La 120a naskiĝdatreveno de Vladimir Valentinoviĉ Varankin

Personoj: 

Vladimir Varankin, ruĝarmeano, Tverjo, 1925
Vladimir Varankin, ruĝarmeano, Tverjo, 1925
Vladimir Varankin, 1931
Vladimir Varankin, 1931

Vladimir Varankin naskiĝis en Niĵnij-Novgorodo en la familio de oficisto la 12an de novembro 1902. Li eklernis Esperanton en la jaro 1919, kiam li estis gimnaziano, kaj tuj ekaktivis kiel unu el la organizantoj de la urba kaj gubernia movadoj de esperantistoj.

En 1922 kune kun la kavaleria lernejo, en kiu li estis bibliotekisto kaj politika propagandisto, li venis al la urbo Tverjo kaj tie entuziasme eklaboris por Esperanto. En la Ia Kongreso de SEU (Moskvo, 1923) Varankin estis elektita kiel membro de CK SEU, kiu komisiis al li gvidi la propagandan laboron. En 1927 Vladimir Varankin transloĝiĝis en Moskvon. Samjare li partoprenis la 19an UK en Danzigo kaj poste kaŝe kaj senpermese vizitis Germanion. En 1929 li verkis la lernolibron “Teorio de Esperanto” kaj unu jaron poste ankaŭ la lernolibron “Esperanto por laboristoj”. Li fariĝis membro de la Lingva komisiono ĉe SEU kaj membro de la Lingva komitato ĉe la Akademio de Esperanto. En 1933 la eldonejo EKRELO aperigis lian romanon “Metropoliteno”. Varankin finis fakultaton de sociaj sciencoj en la 1a Moskva ŝtata universitato kaj Instituton pri eksteraj rilatoj, estis direktoro de Teknikumo pri fremdaj lingvoj, kie li instruis ankaŭ historion. Poste li estis direktoro de la 2-a Moskva pedagogia instituto de fremdaj lingvoj.

Vladimir Varankin estis arestita la 7an de februaro 1938, oni akuzis lin pri la aparteno al la konspira kontraŭsovetia organizaĵo Unia centro, ankaŭ pri spionado kaj sabotado, kontraŭsovetia propagando, komploto kun la celo murdi Stalin-on. La 3an de oktobro Vladimir Varankin estis kondamnita al mortpafo kun konfiskado de havaĵo.

Post 20 jaroj la Militista kolegio de la Supera kortumo de Sovetunio la 11an de majo 1957 nuligis la verdikton kaj ĉesigis la akuzon pro absoluta manko de krimkonsisto.

Vladimir Valentinoviĉ Varankin vivis nur 36 jarojn, estis unu el la elstaraj sovetiaj esperantistoj de la SEU-periodo, socia aganto, fidela membro de VKP(b), fervora konstruanto de la nova socialisma ŝtato, kiu perfidis kaj fine pereigis lin senkaŭze, senkompate kaj kruele.

Vladimir Opletaev, Surguto

 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte