Aldoni novan komenton

Baldur Ragnarsson (25 aŭgusto 1930 - 25 decembro 2018)

Personoj: 

La 25-n de decembro 2018 forpasis Baldur Ragnarsson, tutmonde konata esperantisto el Islando, lingvoinstruisto, lerneja ĉefinspektoro, ano de Verkista Asocio de Islando. Li verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. Baldur Ragnarsson lernis Esperanton kiel gimnaziano en1949 kaj aktivis movade (lande kaj internacie) ekde 1952, estis Prezidanto de Islanda Esperanto - Asocio dum multaj jaroj kaj estrarano de UEA pri kulturo kaj eduko en 1980 – 86, vicprezidanto de UEA  en 1980 – 83, prezidanto de Belartaj Konkursoj de UEA en 1975 – 1985. Akademiano ekde 1979. Redakciano de “Norda Prismo” en la jaroj 1958 - 1974. “Arĝenta sprono de KOKO” pro originala verkado, 1964. Honora membro de UEA kaj EVA.

Baldur Ragnarsson kunlaboris kun la revuo “Komencanto”, kiun eldonadis mi  kaj Viktor Kudrjavcev en Jekaterinburgo. Li verkis speciale por nia revuo tri leĝerajn poemetojn, kiuj aperis en la revuo kaj en 2007 estis publikigitaj en la libro “La lingvo serena” – lia plena originala verkaro, kiun eldonis Edistudio. (Paĝoj 295 – 297). En la kvina numero de “Komencanto” 2005 Baldur Ragnarsson estis gasto de la rubriko “Kiel tio komenciĝis”, kie li rakontis pri sia esperantistiĝo".

Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo)

... mia Esperanta verkisteco estas al mi pli kara

   Mian knabaĝon mi pasigis en vilaĝo ĉe unu el la multaj fjordoj, kiuj tranĉas la bordojn de Orienta Islando. Ambaŭflanke de tiu fjordo altaj montoj levas siajn pintojn al la ĉielo.  La fjordo mem estas profunda kaj riĉa je fiŝoj. La infanoj vivis libere, grimpante sur la deklivoj de la montoj aŭ hokante fiŝetojn de sur la multaj lignaj varfoj dise starantaj laŭlonge de la vilaĝa bordo. Ili ankaŭ frue partoprenis la laborojn de la plenkreskuloj, precipe dum la somero. Dum la vintro ili kompreneble devis ĉeesti la lernejon, la solan en la vilaĝo.

   En tiu lernejo instruis mia patro. Kaj, ĉar li estis homo edukita, li devis ankaŭ okupi sin pri diversaj aliaj aferoj de kulturo. Li prizorgis la komunan bibliotekon, aranĝis teatraĵojn, faris paroladojn je solenaĵoj. Li edukiĝis en la Pedagogia Lernejo en la ĉefurbo Rejkjaviko. Unu el liaj kunstudantoj tie estis fervora esperantisto. Li havis la kutimon saluti la kunulojn matene en Esperanto: "Bonan tagon!". Tion diris al mi mia patro. Dudek jarojn poste mi havis la okazon paroli kun tiu homo, tiam estro de duagrada lernejo. Li ne forgesis sian Esperanton, sed estis tro okupita por partopreni aktivadon por la lingvo. Mi diris al li mian ekkoniĝon kun Esperanto pere de lia siatempa "Bonan tagon"- saluto. Tio lin amuzis kaj ĝojigis.

   En mia hejma vilaĝo estis ŝuisto, kiu tenis malgrandan librovendejon en ĉambro apud sia laborejo. Tie inter popularaj romanoj, biografiaj libroj kaj tradiciaj poemaroj mi trovis lernolibron de Esperanto. Ĝi enhavis mallongan gramatikon en la islanda lingvo sen ekzercoj kaj legmaterialon. Mi aĉetis tiun libron pro scivolemo kaj eble kun iom neklara intenco ĝin iam trastudi. Tiam mi havis 14 jarojn. Sekvis du jaroj en duagrada lernejo. La tempo por Esperanto ankoraŭ ne venis.

   Kaj jen mi trovis min en Akureyri, urbo en Norda Islando. Unuajara gimnaziano. Iun tagon mi rimarkis en montrofenestro de librovendejo libron kies titolo tuj frapis min rememorige pri mia knabaĝa intereso. Mi eniris kaj petis permeson rigardi la libron. Mi tuj konstatis, ke mi tenis ion eksterordinaran en la mano: la unuan lernolibron de Esperanto en la islanda lingvo, eldonitan en 1909. Temis pri libro bazita sur la fama lernolibro de Théophile Cart “ L' esperanto en dix leçons - Esperanto en dek lecionoj” (1902). La islanda versio, farita de Thorsteinn Thorsteinsson, pioniro de Esperanto en Islando (1880-1979), estis iom pli ampleksa ol la originalo, havanta 12 lecionojn kaj sufiĉe detalan Esperantan-islandan vortaron. Kompreneble mi aĉetis la libron, neniel antaŭsentante, kiom multe ĝi influos mian vivon.

   Dum la sekvanta somero mi laboris kiel ordinara voj-laboristo en certa valo en montara regiono en Orienta Islando. Ni estis kune dudek homoj kaj loĝis en tendoj. Mi kunportis mian lernolibron de Esperanto kaj komencis ĝin studi en la vesperoj post la taglaboro. Mia kuntendano estis homo, tridek jarojn pli aĝa ol mi, bonkorulo, kiu tre respektis mian "edukitecon", preparis nian kafon kaj plenumis ĉiujn farendaĵojn de nia komuna tendara vivo, iusence mi povas danki al li la senzorgan cirkonstancon de mia Esperanto-lernado. Preskaŭ tuj mi estis tiom kaptita de la lingvo, ke mi uzis duonon de la tagmeza manĝopaŭzo por lernado, mi ankaŭ kunportis la libron en mia poŝo al la laboro kaj legis kelkajn frazojn en paŭzoj, kiuj ofte doniĝis.

   Kiel supozeble tia dinamika metodo, motivita kaj motorita de entuziasmo pri la lingvo mem,  nepre donas rapidajn rezultojn: en la aŭtuno post kelksemajna studo mi jam komencis korespondi kun eksterlanda esperantisto, svisa poŝtisto, kies nomon mi hazarde trovis. Kaj ne nur tio. Ege grava por mi estis preskaŭ tuja kontakto kun la frua periodo de la lingvo. Tiel estis, ke mia antaŭa instruisto en la duagrada lernejo, informita de mia patro pri miaj Esperanto-studoj, sendis al mi kelkajn librojn el la postlasitaj posedaĵoj de biena laboristo, kiu ĵus mortis. Tiu homo estis unu el la plej fruaj esperantistoj en Islando kaj abonis revuojn kaj mendis librojn el eksterlando. Inter tiuj estis binditaj jarkolektoj de la revuoj “Lingvo internacia” kaj “Juna esperantisto”, la poemaro “El parnaso de popoloj” de Grabowski kaj “Estu homo!”, traduko el la franca de Samuel Meyer. Pri tiu laste menciita mi havas belan memoraĵon. Kutime ni, la vojlaboristoj, veturis sabate hejmen kaj reiris al la envala tendaro dimanĉe vespere. Ni veturis per ŝarĝaŭtomobilo, sidantaj sur sendorsaj benkoj en ŝirmejo fiksita sur la platplanko de la aŭto. Estis libera loko malantaŭ la ŝirmejo kaj tie ni, la junuloj, ofte sidis por amuzo sur la plankfino. Tiel okazis, ke dum la aŭto transveturis malgrandan, senpontan rivereton mi, sidanta sur tiu riska loko, tiam legante la libron “Estu homo!”, subite ĝin perdis el la mano en la rivereton. Mi tuj kriis al la ŝoforo, ke li haltigu la aŭton, kion li faris, ektimante ke okazis akcidento. Feliĉe ne estis tiel, mi ensaltis la rivereton kaj elsavis la libron, nur iomete malsekan. Ankoraŭ hodiaŭ mi konservas tiun libron, ĝi montras ankoraŭ frontpaĝe la signon pri tiu aventuro. Ĉiuj tiuj libroj devenas el la jaroj 1912 - 1913. Jen do legmaterialo, kiu kvazaŭ eksplode vastigis mian horizonton kaj maturige influis mian sintenon al la lingvo kaj ĝia kulturo.

   Fininte la gimazion mi transloĝiĝis al Rejkaviko por studi en universitato. Jam tiam mi fianĉiĝis al mia samklasanino Thorey, kiu ankaŭ lernis Esperanton. Ankaŭ ŝia patro estis elstara esperantisto. Kiam mi vizitis unuafoje la hejmon de miaj estontaj bogepatroj - tiam ankoraŭ gimnaziano - la patro de mia fianĉino, pastro Halldor Kolbeins, alparolis min en Esperanto, kaj nur post duonhoro li ŝanĝis al la islanda. Ankaŭ nia filo Ragnar flue parolas Esperanton. Do ni havas ĉi tie tri generaciojn de esperantistoj.

   Veninte al la ĉefurbo mi tuj aliĝis al la Esperanto-societo tie, al kiu mi apartenis ĉiam poste. Mi baldaŭ komencis verki en la lingvo, unue poemojn. Mi havas longan verkistan karieron ankaŭ en la islanda lingvo, sed mia Esperanta verkisteco estas al mi pli kara.

   Mia sperto de lernado de Esperanto estas simple la jena: Nenio povas anstataŭi intereson, jes entuziasmon, en lernado de lingvo. Mi ne havis instruiston, mi lernis la lingvon en izoleco, per lernolibro malgranda, gramatike kaj literature orientita, malnaiva, fidanta al plena sindediĉo de la lernanto. Kaj mi emas kredi, ke ĝuste tia lernolibro estas la plej taŭga por subteni la intereson per sinsekve rapidaj kaj senhalte pliaj postuloj ĝis la klare antaŭvidebla fino. Tia estis la lernolibro de Th. Cart kaj tion atestis la multaj tradukoj de ĝi en aliajn lingvojn, i.a. la islandan. Kaj feliĉe estis tia libro, kiu trafis en miajn junulajn manojn antaŭ pli ol kvindek jaroj.

Baldur Ragnarsson, “Komencanto”, nr. 5,  2005

Poemoj

La insulo de l’ poeto

Verŝas benon brila suno

sur la teron tra l' aero,

kisas monton dolĉa vento

blovetante zuman kanton.

Al la maro mi deziras

gaje kuri por plezuro,

vidi ondojn laŭe randi

blankan bordon de la fjordo.

 

Ĉe la strando bark' atenda

prenas min en sian sinon,

kaj mi celas en petolo

insuleton de l´poeto.

Dancas barko kiel korko

sur la ondoj glate rondaj,

albordiĝas por rifuĝo

ĉe kvieta laguneto.

 

La aromon de poemoj

mi ekstare ĝue flaras,

versoj vibras kvazaŭfebre

en zefiro dolĉe spira.

Lulaj rimoj ade zumas

kaj murmuras ŝaŭmsusure,

frapas kordojn brila bardo

senprokraste por la gasto.

 

La poema amalgama

Klare diras pri inspiro,

Saltas gajo haleluje

Dum la koro ĝeme ploras.

Vort’ serena akompanas

Deziregon sentosegan,,

Mens’ trankvila aŭreolas

Pesimisman tomb – abismon.

 

Kortuŝite mi ektretas

nur la teron plej liberan,

en ekstazo paradiza

himnon aŭdas eĉ en plaŭdo.

Fulmas penso el la transo:

Prenu eron de la tero

por ekhavi mensan levon

dum modesta vivoresto.

 

Tuje agi penso logas,

mi elprenas manan plenon

da poema ter' aroma,

iras for kun ĝoj' en koro.

Ĉiam poste, kiam gastoj

min vizitas sen invito,

mi regale ŝtopas ilin

per porcio poezia.

 

Sunoŝaǔme maro ŝvebas

Sunoŝaǔme maro ŝvebas

sub la klar’ de l’ norda bluo,

for de l’ bordo ŝipo velas

pruon vipas onda fluo.

 

Gaje dancas sur la ondoj

sub lazura ark’ ĉiela

mia bark’ al novaj mondoj

ekster trov’ de l’ hom’ kruela.

 

Ĉu atingos mi la celon

mi ne scias, tamen ĝojas,

hisas drame skuan velon

kaj en suno pluon vojas

 

Tri poemetoj, verkitaj por” Komencanto”, 2005

Nia lingvo

En nia lingvo vibras luma fort’,

por ĝia penso pretas klara vort’

por ĝia eto, ĝia granda far’,

por alto ŝveba kaj la ordinar’.

En Esperanto ploras nia kor’,

jubilas ĝojo, ridas la humor’,

ĝi ludas lange, fluge levas sin,

ni tial lernu,fidu, amu ĝin.

 

Kanto pri gramatiko

Kanton pri la gramatiko

mi prezentas kun esper’,

ke ĝi servu sen kompliko,

eble ankaŭ por parker’

Teni sin sur Fundamento

ĉiam estas nepra dev’,

daŭre gvidu nin la sento

de plenum’ de nia rev’.

 

Jen unue la regulo

Pri la artikolo la,

ĝi ne restu en nebulo,

sed uziĝu klare ja,

kiam ligas sin signifo

al specifa fenomen’,

aŭ al entoj sen modifo,

kiujn tenas firma pren’.

 

Vortoklasojn ni difinas

per vokaloj de sonor’,

substantivojn legitimas

o – finaĵo de marmor’;

adjektivojn same signas

sen indulg’ finaĵo – a,

tiel tiaj vortoj dignas,

vivu ili – kaj hura!

 

Verboj laŭdon ja meritas

Pro finaĵoj  - as, - is, - os,

malkonfuze ili spitas

ĉian tiron al ĥaos’,

laŭregule funkciantaj

ili marŝas sur la lang’,

netaj, ĉiam elegantaj,

de la lingvo pura sang’.

 

La adverbojn ja facilas

Formi per finaĵo  -e,

Tial nia lingvo brilas

Kiel font’ de vorta kre’,

jen ekzemploj de mirindo:

ore suno levas sin,

plore palpas plu la blindo,

glore venku vorta vin’!

 

Tial kantu plenapulme

ni pri lingva, klara pur’,

ni ĝin studu tondre – fulme

aŭ senhaste, kun plezur’;

vartu ni la Fundamenton,

gramatikon de geni’,

montru kreskan kompetenton

pri la lingva harmoni’.

 

Lastan strofon koroj ĥore

kantu per kuniga fort’,

ĝoje, vigle, bonhumore,

ĉar nin benas bona sort’:

ke ni vivas en epoko,

kiam viglas Esperant’,

restu firma kiel roko

lingvo de ĉi tiu kant’.

 

Vigla kanto esperantista

Lingvo de la mondo ja

estas Esperanto.

vortoj sonas dis kaj tra

De kvalit’ kaj kvanto.

Sonas bele vokalar’

Kaj la konsonantoj,

Vice brilas sen kompar’

Lingvaj diamantoj!

Esperanto, Esperanto, Esperanto, Esperanto!

Tuj vekiĝu gefratar’

kaj orelojn klinu

al la lingvo de homar’,

vivu ĝia klar’!