Mia unua scio pri Esperanto estis negativa: infanaĝe mi legis en iu libro, ke Esperanto estas “mortnaskita lingvo, destinita al fiasko”.
Komenco de mia konatiĝo kun Esperanto rilatas al la 70-ja jaroj, kiam estante studento de Politekniko, mi frekventis la urban bibliotekon pri fremdaj lingvoj por okupiĝi pri la angla (tiama modo de multaj studentoj). Foje en la salonon venis homoj, kiuj anoncis pri okazonta prezento kaj unua leciono de Esperanto. Mi certe miris, ke la “mortnaskita lingvo” tamen vivas. Evidente la prelego impresis min, ĉar mi decidis nepre ellerni Esperanton, “tiom facilan lingvon”, des pli Legu pli »