Aldoni novan komenton

Ne halti survoje

Urboj: 

Aranĝoj: 

“Halti survoje al alto signifas regliti,” – tiel ekpensis  esperantistoj de la Ural-Siberia movado kaj komencis prepariĝi al Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburg. La ĉefa celo de la trejnado estis aktivigi lingvokonojn kaj lingvokapablojn  de uralaj komencintaj esperantistoj. 

La aranĝo okazis en la komforta bazejo “Uktus”, rande de la urbo, en pitoreska pina arbaro. La bazejo jam estis konata por multaj – ja en la sama loko maje okazis jubilea neforgesebla EsPrimo-10.

La programo de la kvar trejnad-tagoj estis densega: du lecionaj partoj – matene kaj posttagmeze, kulturklerigaj prelegoj, diskutrondoj, lingvaj kaj societaj ludoj, koncertoj, metiejoj ktp. Ĉiu povis trovi por si ion utilan kaj interesan.

Mi mem, ekzemple, estis ravita pri lecionoj de Aleksander Osincev (A-niveluloj) kaj Vladimir Opletajev (por B-niveluloj) – tiuj du spertaj instruistoj kapablis dum kvar tagoj paroligi homojn, kiuj ĝis tiam preskaŭ ne parolis Esperanton aŭ parolis fuŝe. Eĉ infanoj komencis iom babili la internacian lingvon. La instruistoj helpis pri la akuzativo, infinitivo, neniigo de rusaj akĉentoj en la prononco, aŭda- kaj legokomprenoj, instruis multajn novajn vortojn en nekutima vigla maniero. Lernantoj “butikumis”, “leterumis al gepatroj”, “gaje dialogis”, ludis, kantis kaj dancis dum la lecionoj. Ĉiuj havis bonan humoron, kio certe estas grava parto de la motivado.

Krom tiuj lecionoj indas mencii lingvajn ludojn, kiujn aranĝis Roman Jefremov. Celo de la ludoj estis paroligi lernantojn en komforta distra etoso. Lernantoj ludante mem ne komprenis, kiam ili komencis senĝene paroli Esperanton. Similaj programeroj vere helpas al komencintoj, la rezultoj venas rapide kaj facile.

Certe mi estis kortuŝita pro “Historioj pri feliĉo”, “Ĉambro de l'poetoj", “Diskutrondo pri kantado”, “Vespero de aŭtunaj naskiĝintoj”, “Gaja teatrumado” – la programeroj, kiuj kreis amikan etoson kaj ripozigis homojn dum kvar trejnad-tagoj.

Aparte mi volas diri pri “Esperanto-kinejo”, kiun ĉiunokte gvidis Aleksander Osincev kaj pri “Brajn-ringo”, intelekta ludo, kiun jam la trian fojon en Esprantujo aranĝas Roman Jefremov.

Mi mem gvidis du programerojn – “TEJO-horo” kaj “Ĉu vi legas Kontakton?” Sinceran dankon al Łukasz Żebrowski kaj Rogener Pavinski, kiuj sendis salut-mesaĝojn kaj apogajn vortojn al la partoprenantoj kaj internaciigis nur-rusan etoson. Per la programeroj mi ŝatis paroligi lernantojn dum  rakonto kaj diskutado pri movadaj problemoj,  krei pozitivan imagon pri TEJO kaj ĝia revuo, igi homojn esti aktivaj membroj de TEJO, verki, kreadi kaj partopreni projektojn.

Fine de la trejnado lernantoj ricevis certigilojn pri la sukcesa trejnado. Por multaj el ili tio estis la unua dokumento en Esperanto, vere grava kaj valora. Longa vojo komenciĝas per malgranda paŝo.

La trejnadon partoprenis entute 32 homoj el 10 rusiaj urboj.

Nome de ĉiuj partoprenantoj mi volas diri grandegan dankon al la ĉefa organizanto de la Aŭtuna lingvotrejnado, Raja Kudrjavceva, kiu senlace, sendorme, sindone faris ĉion, por ke la evento estu alloga, pozitiva kaj vere utila. La lingvotrejnado certe estas ripetinda!

 

Olga Ŝilajeva, Glazov