Klubkunveno post dudek jaroj
Personoj:
Mirinde estas, ke ni ne povas antaŭdiri nian vivvojon. Tamen la vivsperto pruvas, ke ĉi tiu fakto faras nian ekziston sur la Tero pli brila, pli emociriĉa kaj diverskolora.Antaŭ multaj-multaj jaroj en Niĵnij-Tagilo fondiĝis Esperanto-klubo “Renaskiĝo”, en 1986, se esti pli ĝusta. Kiom mi memoras, kiel sekretario de la klubo, ni kunvenis tiam dum kvin jaroj vere aktive, ĉiuvendrede je la sepa horo vespere, en la kulturpalaco “Jubilejnij”. Ni kolektiĝis, provis paroli Esperante. Ni sentis nin absolute feliĉaj, enirante en Esperantujon. Mi mem gvidis Esperanto-kurson en la klubo trifoje. Post kursoj al nia klubo aliĝis novaj homoj, precipe gejunuloj. Mi eĉ tiam veturis al SAT-kongreso en 1992, kiu okazis en Litovio (Kaŭno) kun du el miaj lernantinoj, Lena kaj Irina. Poste ni ankoraŭ sporade kunvenis por diversaj okazoj, verŝajne, dum kvar aŭ kvin jaroj. Kaj poste pasis eble dudek jaroj, dum kiuj ni ne renkontiĝis. La gejunuloj malaperis, kelkaj aktivuloj forveturis el Niĵnij-Tagilo (Igor Husanov edziĝis al Rita Daŭtova kaj forveturis al Jekaterinburgo, ankaŭ Vladimir Viĉegĵanin, Vitalij Belmesov, Klavdija Ivanova forlasis nian urbon), kaj la prezidanto de nia klubo Boris Tjutrin forpasis.
En la maltrankvilaj naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento mi okupiĝis tro multe pri instruado de la angla lingvo en tri universitatoj samtempe kaj verkis disertacion kaj lernolibrojn por instruado de la angala lingvo, kaj nur abonis Esperanto-gazetojn kaj ĵurnalojn, kelkfoje partoprenis Esperanto - aranĝojn en Jekaterinburgo dank’ al Raja kaj Viktor Kudrjavcev, kvar UEA-kongresojn kaj tri Somerajn Festivalojn en Barlastono, Britio.
Sed dum ĉiuj tiuj jaroj mi tre bedaŭris, ke ni perdis la klubon kaj la klubejon. La situacio ŝanĝiĝis, kiam mi legis la artikolon de Vladimir Opletajev en la Ural-Siberia dissendolisto (ŝajne en 2013) pri la ebleco de la partopreno en la internacia projekto de legado, kiun iniciatis sinjoro Hori Jasuo. En 2013 mi provis partopreni en la projekto mem, ĉar mi havas pli ol cent librojn en Esperanto kaj multe da diversaj revuoj (“La Ondo de Esperanto”, “REGo”, “Esperanto”, “Sennaciulo”, El Popola Ĉinio”. “Litova Stelo”, “Literatura Foiro”, “Sezonoj”, “Ekzakte”, k. t.p.) Do, mi havas kion legi por la resto de mia vivo: ). Tamen mi sciis, ke la aliaj esperantistoj en Niĵnij-Tagilo ankaŭ posedis esperantajn librojn. Tial mi telefonis al Valerij Borodin kaj Valerij Malcev kaj proponis al ili komenci denove legi en Esperanto. Ili konsentis, kaj nun ni jam triope ĝue partoprenas la Esperantan sumoon de Hori Jasuo.
Ni ofte telefonas unu al la alia, kaj en la kapoj naskiĝis la ideo de la Esperanto - kunveno de tiuj esperantistoj, kiuj nun vivas kaj loĝas en Niĵnij-Tagilo. Mi telefonis al la direktoro de la kulturpalaco “Jubilejnij” kaj, feliĉe, la direktoro permesis al ni kolektiĝi tie sen lupago.
Nekredeble sonas ĉi fakto al mi, tamen post preskaŭ dudek jaroj ni kunvenis ĝuste la 15-an de decembro 2018, okaze de la naskiĝtago de nia Majstro. Bedaŭrinde, Valerij Borodin, kiu renkotiĝis kun la direktoro por priparoli la detalojn de nia klubejo, malsaniĝis kaj ne povis ĉeesti nian feston. Do, dume nur kvin homoj partoprenis tiun gravan por ni eventon.
Post la kunveno en la kulturpalaco “Jubilejnij” ni veturis al la centra biblioteko por spekti la libroekspozicion, dediĉitan al L.L. Zamenhof kaj Esperanto.
Mi esperas, ke tio iĝos nur komenco de la renovigita Esperanto-vivo en Niĵnij-Tagilo.
Kun la plej varmaj deziroj, Lidija Jerofejeva (Niĵnij-Tagilo)