Ni penu fari nian vivstilon pli ekologia!

Urboj: 

Jana Ĥusanova naskiĝis en la urbo Jekaterinburg, en esperantista familio kaj lernis Esperanton en la ĉeesta kurso de Aleksandr Osincev en 2011. Post la fino de la kurso ŝi partoprenis SES en Slovakio, kie ŝi praktikis Esperanton en la internacia medio.
Jana estas komunikema kaj tre ŝatas vojaĝi, tial ŝi volonte partoprenis multajn junularajn Esperanto-aranĝojn: JES en Germanio, FESTO en Francio, SES en Apudmoskvo k.t.p. En 2014 Jana samtempe finis la studadon de astrofiziko kaj pedagogio en Jekaterinburga ŝtata universitato. Post la sukcesa diplomiĝo ŝi estis akceptita al eŭropa studprogramo Astromundus kaj komencis dujaran studadon en Eŭropo. Ŝi jam loĝis kaj studis en Aŭstrio, Italio, Germanio, somere praktikis en Kanado, kaj nun ŝi studas en Serbio. Jana daŭre aktive praktikas Esperanton en Eŭropo, amikas kun multaj diverslandaj esperantistoj, partoprenas multajn eŭropajn junularajn Esperanto-aranĝojn, sed ankaŭ ne perdas la ligojn kun la uralaj esperantistoj.


Ĉiujare miloj da homoj partoprenas en la aktivaĵo, nomata Horo de Tero. La ideo estas simpla: oni malŝaltas la lumon kaj ne uzas elektron por unu konkreta horo dum unu konkreta tago. La efiko de tio estas fakte tre dubinda, ĉar ŝpari energion unu horon el 8766 horoj en la jaro estas ne vere rimarkebla efekto. Krome rapida kaj granda ŝanĝo de energikonsumo ne estas bona por elektrocentraloj. Tial mi fakte ĝojas, ke ne ĉiuj homoj partoprenas en tiu aktivaĵo. Sed organizantoj asertas, ke tio estas farata ne vere por helpi al la natura medio, sed por atentigi homojn pri ekologiaj problemoj. Ni parolu, do, pri la ekologiaj problemoj!
Nuntempe ĉiu aŭdas pri diversaj ekologiaj problemoj: poluo de la naturo, tutmonda varmiĝo, malapero de raraj bestospecioj, detruado de la ozona tavolo. Jes, ni ĉiuj scias almenaŭ iomete pri tio, kaj jes, ni ĉiuj kontribuas al tio kaj tute ĉesi damaĝi la medion ne plu estas facile en la moderna socio. Sed tamen fari malgrandajn paŝojn al pli ekologia vivstilo ĉiu el ni povas, kaj mi pensas, ke ni devas fari tion ne unu tagon en la jaro, sed ĉiutage. Kaj en tiu ĉi artikolo mi ŝatus rakonti, kiel ni povas ĉiutage plibonigi nian konduton kaj kontribui al solvado de tiuj malfacilaj problemoj. La vero estas, ke nenio estas eterna. La naturo ŝanĝiĝas, kaj tio estas sufiĉe normala afero, do la naturo verŝajne ekzistos, egale, kion la homaro faras, sed ĉu ekzistos la homaro? Tio estas la demando. Kaj se ni volas daŭre evolui, se ni volas iri antaŭen, atingi aliajn stelojn, ni bezonas tempon, ni bezonas tempon por ke la homaro vivu. Tial ni devas zorgi do pri nia hejmo — la Tero.

Kaj jen kelkaj proponoj, kion ĉiu el ni povas fari kaj kion mi persone faras.

Rilate al ŝparado de krudaĵoj:

— Ne uzi akvon, elektron, gason, kiam vi ne bezonas tion. Do fermi la akvon, dum vi brosas la dentojn aŭ sapumas la korpon, malŝalti la lumon, se vi ne bezonas ĝin, ne forgesi infuzi teon tuj post kiam la akvo boliĝis kaj similaj aferoj, kiuj eble ne faras ege grandan ŝparadon, sed certe estas pli bonaj ol senpense foruzi ĉion. La krudaĵoj ne estas senfinaj kaj konsiderante, kiom rapide la homaro kreskas, ni devas zorgi pri ili.

— Kolekti recikligeblan rubon kaj fordoni ĝin al recikligo. Bedaŭrinde ne en ĉiuj landoj ekzistas sufiĉe da ebloj por recikligi rubojn, sed oni ĉiam povas informiĝi pri tio kaj trovi almenaŭ iujn eblojn.

— Donaci siajn malnovajn aĵojn aŭ fari ion novan el ili. Ofte ni forĵetas aĵojn nur ĉar ne plu bezonas ilin, aŭ ĉar ni volas ion novan, sed povas esti, ke niaj malnovaj aĵoj estas ankoraŭ utilaj: en la interreto eblas trovi tre multajn ideojn kion oni povus fari el malnovaj ŝampuboteloj, jogurtaj glasoj ktp. Se vi ne estas ŝatanto de manfarado, vi tamen povas trovi aliajn eblojn de reuzado: malnovajn litotolaĵojn oni povas tranĉi en malgrandajn pecojn kaj uzi ilin por viŝi tablojn aŭ plankon, malnovajn vestaĵojn oni povas fordoni al rifuĝintoj. Kaj oni povas ja simple ripari objekton aŭ aĵon, se ĝi rompiĝis. Antaŭ forĵeti ion, pripensu, ĉu ĝi vere jam estas nur rubo.

— Uzi elektronikajn librojn kaj elektronikajn biletojn. Ne ĉiam estas tia eblo, sed nun pli kaj pli ofte oni povas uzi bileton en sia poŝtelefono aŭ tabulkomputilo anstataŭ printi ĝin. Ni ja volas havi arbarojn, tial utilas eviti printadon, se tio estas ebla.
Rilate al manĝkutimoj:

— Manĝi malpli da viando. Produktado de viando postulas multe pli da akvo ol produktado de la sama kvanto de planta manĝo kaj ĝi produktas pli da CO2. Kompreneble ne ĉiu speco de viando estas malpli bona ol ĉiu speco de planto. Kelkaj viandspecoj estas ekologie malpli bonaj, kelkaj pli bonaj: inter la viandspecoj bovaĵo plej multe damaĝas la ekologion (laŭdire ĉesi manĝi bovaĵon povas esti pli bona por la ekologio ol ĉesi uzi aŭton). Nur manĝi malpli da viando estas jam paŝo al pli ekologia vivstilo. Kaj oni ne nepre devus tute ĉesi manĝi viandon, sed mi pensas, ke en la antaŭa tempo homoj ne manĝis viandon ĉiutage kiel nun kelkaj homoj tion faras. Oni ĝenerale havis malpli da ebloj ol ni, kiuj la tutan jaron havas ion ajn, kion ni volas. Kaj kelkfoje manĝi vegetare estas normale ankaŭ por viandmanĝantoj, mi pensas.

— Manĝi pli da surloke produktitaj manĝaĵoj. Alia afero, kiu influas la ekologion de nia manĝo estas transportado de ĝi al niaj hejmoj. Ju pli malproksime de ni la manĝaĵo estis produktita, des pli malbone ĝi influas la ekologion.

— Plani sian manĝon. Mi daŭre suferas pro tio, ke ekde kiam mi loĝas sole, mi ne ĉiam sukcesas formanĝi aĉetitan manĝaĵon kaj devas forĵeti ĝin, kiam ĝi putriĝas. Kaj mi malrapide lernas planadon de manĝo: por tio mi bezonas bone scii, kiam kio en mia fridujo putriĝos, kaj decidi, kion mi devus kuiri por sukcese konsumi tion kaj kion mi devus ankoraŭ aĉeti por kuiri ĉion planitan. La ununura malavantaĝo estas, ke la vivo estas komplika, kaj mi ne ĉiam sukcesas sekvi miajn planojn, sed mi penas fari tion.

— Fordoni manĝaĵojn . Krom la problemo, ke oni ne ĉiam sukcesas formanĝi la reston de aĉetitaj produktoj, ekzistas ankaŭ problemo, ke oni aĉetas ion por gustumi, sed oni ne ekŝatas tion. Ambaŭ tiujn problemojn povas solvi manĝaĵdividado. Tio estas servo, kreita en Aŭstrio kaj Germanio por trovi homojn, kiuj ŝatus forpreni tion, kion vi ial ne volas manĝi antaŭ ol tio putriĝas. Denove bedaŭrinde - tio ne en ĉiuj urboj kaj landoj same bone funkcias, sed mi esperas, ke pli da homoj volos uzi tion kaj krei tian reton por sia urbo (oni ja povas ankaŭ simple krei grupon en socia reto).

— Iri rubujen. Tiu ĉi estas aktivaĵo tre konata en Germanio kaj mi ŝatus konatigi ankaŭ vin kun tio. La problemo estas, ke vendejoj forĵetas tre multe da manĝaĵoj, kiuj ankoraŭ estas manĝeblaj. Tio estas farita pro multaj kialoj: la pakaĵo estas damaĝita, oni bezonas pli da spaco por novaĉetita manĝo, ĝi ne plu estas vendebla (cetere la tempo, dum kiu oni rajtas vendi, ofte estas malpli granda ol la tempo, dum kiu oni rajtas manĝi), rilate al legomoj kaj fruktoj: se unu el ili putriĝis, tiam la tuta pakaĵo estas forĵetita. El tio sekvas, ke multe da manĝeblaĵoj simple trafos rubujon kaj estus neniam manĝotaj, se ne aktivuloj, kutime studentoj, kiuj tiun manĝon elprenas kaj manĝas. Kaj estas vere nekredeble, kiom multe da tute normala manĝo oni povas trovi tie.
Rilate al poluo de la natura medio:

— Anstataŭ uzi unufoje uzeblajn aĵojn necesas uzi multfoje uzeblajn: mi ĉiam havas mian propran sakon por aĉeti manĝaĵojn (kaj tio en kelkaj landoj konfuzas vendistojn, kiuj rigardas min per nekomprenantaj okuloj, ĉar plastaj sakoj ja estas senpagaj), mi ankaŭ ne prenas plastajn sakojn por legomoj. Se okazas, ke mi devas preni plastan sakon, mi uzas ĝin poste por forportado de rubaĵo. Aĉetante kafon en la universitato, mi prenas veran tason anstataŭ la plastan (ne plu, ĉar mi translokiĝis kaj ne plu trinkas kafon en la universitato). Kaj multajn aliajn aĵojn, kiujn ni kutimas aĉeti kaj forĵeti, ni povas anstataŭigi per la multfoje uzeblaj.

— Elekti dentopastojn, ŝampuojn, duŝgelatojn, kremojn, sapojn kaj aliajn similajn aĵojn sen aldono de mikroplastoj. Malmultaj scias pri tiu kaŝita danĝero por la naturo. Multaj produktoj en nia banĉambro enhavas malgrandajn erojn de plastoj, kiuj poluas la akvon en riveroj kaj poste en maroj. La problemo estas, ke tiuj plastaj eroj povas resti ĝis 100 jaroj en la akvo sen detruiĝi. Ili akumuliĝas en fiŝoj kaj aliaj maraj bestoj kaj en la fino homoj sorbos ilin, manĝante fiŝojn. Krom tio diversaj toksoj povas akumuliĝi sur la plastaj eroj antaŭ ol ili trafas fiŝojn, ankaŭ toksoj kiuj povas kaŭzi kanceron. La problemo daŭre estas esplorata de sciencistoj, kaj mikroplastoj ankoraŭ ne estas malpermesitaj, sed ni jam povas provi halti poluon de akvo kaj ne plu uzi produktojn, kiuj enhavas mikroplastojn. Jen kiujn substancojn oni devas eviti: polyethylen (PE), polypropylen (PP), polyethylenterephthalat (PET), nylon, polyurethan (PUR), ethylen-vinylacetat-copolymere (EVA), acrylates copolymer (AC), acrylates crosspolymer (ACS), polyquarternium-7 (P-7), polyamid (PA), polyester (PES), polyimid (Pl), polymethylmethacrylat.

— Certe estas pliaj aferoj, kiujn oni povas fari por vivi pli ekologie. Proponoj estas bonvenaj!

Zorgado pri la ekologio estas malfacila tasko, kaj ofte ni eĉ ne rimarkas, kiam ni damaĝas la naturan medion, sed bona paŝo estas komenci pensi pri tio kaj trovi pli da ebloj por ĉiutage iom post iom plibonigi sian vivstilon. Tio povas komence ŝajni esti iomete komplika, sed post iom da tempo oni povas alkutimiĝi al ekologia vivstilo, kaj mi pensas, ke tiaj kutimoj estas necesaj por ni. Kian aeron ni spiros kaj kian akvon ni trinkos, dependas de ni, kaj mi esperas, ke ni faros ĝustan elekton.
Jana Ĥusanova (Serbio – Jekaterinburg)

Komentoj

Kara Jana, la temo, kiun vi

Kara Jana, la temo, kiun vi traktas, estas ekskluzive grava. Vi pravegas, ke la mediprotekta problemaro urĝas la homaron agi favore al la ĉirkaŭa naturo.

Mi ĉiam konsideris min homo ekologie edukita kaj kredeble mi estas tia t.e.  mi ĉiam plurfoje uzas plastajn saketojn, laŭpove ŝparas elektron kaj akvon, ne forĵetas en rubuojn paperojn kaj manĝaĵrestaĵojn sed uzas ilin por kompoŝtado en la legomĝardeno, mi preferas kurtdistance paŝi sed ne mendi taksion.  Mi neniam lasas rubaĵojn en arbaro kaj mi ne ĵetas paperpecojn sur trotuaron nek kraĉas sub piedojn de preterpasantoj.  Jes, mi komprenas, ke tre multaj homoj en Rusio agas malsimile kaj barbare rilatas al la ĉirkaŭa medio kaj en la sfero familia kaj sur kampo industria.  Tamen mi  kredas, ke miaj samlandanoj iom post iom iĝas pli konsciaj pri la ekologiaj problemoj, kaj ĉiu tiun pozitivan tendencon ni devas ĉiuj kaj ĉiurimede evoluigi.

Mi ne ĉiam aprobas metodojn de tiel nomataj “ekologiaj aktivuloj”. Jen antaŭ du tagoj mi spektis televidan raportaĵon el Germanio pri rubujĉasantoj, en kiu afabla junulino rampas en grandan stratrubujon apud panbakejo, selektas tie ion manĝeblan inter forĵetitaj bulkoj kaj bakaĵoj, asertante, ke la kolektita pano en la rubujo taŭgas por la manĝado. Mi kredas, ke la problemo devas havi alian solvon...

Vladimir Opletajev

Mi komprenas, por multaj tiu

Mi komprenas, por multaj tiu agado povas ŝajni freneza kaj tute neakceptebla, sed oni ja ne nepre devas fari tion. Fakte mi ne celis konvinki iun ajn fari tion, tute ne, mi nur pensis, ke tio estas interesa kaj menciinda afero. La granda avantaĝo de vojaĝado estas, ke oni povas vidi, kiel en diversaj landoj la sama problemo estas tre diverse traktata, kaj mi trovas tion ege interesa.

Kara Jana, dankon pro la

Kara Jana, dankon pro la artikolo, kiun mi tralegis kun granda intereso! Certe, delonge ĉiuj homoj devas ekkonscii ke ekologiaj problemoj tre gravas kaj ĉiu el ni en sia ĉiutaga vivo devas zorgeme rilati al ĉirkaŭa medio, memorante la bonan proverbon:"Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.."

Raja Kudrjavceva

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte