Mi deziras al vi ...

Personoj: 

Mia unua scio pri Esperanto estis negativa: infanaĝe mi legis en iu libro, ke Esperanto estas “mortnaskita lingvo, destinita al fiasko”.

Komenco de mia konatiĝo kun Esperanto rilatas al la 70-ja jaroj, kiam estante studento de Politekniko, mi frekventis la urban bibliotekon pri fremdaj lingvoj por okupiĝi pri la angla (tiama modo de multaj studentoj). Foje en la salonon venis homoj, kiuj anoncis pri okazonta prezento kaj unua leciono de Esperanto. Mi certe miris, ke la “mortnaskita lingvo” tamen vivas. Evidente la prelego impresis min, ĉar mi decidis nepre ellerni Esperanton, “tiom facilan lingvon”, des pli ke la angla malbone enkapiĝis.

Ekde la komenco la lernado de Esperanto plaĉis al mi, ĝi estis kvazaŭ facila rebuso, kie oni povas montri lertecon de sia intelekto. Mi volonte vizitis la lecionojn.

Post la fino de elementa kurso oni proponis al mi viziti SEJTon. Tiusomere en 1976 ĝi okazis apud la urbo Tiĥvin, en Leningrada regiono. En pitoreska arbaro kaj preskaŭ sovaĝa naturo kolektiĝis ĉirkaŭ 300 personoj – reprezentantoj de diversaj urboj de la tuta grandega Sovetunio.  Plezure pasiginte miajn somerajn feriojn en mirinda Esperanto-kompanio, mi serioze kaj porlonge “infektiĝis” kaj engaĝiĝis en E-movadon. Kiajn belajn revojn donacis la juneco kaj kiun agoavidon mi havis tiam!

Reveninte hejmen mi tuj organizis E-kurson malgraŭ ke ne povis flue paroli kaj tute ne sciis instrui! La sorto decidis min ekzameni. Kun mia esperantista grupo mi vizitis regionan E-renkontiĝon kaj dum solena malfermo la organizantoj vokis min al mikrofono por salutparoli. Mi ĝis nun memoras tiujn dudek paŝojn al la mikrofono – ili estis por mi kvazaŭ paŝoj al eŝafodo! En mia cerbo frapis: “Post kelkaj sekundoj miaj gelernantoj ekvidos, ke ilia instruisto ne scias flue paroli! Terure!!” Eble pro tia nervostreĉo okazis tute male -  mi prenis la mikrofonon kaj improvizis tute fluan salutparolon, ke oni eĉ aplaŭdis!

Tiel startis mia aktiva esperantista vivo. Mi partoprenis regionajn renkontiĝojn kaj somerajn Esperanto-tendarojn, iĝis prezidanto de esperantista klubo, mem organizis E-aranĝojn, komencis internacian korespondadon...  Al miaj unuaj 30 leteroj respondis nur 6 personoj, sed mi ĝojas kaj dankas la sorton, ke inter ili estis Ralf Jalming  el Gotenburgo, Svedio, kun kiu mi amikas jam 30 jarojn!

Mia unua vizitita internacia aranĝo estis TEJO-Kongreso en Krakovo kaj la vojaĝo en Pollandon en 1987 (kiam Esperanto havis la 100-jaran jubileon) estis mia unua eksterlanda vojaĝo.    Min tiam tre impresis la fakto, ke 1000 partoprenantoj el 50 landoj tute libere interparolis kaj komprenis unu la alian sen tradukistoj!

Aparta direkto de mia agado estis koresponda Esperanto-kurso. Mi publikigis centojn da artikoloj pri Esperanto en gazetaro tra la tuta lando. Rezulto de tiuj publikaĵoj estis centoj da korespondaj kursanoj. La kurso funkciis preskaŭ 20 jarojn! Ĝuste por tiuj korespondaj kursanoj estis elpensita kaj farita modesta bulteno sub la titolo “Komencanto”, kiu dum dek jaroj kreskis el “ gazeto por korespondaj kursanoj...” al la “internacia revuo por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj”.

Cetere mia intereso pri Esperanto ne estingiĝis dum la jaroj de mia armeservado. Mi devas rakonti pri kurioza okazo kiam mi (tute senpermese) forlasis la garnizonejon por almenaŭ dum kelkaj tagoj partopreni la vican SEJTon, kiu okazis tiusomere en Uzbekio apud la urbo Taŝkent. Nun jam mi komprenas, ke tiam mi simple haste veturis al la grava vivevento, ĉar ĝuste tie mi konatiĝis kun mia estonta edzino, juna kaj entuziasma Raja – aktivulino el la Esperanto-klubo el Samarkand. Ni fariĝis E-familio kaj kune daŭrigis poresperantan aktivadon redaktante kaj eldonante la revuon, okupiĝante pri la lingvoinstruado, organizante regionajn renkontiĝojn, partoprenante UKojn kaj aliajn  internaciajn aranĝojn.

Por mi Esperanto estas ne nur lingvo, sed granda, varia, multkolora, mirinda kaj neripetebla mondo! Ĝi sendube pliriĉigas vivon de ĉiuj, kiuj trafas kaj restas en tiu ĉi mondo. Mi deziras al vi ĝui la vivon de tiu ĉi mondo!

Jekaterinburg, decembro 2007

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte