Urboj:
EsPrimo:
EsPrimo-11 ofertis al ĉiu gasto abundon de elekteblaj aranĝoj el la oficiala programo, kiu cetere daŭris dum ĉiuj festaj tagoj en amikaj rondoj neoficiale ĝis postnoktomezo. Ĉiu havis proprajn preferojn pri elekto de ŝatataj temoj. Mi prezentas nun miajn impresojn pri la programeroj, kiujn mi mem partoprenis aŭ nur ĉeestis kiel observanto t.e. ekzistis ja ankaŭ alia programtavolo, konsistanta el ludoj, konkursoj, dancoj, distraĵoj, noktaj babiladoj ktp. Sed pri tio eble povus riporti alia persono.
”La vojo, kiun ni sekvas”
La brazila muzikbando “Merlin” en sia populara kanto, refrene ripetanta la linion, kiu iĝis la ĉeftemo de EsPrimo, kaj meditante pri la homa destino, rakontas, kiun vojon elektas esperantistoj: plenan de ŝtonoj, malfacilan, lernigan, nur unu vojon por la tuta vivo. La afiŝita programo de EsPrimo prefacis ĉiun tagan horaron per linioj el la fama klasika poemo de Ludoviko Zamenhof, aludante la misian vojon, kiun persiste sekvas esperantistoj de jam kelkaj generacioj.
“Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.”
Evidente la temo de EsPrimo-11 ne celis fundan historian, sociologian, lingvopsikologian aŭ aliajn eblajn analizojn de tiuj apenaŭ percepteblaj motivoj, kiuj direktas homojn al la vojo de Esperanto, sed ruĝfadene ĝi trais la tutan programon, reflektante diversajn etapojn de tiu ĉi vojo per vivospertoj de ordinaraj esperantistoj aŭ per elstaraj movadaj, literaturaj, instruaj atingoj de homoj, oferintaj sian vivon al la realigo de la ideo de Esperanto.
Peĉakuĉo
Ŝajne Peĉakuĉo iĝis nemalhavebla (sed ne rutina!) programa parto de EsPrimo. Jam la trian fojon ĝin lerte gvidis Aleksandr Osincev (Jekaterinburg), sperta pri la organizado de tiuformata publika raportado. Aleksandr en sia prefaca instrukcia parolo antaŭdiris al la ĉeestantoj ekskluzive interesan programon, kaj li certe ne malpravis. Ĉi-foje estis prezentitaj kvin rakontoj, kies temaro, tre varia kaj kompilita laŭ la gusto kaj preferoj de la raportintoj, ĝuigis aŭskultantojn, provokis plurajn demandojn kaj diskutojn:
Vladimir Opletajev (Surgut) – “Aleksandr Saĥarov – centprocenta esperantristo”;
Katerina Arbekova (Novosibirsk) – “Vojaĝo ... per metroo”;
Darja Zelenina (Ĉeljabinsk) – “Kiel aspektus Esperanto, se ...? Proponoj pri ŝanĝoj”;
Artur Grigorjev (Krasnojarsk) – “Eksterstrataj transirejoj”;
Daŝa Arbekova (Novosibirsk) – “La junulara Japanio”.
Diskutrondoj
La tri enprogramitaj diskutrondoj celis diskutigi partoprenantojn pri diversaj kaj tre malsimilaj problemoj, sed ĉiuj ŝatantoj de publikaj konversacioj povis kaj havis ŝancon senĝene prezenti siajn ideojn kaj pensojn, interparoli kun malsamopiniantoj, interŝanĝi argumentojn.
La diskutrondo “Estas mi esperantisto”, gvidita de Vladimir Opletajev kaj Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg), laŭnome kopiis la faman samtitolan poemon de Julio Baghy, sed ĝi sukcese evitis ĝian ironian subtekston kaj iĝis tre vigla diskutejo por trakti plurajn socilogiajn temojn: kio estas nuntempe esperantisto, ĉu esperantisto oni naskiĝas aŭ fariĝas, kia estas vera / ideala, / tipa esperantisto, kiujn “difektojn” (en la kunteksto de la populara kanto de Emanuele Rovere http://www.ipernity.com/doc/manuelkantas/25327415) havas nunaj esperantistoj, kiuj Esperanto-revoj obsedas la menson de esperantistaro... Ĉiujn ravis la vivspertita koncepto pri la esperantista destino de Irina Gonĉarova (Odincovo) kaj tre ilustraj kaj pensigaj rezonoj de Aleksandr Osincev pri la vivovojo de esperantistoj. Aparte ĉarman etoson ene de diskutpaŭzoj kromkreis la humuraj poemoj de Tatjana Vŝivceva (Miass).
Konstantin Ĥlizov (Irkutsk-Jekaterinburg) ne nur lerte paroligis kunvenintojn pri la temo “Kial ni kantas?”, sed fine, kolektinte sufiĉe bravan entuziasman ĥoron, ankaŭ sukcese kantigis eĉ tiujn, kiuj konsideris sin plene malkapablaj eligi koherajn sonojn.
La diskutrondon “Komunaj Esperanto-projektoj por kunagado” gvidis Irina Gonĉarova, prezentinta por pridiskuto ambician kaj ampleksan projekton, lanĉitan de MEA MASI, pri kreo de Esperanta fako en publika biblioteko kaj kontrakto pri diversbranĉa kunlaboro inter esperantistoj kaj bibliotekaj servoj. Evidentiĝis, ke en pluraj urboj de Rusio bibliotekoj, cetere por ne perdi aŭ altiri novajn legantojn, volonte subtenas literaturajn iniciatojn flanke de diversaj sociaj unuiĝoj aŭ apartaj personoj, kaj esperantistoj povas utiligi tion kaj profiti el ĉi tiu bonŝanca kunlaborado. Por interŝanĝi spertojn, komuniki ideojn kaj praktikajn sugestojn pri ĉi tiu temo estos kreita laborgrupo en la socia reto “V kontakte”. Darja Zelenina informis la ĉeestantojn pri pluraj funkciantaj kaj partoprenindaj projektoj de “E&I”.
Prelegoj
La prelegserio de EsPrimo-11 estis ekskluzive interesa, ĉar prelegojn kaj raportojn prezentis kompetentaj homoj, kiuj amatore aŭ profesie dediĉas multan tempon al leksikografio, literaturo, lingvoedukado, movadaj problemoj.
Aleksandr Osokin (Sankt-Peterburg) raportis pri “Grandaj Esperanto-vortaroj de Kondratjev”, signis etapojn kaj perspektivojn de ĉi tiu longjara kaj tre grava laborado de malgranda kolektivo, kiu bezonas subtenon kaj financan helpon.
Viktor Laptev (Ĉeljabinsk) okazigis “Prezentadon de IER-vortaro”, kiun li estis verkanta kaj kompilanta dum kelkaj jaroj.
Darja Zelenina en sia brila raporto “Denaskuloj: kiel tio funkcias?” traktis el la kognitiva vidpunkto la evoluon de plurlingvuloj kaj prezentis multajn interesajn sciencajn faktojn kaj praktikajn rekomendojn al tiuj, kiuj volas eduki denaskajn Esperanto-parolantojn.
Vjaĉeslav Roĵdestvenskij (Ĉeljabinsk) prelegis pri “Urala verkisto Valentin Lukjanin”, kies patro estis esperantisto kaj kiu en sia biografia libro dediĉis la tutan ĉapitron al Esperanto.
Vladimir Terjoĥin (Jekaterinburg) rakontis pri “La Studenta konstrutaĉmento (SKT-2)”, kiun li mem organizis kaj gvidis en 1971 en la vilaĝo Svetlaja Poljana de Novosibirska provinco. Ĉiuj estis surprizitaj de la arkiva dokumenta filmo, filmita antaŭ pli ol 40 jaroj de Novosibirska televido. En la dudekminuta filmo estas detale prezentita unu somera tago el la vivo de la 55-persona esperantista taĉmento.
Poeziaĵoj
Du poeziaj prezentaĵoj estis replikoj al la temo de la renkontiĝo, ĉar ili konigis faktojn el la esperantista biografio kaj vivovojo de poetoj, kaj ili iĝis samvalore ankaŭ inda omaĝo al la Jaro de literaturo en Rusio.
Irina Gonĉarova kun teameto de diversurbaj poeziŝatantoj prezentis versaĵojn el la poemkolekto de Mikaelo Giŝpling “Vespere”. Sonis lirikaj versoj pri naturaj sezonoj akompanate de fotaj reproduktaĵoj de klasikaj rusaj pentraĵoj kaj bela muziko.
Raja Kudrjavceva, fascinita de la amliriko de ĉeĥa poetino Eli Urbanova, ŝatis konatigi spektantojn kun ŝia verkaro kaj kune kun samklubanoj el Jekaterinburg deklamis kelkajn belajn poemojn.
Ambaŭ scenoj intrigis por atentigi spektantojn pri la aŭtoroj, kies talento kaj poeta esprimforto estas nesubtakseblaj, kaj espereble iu, reveninte hejmen, ekdeziros kaj trovos tempon por relegi iujn el la aŭskultitaj poemoj.
Ĉeljabinsk
En Esperanto pri la urbo Ĉeljabinsk oni povas legi en la informa artikolo de Viktor Laptev kaj Vjaĉeslav Roĵdestvenskij, afiŝita en la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” http://ural-sib.org/eo/la-urbo-cxelabinsko-skiza-historio.
La 4-an de majo pli ol 20 partoprenintoj de EsPrimo-11 aliĝis al kelkhora busekskurso por pli bone ekkoni la urbon, kiu, jam antaŭfeste flegita kaj lavita de freŝigaj printempaj pluvoj, kovris sin per verda foliaro kaj antaŭĝuis la 70-an datrevenon de la Granda Venko. Ĉeljabinsk inter pluraj uralaj urboj per neimageblaj kaj superfortaj laborstreĉoj de aĝaj homoj, virinoj, adoleskuloj, laborintaj en malfrontaj milituzinoj, senlace forĝis armilan bazon por la venko en la Granda Patrolanda milito. Meritplene ĝi tiam estis nomata Tankograd (“Tankurbo”).
Esperantistoj traveturis posttagmeze la festan urbon, vizitis la belegan ripozparkon “Jurij Gagarin”, establitan surloke de iamaj marmorminejoj, konatiĝis kun milita tekniko, ekspoziciita en la Parko de la Venko, promenis tra la piedira pasejo “Kirovka”, estis impresitaj de la luksa, moderne ekipita regionografia muzeo, kolektinta artefaktojn kaj rarajn dokumentojn kaj objektojn el diversaj epokoj, spektis videon pri la Ĉeljabinska meteoro kaj povis vidi tiun 500-kilograman kosman gaston - meteoritan ŝtonon, falintan en la lagon Turgojak kaj nun lokitan en vitran muzean ŝrankon.
Vladimir Opletajev (Surgut)
Aldoni novan komenton