Demandaro pri historio

Karaj geamikoj!

La 28-an de oktobro 2013 Tjumena esperantista klubo “Revo” fariĝos 40-jara. Pasis jam kvar jardekoj ekde la reviviĝo de la esperantista movado en la urbo. En tiuj jaroj la klubo unuigis plejparte gejunulojn, kiuj dank΄ al Esperanto trovis por si novan amikan rondon kaj novajn neordinarajn agadkampojn.

En majo 2013 kolektivo de tjumenaj esperantistoj deziras gastigi la tradician printempan  jarkunvenon de uralaj kaj siberiaj esperantistoj EsPrimo-9. Ĉi tiu renkontiĝo  taŭge rivelas pretekston por  resumoj en formo de historia aŭ rememora raporto (provizora ideo) pri la pasintaj jaroj de 1976 ĝis 2000. La  historian periodon de post 2000 povas priskribi jam pli nova generacio de esperantistoj en Tjumeno.

Mi turnas min al ĉiuj eksaj geRevanoj el diversaj jardekoj, aktivintaj kaj ne tre aktivintaj en la klubo, gvidintaj ĝin kiel estraranoj aŭ prezidantoj, vizitintoj de la kursoj, amikoj de la klubo ktp subteni mian iniciaton kaj verki proprajn rememorojn pri la kluba vivo en la fino de la pasinta jarcento. Se mi kolektos sufiĉajn materialojn mi pretas verki komunan jubilean raporton kaj prezenti ĝin publike dum la maja renkontiĝo. Pli fidinde mi povas mem rememori nur la komencan tempoperiodon ĝis 1977, kiam mi restadis en Tjumeno kaj estis kluba sekretario. La ampleksan ciferecan fotoarkivon de la klubo jam kreis Irina kaj Nikolaj Sokolovskij, ĝin eblas apoge uzi por vidigi aŭtentan bildan fonon de la faktaj kaj rememoraj materialoj.

Karaj geRevanoj-veteranoj, ni ne subtaksu la gravecon de ĉi tiu ideo, ĉar post dek pliaj jaroj simila afero estos jam apenaŭ plenumebla. Por plifaciligo de la tasko estas proponata demandfolio, kiu povas helpi vin ĉe la rememoroj kaj samtempe strukturi fine la komunan dokumenton. Vi povas verki viajn rememorojn en Esperanto aŭ ruslingve. Tre gravas, ke vi reehu, rememoru eventojn el via esperantista junagho kaj ofertu interesajn faktojn el la kluba historio!

Amike salutas ĉiujn

Vladimir Opletajev

Bonvolu sendi viajn rememorojn ĝis la 1-a de februaro 2013. Mi kore antaŭ dankas jam al ĉiuj verkontoj de la rememoroj kaj atendas viajn mesaĝojn.