Memore pri Katerina Arbekova

Urboj: 

Personoj: 

Katerina kun la samurbanoj salutas la partoprenantojn dum EsPrimo-1 en Tobolsko
Katerina kun la samurbanoj salutas la partoprenantojn dum EsPrimo-1 en Tobolsko
En Tobolsko dum EsPrimo-1
En Tobolsko dum EsPrimo-1
En Jekaterinburgo dum la 2-a EsPrimo en 2004
En Jekaterinburgo dum la 2-a EsPrimo en 2004
La 5-a EsPrimo en 2008 en Jekaterinburgo. Katerina inter grekaj dioj kiel diino
La 5-a EsPrimo en 2008 en Jekaterinburgo. Katerina inter grekaj dioj kiel diino
Solena malfermo de EsPrimo-6 en Novosibirsko en 2009
Solena malfermo de EsPrimo-6 en Novosibirsko en 2009
Katerina kun la akademiano Pokrovskij dum la sportaj ludoj de EsPrimo-6 en Novosibirsko
Katerina kun la akademiano Pokrovskij dum la sportaj ludoj de EsPrimo-6 en Novosibirsko
Katerina kaj Viktoro Kudrjavcev dum EsPrimo-7 en Tobolsko. Verŝajne iliaj animoj renkontiĝis ankaŭ en ĉielo. Helan memoron al ili ambaŭ!
Katerina kaj Viktoro Kudrjavcev dum EsPrimo-7 en Tobolsko. Verŝajne iliaj animoj renkontiĝis ankaŭ en ĉielo. Helan memoron al ili ambaŭ!
Dum EsPrimo-8  en Tomsko en 2012
Dum EsPrimo-8 en Tomsko en 2012
Renkontiĝo de amikoj dum EsPrimo-9 en Tjumeno. Katerina kaj Aleksandr Osincev en 2013
Renkontiĝo de amikoj dum EsPrimo-9 en Tjumeno. Katerina kaj Aleksandr Osincev en 2013
Dum la ekskurso en Ĉelabinska muzeo post la EsPrimo 11, en 2015.  Katerina kun la bandaĝita mano apud la montrofenestro kun la fragmento de la ĉelabinska meteorito
Dum la ekskurso en Ĉelabinska muzeo post la EsPrimo 11, en 2015. Katerina kun la bandaĝita mano apud la montrofenestro kun la fragmento de la ĉelabinska meteorito

La 25an de februaro de 2022 en Novosibirsko forpasis Jekaterina Aleksandrovna Arbekova (1969 – 2022), konata Ruslanda kaj Siberia aktivulino, iniciatinto kaj ĉeforganizanto de Renkontiĝoj de Amikoj. Nekrologo ĵus aperis en “La Ondo de Esperanto

Stanislav Kacko, urbo Novosibirsko. 

Memore pri Katerina Arbekova

Antaŭ kvardek tagoj forpasis Katerina Arbekova, konata al ni ĉiuj siberia esperantistino kaj movada aktivulino. Trista informo pri ŝia forpaso atingis min, kiam mi estis en Apudmoskvo, partoprenante APERon-15, kaj mi tiam, bedaŭrinde, ne havis la retaliron por iel reagi al ĝi. Sed la ŝoka novaĵo estis tre dolora kaj por mi persone, kaj por multaj aliaj rusiaj esperantistoj, kiuj bone konis Katerinon. La menso rifuzis kredi al tiu perdo…

Kun Katja mi konatiĝis en la 2003-a jaro, dum la EsPrimo-1, kiun ni tiam organizis en Tobolsko. Poste okazis 11 EsPrimoj en diversaj uralaj kaj siberiaj urboj, kaj Katerina aktive partoprenis ilin ĉiujn (eĉ mi, kiel unu el la iniciatintoj de tiu regiona renkontiĝo, sukcesis partopreni nur 10). La fakto mem atestas tion, kiom ŝi estis fidela al Esperanto kaj fidinda en la komuna kunagado. En 2009 Katerina estis la ĉefa loka kunorganizanto de EsPrimo-6 en Novosibirsko kaj multon faris por ke tiu renkontiĝo pasu en bonaj kaj komfortaj kondiĉoj kaj estu interesa kaj memorinda. Sed la plej bone fiksiĝis en mia memoro nia kunlaboro por EsPrimo-11 en la 2015-a. Imagu, ŝi telefonis al mi la 1-n de januaro de tiu ĉi jaro, gratulis okaze de Novjara festo kaj diris, ke ŝi pretas aktive labori por ke maje okazu EsPrimo-11 en ŝia naskiĝurbo Ĉelabinsko (estis delonga ŝia revo okazigi vican EsPrimon tie kaj konatiĝi kun la urala urbo, kiun ŝi forlasis en la frua infaneco, ĉar la familio translokiĝis tiam en Moskvon). Tiam ni komencis prepari tiun renkontiĝon: ŝi trovis la bazejon kaj traktis ĉiujn demandojn, ligitajn kun la loĝado kaj manĝado, kaj la teamo el kelkaj aktivaj uralanoj preparis la programon de la aranĝo. Niaj komunaj penoj okazis fruktodonaj, EsPrimo-11 rezultis vere sukcesa. Katerina venis tiam en Ĉelabinskon kaj partoprenis la renkontiĝon kun sia filino Daŝa kaj kelkaj samurbanoj. Ŝi estis, kiel ĉiam, tre aktiva kaj plena de entuziasmo, kaj neniu el ni eĉ povis supozi tiam, ke ŝi malbonfartis. Ŝi virece toleris la malsaniĝon dum la tuta tempo de ŝia restado en Ĉelabinsko; kaj nur kiam ŝi jam revenadis per la trajno hejmen, en Novosibirskon, ŝia sanstato ege malboniĝis kaj dumvoje tra Kazaĥio, al la trajno estis vokita urĝa helpo. Ankaŭ en Novosibirsko atendis la trajnon loka medicinista brigado, kiu tuj transportis Katerinon en hospitalon, kie ŝi kun la diagnozo ostomedolito estis urĝe operaciita. Pri ĉio tio kaj ŝia heroeca sinteno mi eksciis nur post unu monato, kiam ŝi estis jam elhospitaligita kaj respondis al mia letero.

Krom ĉiama partopreno en Ural-Siberiaj regionaj renkontiĝoj EsPrimoj, Katerina iniciatis kaj sukcese organizadis propran Renkontiĝon de Amikoj RA. Dum la tempoperiodo 2001 – 2021 okazis 15 RA en diversaj urboj kaj belegaj lokoj de Rusio. Mi sukcesis partopreni tri el ili: en 2005 – “Tra Siberio”, kun la fina punkto ĉe Bajkalo, en 2007 – refoje ĉe la ŝatata de mi Bajkalo, kaj en 2016 – en Kazano. Tiel mi, dank’ al Katja, malkovris por mi neforgeseblan Bajkalon kaj belegan Kazanon!

Aktiveco kaj iniciatemo de Katerina estis vere enviindaj: en lastaj jaroj ŝi denove proponis al siberiaj esperantistoj okazigi la novan, jam vintran novjarfestan renkontiĝon “Novojarsko” kaj tiu ĉi ŝia ideo ankaŭ estis sukcese realigita.

Tro frua forpaso de Katja pro la senkompata, peza malsano terure konsternis ĉiujn ŝiajn amikojn, kiuj certe sentos ŝian mankon por Esperanto–movado en Ural–Siberio.

En mia memoro Katja restos forta, sportema, vojaĝema, amikema, bonhumora kaj optimisma, plena de planoj kaj esperoj, de entuziasmo fari ion novan, de intereso ekscii ion novan! Ripozu pace ŝia animo!

Raja Kudrjavceva, urbo Jekaterinburgo.

Dima Ŝevĉenko intervjuis de Katerina.

Tiu ĉi intervjuo aperas la unuan fojon. Ni filmis ĝin en la aŭgusto 2021

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte