Aŭtuna lingvotrejnado. Gravaj atentigoj

Aranĝoj: 

1) Aktualaj prezoj por la loĝado en ”Uktus”.  

Jekatrinburgaj organizantoj jam faris antaŭmendojn kaj antaŭpagojn.

Loĝado en dulita ĉambro - 600 rub. de unu persono por diurno, en unulita ĉambro -1000 rub. por diurno. Trifoja manĝado dum la tago kostos  500 rublojn. Eblas mendi aparte: matenmanĝojn kontraŭ 130 rub., tagmanĝojn - 220 rub., vespermanĝojn - 150 rub.

Aliĝkotizo - 400 rub. Ĉio pagendas surloke  dum la registriĝo.

2) La Organiza grupo de la Aŭtuna lingvotrejnado antaŭtaskas ĉiujn partoprenontojn kaj atentigas la aliĝintojn pri devigaj hejmaj taskoj.

 

Tasko

Celgrupo

1

Kurta sinprezento de novaj esperantistoj

A-grupanoj, B-grupanoj

2

Parkere lerni 1 – 3 poemojn por deklamado

A-grupanoj, B-grupanoj, instruistoj

3

Prepari kelkajn ŝercojn, anekdotojn por publika prezento.

A-grupanoj, B-grupanoj, instruistoj

4

Rakonti historion pri feliĉa momento el propra vivo

B-grupanoj, instruistoj

 

3) La estraro de la profilaktejo “Uktus” atentigas venontojn pri nepra kunpreno de hejmaj ŝuoj por ne damaĝi la purecon ene de la sanatoria domo. Matengimnastikemaj gastoj bonvolu kunpreni sportajn kostumojn.

4) La aliurbaj gastoj estos aparte informitaj pri la atingeblecoj de la profilaktejo el la flughaveno, stacidomo kaj aŭtobusaj stacioj de Jekaterinburg.

La Organiza grupo deziras al ĉiuj aliĝintoj agrablajn preparojn al la programo kaj sukcesan vojaĝon al Jekaterinburg!

Ĝis la revido novembre en “Uktus”!

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte