Esperanto donas al ni multon!

Urboj: 

Personoj: 

Komuna foto kun la muzikista dueto por la memoro pri la evento
Komuna foto kun la muzikista dueto por la memoro pri la evento

Ofte mi ŝerce diras, ke Esperanto vivas kun mi, kun mi manĝas, dormas, okupas mian cerbon… Sed nia Lingvo reale  multegon donas al mi! Donas aldonajn fortojn, kiam al mi ŝajnas, ke mi jam plene elĉerpiĝis, portas konsolon en plej malĝojaj momentoj de mia vivo kaj donacas tiom da feliĉaj tagoj, horoj, minutoj, tiom da neforgeseblaj renkontiĝoj,tiom da bonkoraj, sinceraj kaj tre fidindaj amikoj!

Nun mi ŝatus rakonti pri ankoraŭ unu tute mirinda vespero el la lasttempa vivo, ligita certe kun Esperanto, kun miaj E- amikoj, sed ne nur… ankaŭ kun la tre belega muziko! Mi ŝatas muzikon, tion scias ĉiuj miaj amikoj, ankaŭ kun la esperantistoj de nia E-klubo “Arĝenta Flamo” ni ofte vizitas kune la urban filharmonion, tieajn bonegajn koncertojn. Dum unu el niaj vizitoj tien, ankoraŭ septembre, mi rapide trarigardis la estontan koncertan programon de la filharmonio sur la granda afiŝo kaj kion mi vidis? En la programo - koncerto de Andrej Korobejnikov por la 7-a de novembro! Kompreneble mi ĝoje sciigis la amikojn-esperantistojn dum nia septembra klubkunveno, kaj ni decidis nepre viziti la koncerton de Andrej kune. Decidite – farite: rapide estis akiritaj biletoj por nia tuta nemalgranda kompanio (ĝenerale ĉiuj biletoj por la koncerto estis jam elaĉetitaj en kasoj longe antaŭ tiu dato). Ni komencis senpacience atendi la eventon. Dume mi rakontis al miaj samklubanoj, kiuj neniam antaŭe renkontiĝis kun Andrej, pri lia mirinda personeco, ĉion, kion mi mem sciis pri lia neordinara vivsorto. Ĉar la koncerto devus okazi post du tagoj post la planita en Jekaterinburg novembre aranĝo, la “Aŭtuna lingvotrejnado”, mi ankaŭ skribis al Irina Gonĉarova, proponante kapti la bonŝancan eblecon kaj resti en nia urbo por kelkaj tagoj post la trejnado cele viziti ankaŭ la koncerton. Ŝi tuj aliĝis kune kun sia lernantino, esperantistino Mildina ( Natalija Laziĉ).

Jen venis la longe atendata tago - la sepa de novembro, ekde mateno ni ĉiuj estis feste agorditaj, preparis la belajn vestaĵojn, antaŭ la koncerto mi vizitis florbutikon kaj aĉetis tie tre belan bukedon por donaci ĝin al Andrej. Al mia ĝojo, kiel memoraĵon, mi trovis ankaŭ etan, sed vere belan orkoloran , metalan kopion de koncerta piano kun la ŝtonetoj de Svarovski sur ĝia klaptabulo .

La vespero estis vere mirinda! Nia bela esperantista grupo, 16 jekaterinburganoj kaj 2 moskvaj gastinoj, entute 18 personoj, renkontiĝis en la urba filharmonio. Andrej koncertis duete kun la same tutmonde fama violonisto Dmitrij Maĥtin . Ilia dueto nun turneas tra la mondo, plenumante  belegan muzikon. En nia koncertejo en la plenumo de la duopo sorĉe sonis la sonatoj de Beethoven, Mozart, Schubert. Sed multajn el ni plej impresis la tre emocie plenumita sonato de Prokofjev. Fine de la koncerto mi kuris al la scenejo kun la bukedo de floroj por Andrej de jekaterinburga esperantistaro. Post la koncerto ni, memore pri la evento, fotiĝis kun la muzikista dueto, sufiĉe longe parolis kun Andrej Esperante, rakontis  al li niajn impresojn, ĉiuj dezirantoj povis preni la aŭtografojn de la muzikistoj. En la kapo konserviĝis ankaŭ tiu amuza bildo: nekonata viro, kiu aliris kun sia juna kunulino al Andrej, dum ni esperantistoj interparolis kun li, ankaŭ petis la aŭtografon kaj konfesis, ke li por la unua fojo vizitas la filharmonion, ke li estas tre forte impresita kaj por li tio estos neforgesebla vespero. Andrej ridante respondis, ke jen muziko kapablas krei tiujn miraklojn. Ĉu mi aldonu, ke ankaŭ por ni ĉiuj tiu vespero estis mirakla kaj iĝis neforgesebla?!

Verkita por “REGo” de Raja Kudrjavceva, Jekaterinburg

Pavel Vavilin prenas la aŭtografon de Andrej Korobejnikov. Lena Uspenskaja ankaŭ atendas sian vicon. Andrej lasas la aŭtografon ankaŭ laŭ la peto de Saŝa Osipova. Disdonado de la aŭtografoj daŭras plu, Raja Kudrjavceva estas la sekva ricevanto. Postkoncerta komunikado kun la pianisto A. Korobejnikov en Esperanto. Raja Kudrjavceva rakontas al Andrej pri siaj impresoj de la koncerta programo.

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte