Pri la junia renkontiĝo de esperantistoj en Jekaterinburgo

Urboj: 

Junio ĉi-jare estas riĉa je amikaj renkontiĝoj. La lasta, okazinta sabate, la 17-n de junio, estis planita lige kun la Internacia tago de geamikoj, kiu pasis la 9-n de junio. Tial ĝi havis la titolon: “Belegas nia kuno, geamikoj!”

La renkontiĝo pasis tre vigle kaj ĝoje, kunveniginte ĉirkaŭ 20 esperantistoj. Ni ĝojis, ke krom jekaterinburganoj ĝin sukcesis partopreni geamikoj el la najbaraj urboj: el Ĉelabinsko – Sergej Strelec, el Miasso – Tatjana kaj Tim Vŝivcev, el Niĵnij Tagilo – geedza paro - Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev, el Tjumeno venis kvinkapa familio de Pavel Veselov.

La aranĝo komenciĝis de la konata al ĉiuj kaj tre kortuŝa “Valso por amikoj”,kiu sonis de la ekrano en la plenumo de Ĵomart kaj Nataŝa. Poste ĉiujn partoprenintojn salutis Raja Kudrjavceva, kiu citis konvenan al la okazo eldiraĵon, ke “veraj geamikoj kiel diamantoj – ili karas kaj raras “. Ŝi proponis al ĉiu gasto rakonti aŭ rememori ion, ligitan kun amikeco kaj geamikoj, eble ion deklami por la amikoj, kanti por ili, aŭ ion bondeziri al ili. Diverse kaj interesege ĉiuj elpaŝis laŭronde: Tatjana Vŝivceva deklamis siajn novverkitajn en Esperanto versaĵojn por amikoj; Lidija Jerofejeva rakontis parabolon pri geamikoj; Sergej Kumkov kantis akompanante sin per gitaro; triopo de la apudsidantaj viroj – Viktoro Kulakov, Sergej Strelec kaj Sergej Kumkov voĉlegis la trovitajn ŝercojn pri amikoj; Tatjana Veselova rememoris kiel ŝi amikiĝis kun Pavel Veselov dum iama EsPrimo-2 en Jekaterinburgo kaj post kelkaj jaroj ili eĉ kreis la familion, kaj ilia kvaraĝa filino Manjo ravis ĉiujn, senkonfuze kantante kaj kuraĝe dancante centre de la salono; Lena Uspenskaja voĉlegis la poemon de Dina Lukjanec pri amikoj; Sergej Lokis gitarludis por ĉiuj kaj Nastja Zalogina rememoris, kiel ŝi amikiĝis kun Sergej kaj ankaŭ komencis lerni Esperanton en la kurseto de Aleksandr Osincev; Viktor Kulakov kaj Raja Kudrjavceva, legante laŭ la roloj, prezentis la fragmenton el la konata verko de Sergej Kozlov “Erinaco en nebulo”. Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev kunveturigis Esperanto- librojn kaj donacis ilin al la ĉeestantaj geamikoj.

Kiaj allogaj, sinceraj kaj emociaj estis tiuj rakontoj, rememoroj kaj dediĉoj al geamikoj!

Raja Kudrjavceva kolektis proverbojn pri amikoj kaj amikeco, voĉlegis ilian komencon kaj petis la kunvenintojn daŭrigi ilin.

Certe estis travivitaj tiuvespere agrablegaj momentoj, kiam ni ĝoje kunfestenis, tostis, regalis nin per bongustaĵoj, kunkantis kaj fotiĝis por la memoro. Kaj tiuj fotoj nun jam memorigas al ni pri tiu ĉi belega junia renkontiĝo.

 

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo

Tatjana Vŝivceva

Somero

Somero… Somero
Kutima afero –
Arbaroj kaj plaĝoj,
Vagadoj sen cel’.
Priamaj esperoj,
Kaj floroj, kaj beroj,
Steletoj – fajreroj
En nokta ĉiel’.

Somer’ en aero,
Somero sur tero,
Kaj dum blankaj noktoj
Ja ankaŭ somer’.
Verdanta kamparo,
Rivero kaj maro,
Sunlum’ malavara –
Jen tia afer’.

Vojaĝoj, renkontoj,
Ŝoseoj kaj montoj,
Kaj revelacioj,
Novaĵoj en viv’.
Somero… Somero…
Brakumoj sinceraj
De veraj amikoj -
De mi kaj de vi.

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte