Urboj:
Por grupo de jekaterinburgaj esperantistoj la vespero, kune pasigita la 25-n de aprilo en la urba filharmonio iĝis la vera festo de animo! Post dujara paŭzo pro la kronvirusa pandemio ni denove renkontiĝis kun la konata pianisto-esperantisto Andrej Korobejnikov, vizitinte lian belegan koncerton en la filharmonio. Estis ĝoje, ke al nia kompanio povis ankaŭ aliĝi esperantistino el Miasso Tatjana Koneva, kiu nuntempe gastas en Jekaterinburgo ĉe nia Lena Uspenskaja. Antaŭ unu monato akirinte la biletojn por la koncerto, ni verdire jam senpacience atendis la eventon kaj ĝi plezurigis nin super ĉiuj niaj atendoj!
En la unua parto de la koncerto estis plenumita de Andrej la fama muzika ciklo “Sezonoj” de la komponisto P. I. Ĉajkovskij. Ĉiu el ni ne unu foje aŭdis tiun ĉi muzikan klasikaĵon, kiun oni nomas la enciklopedio de la rusa bienvivo kaj samtempe la originala taglibro de la komponisto, en kiu li muzike bildigis karajn por lia koro vivepizodojn, renkontojn, poezion de la naturo. La muzikaĵo estis multfoje prezentita de diversaj pianistoj. Sed kio min persone ravis ĉi foje – tio, ke Andrej posedas la kapablon havigi al la muzika verko individuan kaj karakteran ĉarmon, lia esprimiva plenumo ekinteresigas kaj entuziasmigas la publikon kaj ebligas al ni, aŭskultantoj, ekvidi kaj ekaŭdi tiujn bildojn de la naturo aŭ okazintaĵojn kaj animajn travivaĵojn de la komponisto.
Post la interakta paŭzo, en la dua parto sonis belega, romantika muziko de la komponisto S. V. Raĥmaninov. Lia muziko plenas de profundaj meditoj kaj tragikaj sentoj. Kiam Andrej ludis ĝin, ĝi iel magie influis min. Malfacilas tion klarigi per vortoj, sed ŝajnis, ke la animo kantis, tristis, ploris kaj vibris pro la muziko. Verŝajne la sekreto de la muziko estis en tio, ke ĝi estas direktita al homa koro kaj dank’ al sia emocia malkaŝemo ĝi facile atingis la reeĥon de la aŭskultantoj.
Ĉe la fino de la koncerto estis brile plenumta la sonato № 2 de la komponisto S.S. Prokofjev, kiun Andrej ludis mirinde forte, emocie, forlogante nin, la aŭskultantojn, post si en pasion de la prokofjeva muziko kaj helpante al ni percepti ĝian potencon kaj forton.
La tuta koncerto estis vere plezuriga kaj la publiko volonte ĝuis ĝin! Ĉi tie eblas nur citi nian klasikulon, A. S. Puŝkin, kiu skribis, ke “el ĝuoj de la vivo muziko cedas sole nur al amo. Sed ankaŭ amo estas melodio!”
Fulme traflugis la tempo de la koncerto. La aŭskultantoj ne volis forlasi la halon, longe aplaŭdis kaj bisis la pianiston, kiu ludis aldone. Kiam la publiko finfine disiris, nia esperantista grupo direktiĝis en la apudan salonon, kie ni atendis kelkajn minutojn por ke Andrej aliĝu al ni. Tradicie li ĉiam venas al nia kompanio por iom komunikiĝi Esperante kaj fotiĝi je bona memoro. Ĉi-foje kune kun li ankaŭ venis la vicdirektoro de la filharmonio; asertante, ke li preskaŭ komprenas nian viglan konversacion, ankaŭ li mallonge partoprenis la interparolon en la rusa.
Tiu ĉi vespero en la filharmonio donacis al nia kompanio bukedon de neforgeseblaj impresoj kaj feliĉaj momentoj! Ĝi estis vere belega!
Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo
Aldoni novan komenton