la 140-jara jubileo de Ivan Ŝirajev.

Dum la dua tago de RET tage mi vizitis unu el prelegoj de la Somera universitato. Ĉiuj prelegoj estis vere interesaj, sed mi mem povis ĉeesti entute nur kvar. Krome mi partoprenis KoRo–n (Konversacian rondon), kiun gvidis Irina Gonĉarova, ĉar mi scivolis pri formoj kaj iloj, kiujn ŝi uzas por paroligi esperantistojn – novulojn. Sed plej multe impresis min en tiu tago la aranĝo, kiu nomiĝis “Legado omaĝe al la 140-jara jubileo de Ivan Ŝirjaev”. Dum ĝi okazis prelego pri Ivan Ŝirjaev fare de pastro-monaĥo Taŭriono (Ilja Smikov) el Moskva eklezia seminario. Ŝirjaev estis elstara esperantisto de la 20-30 jaroj de la pasinta jarcento, verkisto kaj tradukisto (kiu tradukis en Esperanton verkojn de F. M. Dostojevskij kaj L.N. Tolstoj), iniciatinto kaj ĉefredaktoro de la Enciklopedio de Esperanto. Multaj verkoj de la verkisto estis publikigitaj dum lia vivo en diversaj Esperanto-revuoj kaj kelkaj ricevis literaturajn premiojn, sed manuskripto de la ĉefa verko de I. Ŝirajev - romano "Sen titolo" longe kuŝis en la Esperanto-muzeo de Vieno kaj estis publikigita nur en 1995. La pastro Johano naskiĝis en Poŝehonjo, en la vilaĝo Vereteja kaj de 1905 diservis en la preĝejo de Zinovjevo. Li konatiĝis kun Esperanto en 1895, dum sia studado en Jaroslavla eklezia seminario kaj dum la tuta vivo restis la fidela adepto de la lingvo.

Dum la aranĝo ruslingve prelegis ankaŭ regionesploristino Galina Burŝa el la vilaĝo Vereteja, kiu rakontis pri la naskiĝloko de Ivan Ŝirjaev. Krome Maksim Soloĥin prezentis la biografion de la pastro kaj Nikolaj Gudskov voĉlegis la publikigitan studaĵon de Sten Johansson pri la verkaro de Ivan Ŝirjaev.

Mi devas diri, ke min tre impresis la personeco de Ivan Ŝirjaev, historio de lia vivo kaj krome mi rememoris, ke dum la eldonado de “Komencanto”, en ĝia rubriko pri la historio de la Esperanta literaturo, ni publikigis la materialon pri Esperanto - verkisto-klasikulo Ivan Ŝirjaev kaj prezentis fragmenton el unu el liaj verkoj. Ĉu mi povus imagi tiam, ke pasos dekoj da jaroj, kaj mi vizitos lokojn, ligitajn kun li kaj eĉ ĉeestos la liturgion, dediĉitan al li! Jen per kio estas valora RET-2017!

Vespere de tiu tago okazis ankoraŭ unu bona koncerto de la aŭtora kanto de moskvano Mikaelo Povorin, sonis liaj jam konataj por mi kaj ankaŭ multaj aŭdindaj novaj kantoj. Tiel agrable finiĝis la dua tago de RET.

Pastro Taŭriono rakontas pri Ivan Ŝirjaev  Pastro Taŭriono kaj Nikolao Gudskov dum la legado omaĝe al Ivan Ŝirjaev  Kantas Mikaelo Povorin

La tria ĉapitro. Partopreno en liturgio honore al la pastro Ivan Ŝirjaev kaj vojaĝo al Kukobojo.

Frumatene de la tria tago startis nia vojaĝo al la vilaĝo Zinovjevo, kie ĉiuj dezirantoj povis partopreni liturgion honore al la pastro Ŝirjaev, kiun iniciatis pastro-monaĥo Taŭriono (I.Smikov). La liturgion gvidis episkopo Ribinska kaj Danilova – Benjameno, kaj ĝi okazis en la duonruiniĝinta Asumpcia preĝejo de la vilaĝo Zinovjevo, kie la pastro Johano diservis ekde 1905 kaj ĝis la morto en 1933.

Atingi tiun lokon estis aparta aventura historio. La buso, per kiu ni vojaĝis al la vilaĝo, haltis ĉerande de la landvojo, plu ni povis veturi ĝis la preĝejo nur per la traktoro, ĉar neniu alia veturilo povis traveturi tiun malglatan seskilometran vojon kun profundaj kavaĵoj, plenaj de koto post la nokta pluvego. Krome neniu el la organizantoj atendis tiun intereson al la liturgio flanke de esperantistoj, kaj oni antaŭvidis ne pli ol 10-12 dezirantojn, kiuj povus libere dislokiĝi en unu traktora remorko. Sed kiam venis la buso kun pli ol 40 esperantistoj, evidentiĝis bezono de almenaŭ ankoraŭ unu traktoro. Feliĉe, ankaŭ la dua traktoro estis disponigita sufiĉe rapide, kaj ni ĉiuj ekveturis al la preĝejo. Estis vera ekstremaĵo veturi en la traktoraj postveturiloj, kun la terura skuado kaj saltado dum la vojo. Bela kaj suka koto flugis el sub la traktoraj radoj kaj kuŝiĝis sur la vestojn, la suno senavare brilis desupre… Atinginte la lokon, ni kun granda intereso ĉeestis la liturgion. Apud la preĝejo ni ekvidis lignofajron, kiun prizorgis vilaĝanoj kaj kiuj boligis tie akvon por teo kun kukoj, per kiuj oni regalis nin ĉiujn tuj post la fino de la liturgio, kaj tio ankaŭ estis tre kortuŝa. La sama romantika vojaĝo ripetiĝis sur la rea vojo ĝis la atendanta nin buso, kaj baldaŭ ni jam veturis plu, direkte al la vilaĝo Kukobojo, gasti ĉe avinaĉo Jaga.

Veturo al la loko de liturgio La seskilometran vojon kun multaj kavaĵoj, plenaj de koto, povis traveturi nur traktoro Veturado ĝis la preĝejo per la traktoro

En la loko de la liturgio Liturgio omaĝe al Ivan Ŝirjaev

Jen detaloj ankaŭ de tiu momento, kiu revenigis nin en la infanecon kaj en la mondon de fabeloj. En bela vilaĝa korto kaj sojle de la fabela domo nin akceptis du rusaj belulinoj en popolaj kostumoj kaj invitis ĉiujn enen, kie en ĉambro jam atendis gastojn pretaj tabloj kun la varmegaj samovaroj, kukoj kaj dolĉaĵoj. Ni trinkis teon, gustumis la regalaĵojn de Jaga kaj partoprenis la komenciĝintan amuzan spektaklon, iom poste gaja koboldo gvidis nin al la arbaro de la avinaĉo, meze de kiu staris ŝia arbara dometo. Baldaŭ montriĝis mem Jaga, kiu vigle komunikiĝis kun ni ĉiuj, nomis iujn belulino, princo kaj princino, unuvorte amuzis nin kaj ridigis. Ni kiel infanoj kuradis – flugadis sur la balailo, turniĝis kune kun la avinaĉo sur la ŝtupoj de la dometo, certe fotiĝis kaj sentis nin absolute feliĉaj. En la buso, dum la rea vojo al nia bazejo, mi pensis pri tio, ke homoj ne perdis intereson al fabeloj, ĉar tiuj ebligas deflankiĝi de realaĵoj, forgesi zorgojn kaj afliktojn.

En la vilaĝo Kukobojo sojle de la fabela domo nin renkontis belulinoj en rusaj popolaj vestaĵoj Gaste en la vilaĝo Kukobojo Ĉe avinaĉo Jaga Gaste ĉe avinaĉo Jaga Sojle de la domo de avinaĉo Jaga

Do, ankaŭ la tria tago disponigis al ni tiom riĉan paletron de eblecoj kaj tiom da ankoraŭ multo nevidita kaj nespertita. Kaj kronis la tagon bela, romantika poezia vespero, kiun scipovas lerte organizi Irina Gonĉarova. Ĉe la ronda tablo kun kandeloj sidis pluraj poeziŝatantoj kaj deklamis en Esperanto siajn plaĉajn poemojn de diversaj aŭtoroj.

Ĉapitro la kvara. Ekskurso tra Poŝeĥonjo. Mirinda vespera koncerto de “Ekvinokso”.

En la kvara tago de RET, tuj post la matenmanĝo, ekis piedpaŝa marŝo al Poŝeĥonjo kaj duontaga ekskurso tra la urbo. La urbeto situas ne tiom fore de la bazejo “Strangula korto”, la vojo ne estis enua kaj nia multopa grupo promenis tre volonte.

Ankoraŭ vintre, kiam mi eksciis, ke RET-2017 okazos en Poŝeĥonjo, mi certe rememoris la titiolon de la verko de Saltikov – Ŝĉedrin “Poŝeĥonskaja starina” (“Poŝeĥonja antikveco”), kaj en mia imago aperis neurbaj pejzaĝoj, unuetaĝaj domoj sur ne tre vastaj stratoj, vilaĝa preĝejo, lageto, nehasta biena vivo…

Reale Poŝeĥonjo estis malnova, trankvila, sufiĉe pura kaj taŭga por la vivo negranda urbeto, nur kun 6 miloj da loĝantoj. Antaŭe la loko sur la rivero Ŝeksno (la malnova nomo Ŝeĥonjo) nomiĝis Poŝeĥonje kaj apartenis al Jaroslavla princlando ĝis la jaro 1341. En la 17-a jarcento surloke de la nuna urbo troviĝis la vilaĝo Pertomka (pro la samnoma rivero Pertomka). En 1777 Katerina la Granda per sia ukazo alinomigis la vilaĝon en la urbon Poŝeĥonjo. Nun oni nomas ĝin la “urbo de kvin riveroj kaj sep pontoj” kaj ŝercas, ke tiun kvanton por ĉiu kapo havas nek Venecio, nek Peterburgo aŭ Hamburgo. La nuna Poŝeĥonjo havas du templojn: la Triunuan katedralon sur la urba placo kaj la Asumpcian preĝejon ĉe la tombejo. Mem la urba placo de Libero havas duonrondan formon, kiu per la formo de la “malfaldita ventumilo” de stratoj determinas la tutan urboplanon. Sur la placo estas komercaj vicoj, tiom karakteraj por la mezrusiaj provincoj. Malantaŭ la katedralo estas negranda parko kun la memorejo de herooj. Ni iris al la blankŝtona preĝejo de la katedralo, kun la smeraldkoloraj kupoloj kaj sonorilejo. Ĉiuj dezirantoj eĉ povis ascendi ĝin kaj provi kariljoni supre. Poste ni iom promenis tra la urbocentro, observante festan etoson, kiu regis tie (la urbo festis sian 240-jariĝon). Ni ankaŭ vizitis regionografian muzeon, kie ĉiĉeronino rakontis al ni pri la historio de la urbeto kaj ĝiaj metioj, kie ni ankaŭ eksciis pri la aŭtoro de la fama recepto de poŝeĥonja fromaĝo G. A. Kamenskaja. Post la muzeo  daŭris ekskurso jam sur la urbaj stratoj. Tiumomente mi kun du amikoj decidis reveni al la bazejo, ĉar ni sukcesis viziti kaj iom vidi la urbon en la antaŭa tago. Ni jam vigle paŝis laŭ la ponto trans la riveron Pertomka, kiam komenciĝis ŝtormo kaj pluvego, de kiu nin ne povis savi eĉ niaj ombreloj kaj anorakoj. La lastan distancon ĝis la “Strangula korto” ni vete kuregis sed revenis al la bazejo plene malsekaj. Nature, post la duonhoro tiu somera pluvego finiĝis kaj denove ekbrilis la suno. Ŝanĝinte la vestojn kaj trinkante varmegan teon, ni jam kun ridetoj plezure rememoris nian mallongan aventuron.

Poŝeĥonjo

Preĝejo de la Triunua katedralo Sonorilejo de la Triunua katedralo Supreniĝo al la sonorilejo

En la muzeo de Poŝeĥonjo En la muzeo de Poŝeĥonjo

Vespere de tiu tago okazis koncerto de la muzikgrupo “Ekvinokso” en la konsisto: Andrej Obrezkov kaj Valerij Vorobjov el Ivanovo kaj Evelina Sokolova el Krasnojarsko. Tio estis vere impresa kanta-muzika mirteatraĵo, kiu ricevis meritan atenton de la publiko. Muzikistoj kaj kantistoj de la grupo, ĉiu kun sia fascino, talento kaj temperamento, tre harmonie kaj amikeme kunekzistis sur la scenejo kiel unueca kolektiva organismo, donacante al la aŭskultanta publiko tiom da pozitivaj emocioj. Muziko kapablas efiki iujn animsensilojn kaj krei tute apartan, neforgeseblan humoron! Post tiu ĉi koncerto multaj sentis emocian entuziasmon kaj estis forte impresitaj.

Koncerto de la grupo Ekvinokso La koncerto de Ekvinokso

La sekva ĉapitro. REU – konferenco. Lignofajro. Aŭtora vespero de Ludmila Novikova.

Dum la sekvaj du tagoj de RET, la kvina kaj la sesa, ĝis la tagmezo daŭris la planita Konferenco de REU. Ĝi pasis sufiĉe paceme, sen iuj komplikaĵoj, kun la kutima tradicia tagordo. Estis raportoj de REU-prezidanto, de apartaj estraranoj kaj ankaŭ de klubgvidantoj aŭ klubaj reprezentantoj. Ĉar mi konstante interesiĝas pri la stato de la Esperanto – movado en Rusio kaj kaptas ĉiujn novaĵojn pri ĝi, ne estis io nova kaj neatendita por mi. Dum la reelektoj, estis du kandidatoj por la posteno de REU-prezidanto (Svetlana Smetanina kaj Mikaelo Ĉertilov) kaj estis denove reelektita kiel prezidanto Svetlana. Freŝecon al la momento aldonis elekto en la Estraron de nia uralano Vladimir Opletajev, kiu elektiĝis la unuan fojon, ĉiuj ceteraj estraranoj jam ne estis novuloj tie. Kompreneble, min ĝojigas tiu fakto, ke Vladimir iĝis REU-estrarano, kaj mi deziras al li sukcesan kaj fruktodonan laboron en la kampo de instruado en REU. Krome dezirindus, ke ni samregionanoj, subtenu nian amikon kaj kiel eble helpu al li!

 Voĉdonado dum la Konferenco de REU Dum la Konferenco de REU I.Gonĉarova rakontas dum la konferenco pri la projekto Poŝtkruciĝo

La Konferenco de REU Dum la Konferenco de REU

Vespere de tiuj du tagoj okazis bonegaj kaj memorindaj programeroj. Unu el ili estis lignofajro ĉeborde de la akvorezervejo. Mi ŝatus danki la prizorgantojn de la lignofajro, kiuj donacis al ni tiun nostalgiplenan vesperon! Iam lignofajroj estis konstanta elemento de SEJT–oj. Mi ĝis nun memoras la lignofajrojn, kiuj ĉiuvespere okazis dum OkSEJT en Jurmala ĉeborde de la Balta maro! Ankaŭ ĉi-foje ni plezure sidis “en amika rond’”, kunkantis komunajn kantojn akompane de la gitaro de Mikaelo Povorin kaj de la akordeono de Vladimir Solovjev. La fajro brulis jen pli forte, jen malpli, ankaŭ niaj voĉoj sonis pli laŭte aŭ ne tre. Ni ankaŭ ĝue observis  la belan sunsubiron, la ŝanĝiĝon de ĉielkoloroj kaj luman vojeton sur la akva surfaco. Laŭronde ni gustumis la regalaĵon el Kubo – bonodoran kaj fortan rumon, kiun alportis gasto de RET, kuba esperantistino Alina Dolores Zuaznabal Himely. Estis vere romantike, tre animece kaj varmece en ĉiuj sencoj! Tiunokte longe maleblis endormiĝi, ja en la kapo plu sonis la rememoritaj kantoj:)

Lignofajro ĉe la bordo de la akvorezervejo Kantado ĉe la lignofajro

“Aparta kanto” estis la sekvonttaga programero – aŭtora vespero de nia poetino Ludmila Novikova, eksa uralanino, kiu nun loĝas en Moskvo. Ludmila mem voĉlegis la proprajn tradukojn de rusiaj klasikuloj, siajn originalaĵojn kaj ankaŭ kolektis la geamikojn, kiuj tre emocie kaj bele prezentis ŝiajn poemtradukojn. Inter la deklamantoj tiuvepere estis du uralanoj: V. Opletajev, voĉleginta la tradukitan de Ludmila poemon de A. Blok “Rusio” kaj mi, prezentinta la poemon de A. S. Puŝkin “Al Baĥĉisaraja fontano”. Tio estis belega eblo mergiĝi en la krean mondon de Ludmila! Ankaŭ muziko, fratino de poezio, akompanis poeziajn verkojn en tiu ĉi vespero. Komponitaj de Mikaelo Povorin kantoj al la versaĵoj de M.Cvetajeva kaj K. Balmont en la traduko de Ludmila sonis, tre profunde penetrante en la animon. Ankaŭ “Ekvinokso” bele kantis kelkajn tre konatajn kaj malnovajn kantojn je vortoj de Ludmila, inter ili tre plaĉan al mi “Orienton”. Por mi, poeziŝatanto, ankaŭ tiu ĉi vespero iĝis vere neforgesebla!

Aŭtora vespero de L.Novikova Ludmila Novikova Aŭtora vespero de Ludmila Novikova Aŭtora vespero de Ludmila Novikova

Ĉapitro la lasta. La tuttaga ekskurso al Ribinsko kaj Tutajevo. Adiaŭa amika vespero.

La tempo dum RET flugis tre rapide. Mi kaj Lena Uspenskaja baldaŭ perdis la orientiĝon en la tagoj de la semajno, kaj en iu el ili ni longe penis rememori, kiu semajntago tio estis. Do, la tagoj rapide degelis, kaj jen jam estas la lasta tago.

Ĝi donacis al ni bonegan ekskurson al du vizitindaj kaj interesaj urboj: Ribinsko kaj Tutajevo. La viditaĵoj mirigis nin per siaj antikveco kaj belo!

La historion de Ribinsko difinis ĝia situo en la kruciĝo de la akvovojoj. En la loko, kie la rivero Ŝeksno enfluas en Volgon, sur la dekstra bordo de la rivero aperis vilaĝo de neservutaj fiŝistoj, kiu estis fama kiel liveranto de volgiaj fiŝoj al la Cara korto kaj estis menciita ankoraŭ en la spirita edikto de Johano III. En la epoko de Petro la Granda la loĝloko de fiŝistoj iĝis komerca urbo kaj unu el grandaj riveraj havenoj de Rusio. En la 19-a jarcento en Ribinsko ankaŭ malfermiĝis borso de pogranda pankomerco, kaj la urbo iĝis grandega centro de la pankomerco en Rusio. De tiuj tempoj en la urbo konserviĝis multaj komercistaj vilaoj, Ruĝa kaj Faruna gastaj kortoj, Malnova kaj Nova panborsoj. Nun la Nova panborso estas unu el plej belaj civilaj konstruaĵoj de la urbo, kaj ĉi tie dislokiĝas ribinska ŝtata histori-arkitektura kaj arta muzeo.

La urbo Ribinsko Monumento sur la Ribinska kajo de Volgo Monumento al la poeto L.Oŝanin Ribinska kajo de Volgo

Sendube ŝlosilan lokon en la urba panoramo havas la Savanto-Transfiguriĝa katedralo kun ĝia sonorilejo. En la komenco, meze de la 17-a jarcento estis konstruita ligna katedralo, kaj nur fine de la 18-a jarcento sur ĝia loko aperis la nova, ŝtona . La katedralo kaj la sonorilejo staras en mirinda harmonio kaj estas perceptataj kiel unu arkitektura ensemblo, kvankam la sonorilejo estis konstruita je 50 jaroj pli frue ol la katedralo. Certe unu el la plej gravaj vidindaĵoj estas ankaŭ la kajo de la rivero Volgo, kie ni plezure promenis. La kajon ornamas bela kapelo, konstruita apud la ŝiptransirejo surborde de Volgo, honore al la sankta Nikolao Miraklokreanto – protektanto de vojaĝantoj kaj negocistoj. Ĝi estis konstruita kontraŭ privataj monrimedoj de la konata ribinska negocisto I. Eltekov, memore al mirakla saviĝo de la imperiestro Aleksandro II dum la atenco kontraŭ lia vivo. Sur la duonronda rigardplaceto, eliranta al Volgo, estas animeca monumento al la poeto Lev Oŝanin, kiu naskiĝis en Ribinsko kaj, kreskinte kaj forlasinte ĝin, ĉujare vizitis sian naskiĝurbon. Sur la kajo staras ankaŭ alia moderna monumento memore al haŭlistoj, ja ĝis la epoko de ŝipoj ŝarĝitaj barĝoj, supreniĝis laŭ Volgo nur per la haŭlista tirado. Ĝenerale Ribinsko iam estis la ĉefurbo de haŭlistoj. En centraj stratoj restis konstruitaj du-trietaĝaj domoj, en kiuj estis butikoj, vendejoj, hoteloj. Ĝuste dank’ al la konservitaj kvartaloj de la 18-a – 19-a jarcentoj, Ribinsko havas sian antikvan komerc-negocistan specifan aspekton el glora pasinteco, kiun ni aparte ĝuis, promenante tra la urbo.

La dua urbo, kiun ni vizitis tiutage, estis Tutajevo. La urbo eniras en la Oran ringon de Rusio, al kiu entute apartenas 12 urboj. Sed tiel okazis, ke ĝi troviĝas iom flanke de la grandaj vojoj. Kion mi eksciis pri tiu ĉi belega rusia urbo?

Origine (ekde la 13-a jarcento) estis du apartaj urbetoj – Romanovo kaj Borisoglebsko – unu kontraŭ la alia sur diversaj bordoj de la rivero Volgo.

En la 18-a jarcento oni ilin unuigis en unu urbon Romanovo – Borisoglebsko.

Post la revolucio en 1918 la urbo ricevis la nomon Tutajevo honore al ruĝarmeano Ilja Tutajev.

La urbeto situas en pitoreskaj lokoj laŭvoje el Jaroslavlo al Ribinsko, sur la krutaj bordoj de Volgo kaj ankaŭ nun havas du partojn: Borisoglebska flanko - dekstre de la riverfluo kaj Romanova parto - maldekstre. Kaj kvankam Romanovo kaj Borisoglebsko kunvivas jam dum 200 jaroj, ili ĝis nun ne ekhavis riverponton kaj trafi de unu urba parto al la alia eblas nur per pramŝipo somere, kiun ankaŭ nia grupo uzis por veturi al alia riverbordo. Sed vintre la loĝantoj povas transiri piede sur la glacio. Entute Tutajevo havas 40 milojn da loĝantoj.

La Resurekta katedralo de Tutajevo Bela vidaĵo de la sonorilejo Freskoj de la preĝejo En la sonorilejo

Ni senhaste promenis en malnovaj, preskaŭ vilaĝaj, stratoj de la urbo, kie ŝvebas rusa spirito kaj reale senteblas Rusio, vizitis la urbajn preĝejojn, ĝuis volgiajn vastaĵojn. La ĉefa arkitektura miraklo de Borisoglebska parto estas unika Resurekta katedralo, la plej antikva en Tutajevo. Ĝi aspektas bele kaj solene ekstere, ĉirkaŭ fenestroj estas blankaj ornamaĵoj, muroj estas dekoritaj per kahelaĵoj kaj kolonetoj, interne la tutan spacon plenigas antikvaj freskoj. La katedralo estis funkcianta dum la tuta periodo de sia ekzisto. De Borisoglebska bordo bone videblas ĉebordaj preĝejoj de Romanova flanko: Triunua preĝejo, Kazana-Transfiguriĝa preĝejo kaj Krucaltiga katedralo. La lasta estis konstruita inter remparoj surloke de la antikva urbeto, de kiu komenciĝis Romanovo. Specifeco de la pejzaĝo de Romanova flanko estas kruta bordo de Volgo, distranĉita de multaj ravinoj – ..la urbo staras sur sep montetoj, sep ravinoj kaj sep fontoj. Eĉ stratoj ĉi tie nomiĝas: la unua Ravina, la dua Ravina … Pli sude de la remparoj lokiĝas Leontia preĝejo, kiu estis konstruita honore al la sanktulo Leontio Rostockij. Pro la nomo de la preĝejo la tuta ĉirkaŭaĵo ricevis en la popolo la nomon Leontjevka. Ĉiujn historiajn angulojn de la urbo kunigas ombraj patriarkecaj stratetoj . Preskaŭ ĉe ĉiu domo videblas ĝardeneto, ĝojiganta la okulojn per la bunta florado de dalioj, floksoj, malvoj... aŭ per ruĝa beraro de sorpo… aŭ per maturiĝantaj kukurboj. Ĉi tie vi facile sentas nevantan etoson de la provinca urbeto kaj vi komprenas, ke jen antaŭ vi estas ne ŝanĝiĝanta historio: tiel estis ĉi tie antaŭ kelkaj jarcentoj kaj tiel restas ĝis nun. Ne gravas, ke oni malkovris kosmoson, ke tutmonda reto okupis la tutan terglobon - la mondo ekzistas, dum estas tiuj insuletoj de trankvilo kaj sekureco, kies ĉefaj principoj restas – tero, laboro kaj kredo. Vespere, kiam ni estis plen-plenaj de la impresoj pri la vizititaj belaj lokoj kaj finiĝis nia tuŝado al la pasinteco kaj nuno de Rusio, ni revenis al nia buso, kiu veturigis nin reen al Poŝeĥonjo.

La bela Volgo Ekskurso en Tutajevo Belaj preĝejoj de Tutajevo Pitoreska rusa pejzaĝo ĉe la rivero Volgo

La finan vesperon kronis amika adiaŭa vespero, kiun gvidis mi kune kun Andrej Obrezkov, kaj ankaŭ ĝi estis hela paĝo de la evento. La programo de la vespero estis kunmetita el diversaj eroj. Komence estis enmanigitaj dankfolioj de la organizantoj al la plej aktivaj kontribuantoj dum la Tagoj, poste sekvis mallonga statistiko de RET, kaj post ĝi alternis muziko, kantoj, dancoj, deklamado kaj esprimado de impresoj fare de partoprenantoj. Nin ĉiujn denove plezurigis la kantoj de la grupo “Ekvinokso”, multajn el kiuj ni kunkantis. Bele sonis ankaŭ “Guantanamera” kiun kunkantis kun “Ekvinokso” esperantistino el Kuba Alina Dolores Zuaznabal. Kelkajn novajn kantojn, prezentitajn dum RET,  plenumis Mikaelo Povorin. Ĉiujn ĝojigis gajaj ĉastuŝkoj de Tatjana Vtorova el Volgogrado. Boris Zozulja, esperantisto el Rostov-sur-Dono, inspire deklamis la poemojn. Ekstaze dancis amikan valson Vadim Solovjov el Vladimiro kaj Marina Bac el Krasnojarsko. Ĉiuj momentoj de tiu ĉi lasta vespero estas neforgeseblaj same kiel muziko, kiu ilin akompanis.

Dum la adiaŭa vespero kantas Evelina Adiaŭa amika vespero Dum la adiaŭa vespero kantas Vadim Solovjov Dum la adiaŭa amika vespero Amika valso dum la adiaŭa amika vespero La grupo Ekvinokso kaj Alina el Kubo kantas dum la adiaŭa vespero

La fina ero de la evento estis komuna fotado matene de la sekva tago antaŭ la matenmanĝo, tial ĝi okazis ĉe la kafejo. Ni ĉiuj staris, duonferminte la okulojn pro la suno kaj plezure ridetante. Nun la bela foto memorigas tiun lastan momenton antaŭ la forveturo.

Vadim, Raja,Alina, Valja Ĉe la bordo de Ribinska akvorezervejo

Restis ankoraŭ kelkaj impresaj momentoj ekster la kadroj de mia rakonto. Tio, ke dum RET min ĝojigis la renkontiĝo kun multaj malnovaj amikoj kaj mi povis konatiĝi  kun kelkaj novaj. Kaj ĝenerale la tutan tempon pasigi en mirinda amika kompanio! Ĉiumatene mi ĝuis matenan gimnastikon, kiun gvidis nia eksa uralanino Tatjana Glaznica. Mi ĝuis rumbon, kiun instruis kubanino Alina Dolores Zuaznabal kaj kiun eblis danci, sen atento al la aĝo kaj nepre ridetante. Ankaŭ mi ĝuis vesperan kvizon de krasnojarskanino Evelina Sokolova kaj proponitajn de ŝi pli poste, dum la rea vojo en la trajno, Esperanto-ludojn. Mi ĉiutage ĝuis la matenajn kaj vesperajn promenadojn tra la Strangula korto kaj observadon de la ŝanĝiĝantaj bildoj de la naturo ĉe la bordo de la ribinska akvorezervejo. Entute mi ĝuis ripozi aktive kaj kontemple!

Komuna foto antaŭ la forveturo

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo

Komentoj

Dankon, Raja, pro interesaj

Dankon, Raja, pro interesaj kaj belaj komentoj pri nia tutlanda aranĝo! Mi ĝojas, ke ĝi plaĉis al ĉiuо partoprenintoj kaj lasis neforviŝeblajn impresojn en ĉies memoro! Ankŭ ĉarmaj fotoj trafe akompanas ĉiun tagon!

Mi volus danki Rajeĉka por

Mi volus danki Rajeĉka por tre interesa kaj detala rakonto. Mi ĝuis la lingvaĵon kaj emocian priskibadon de ĉiu tago. Ĉiuj ĉapitroj sonas sufiĉe diverse, tamen mi ne povas diri, kiu el ili al mi plaĉas pli multe. Bonega verkado pri la rimarkinda evento! Pluajn sukcesojn al Raja pri verkado! Kaj ne nur pri ĝi!

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte