Aranĝoj:
La dua tago de RET komenciĝis de la bela frumatena promenado en la ĉirkaŭaĵoj: mi iris iom esplori la apudan arbaron. Senhaste mi paŝis laŭ arbaraj padoj, ĝuante la belecon, kiun kreis la granda majstro - naturo. La someran arbaron plenigis diversvoĉeco de birdoj, maro de sonoj kaj susuroj; en ĝi estis freŝeco kaj pureco de la aero, en ĝi abundis tre hela kaj sukplena verdaĵo en roso, kiel en arĝento. Ankaŭ sur mola subpieda herbo, kuŝis matena roso, ŝanĝbrilante irize kaj foje el la herbaro “rigardis la ruĝaj okuletoj” de arbara frago, kaj, se mi kliniĝis al ili, mi perceptis ĝian delikatan aromon. Multaj padoj estis ombraj, sed pluraj jam inunditaj de la lumo kaj suno, sur ili tie kaj tie videblis blankaj, flavaj kaj rozkoloraj floretoj, kiuj ĝojigis la okulojn. Mallaŭte bruis arboj: sveltaj betuloj, majestaj kverkoj, altaj aceroj kaj abietoj, dolĉe odorantaj tilioj, la suno disĵetis laŭ ili siajn diverskolorajn brilaĵojn, kaj en la foliaro super mia kapo kiel en fabela rondodanco sonis gajaj kantoj de diversaj birdoj. Inter ili unu birdeto kantis plej laŭte, mi ne vidis ĝin, sed sentis ĝian ĝojon kaj senzorgecon. Jen ankaŭ kukolo komencis laŭte kalkuli ies jarojn. Inter foliaro dense bluis la ĉielo kun flosantaj sur ĝi negrandaj blankaj nubetoj. Facila vento balancis tigojn de trifolioj kaj kamomiloj, min zigzage preterflugis granda belega papilio… Eblus longe ĝui ĉion tion, sed malicaj kuloj, kiuj kiel nigra nubo, ĉirkaŭis min kaj senkompate mordegis, ne permesis longe resti en la arbaro kaj forpelis min el sia arbara densejo. Mi forkuris de ili, tamen kun dankemo al la arbaro pro tio, ke ĝi aligis min al universaj ritmoj de harmonio kaj beleco. Dum la restado en RET, mi sukcesis ankoraŭ kelkfoje promeni en la arbaro kaj eĉ kune kun mia samĉambranino Tatjana Loskutova mi povis kolekti tie fragojn kaj regali nin per la aroma arbara frandaĵo.
Post la matenmanĝo miaj kunvojaĝantoj el Jekaterinburgo forlasis min por veturi plu direkte al Eŭropo. Post la adiaŭo kun ili, mi iris al la leciono de la kurso por A2-nivelo, kiun gvidis Vladimir Opletajev. Mi preferis ĉeesti la tutan lian kurson, vidi la metodikon de lia instruado, observi kiel li konstruas siajn lecionojn, kiujn materialojn li preparis kaj uzis dum la kurso. Nu min kiel ĉiam pli interesas la praktikaj aferoj, kaj mi kiel ĉiam pensis pri la estonteco de la urala Esperanto-movado, kies tre grava parto sendube estas instruado de la lingvo, kiu nun lamas en Jekaterinburgo.
Mi volus mencii, ke en tiu tago okazis tre rimarkinda ŝtormo, fulmotondro kaj forta pluvego. La ŝtormo komenciĝis post la tagmanĝo, antaŭ la dua leciono de la kurso por komencintoj. Tiutempe teŭmante ni sidis kelkope en la teraso de la dometo kaj observante la furiozon de la naturo kaj la torentan pluvon, mi pensis, ke apenaŭ iu el la kursanoj ekkuraĝos tiumomente iri el siaj dometoj al la kursejo kaj ili plej verŝajne atendos finon de la ŝtormo. Sed subite mi ekvidis Jan Karapetjan (unu el la kursanoj), kiu kovrinte la kapon per sia anorako, kuregis direkte al la kursejo. Lia diligenteco ankaŭ min instigis kuri al la kurso:) Pro la ŝtormo estis difektita elektra linio, kaj la bazejo dum iu tempo restis plene sen elektro, sed malgraŭ ĉio la vespermanĝo okazis ĝustatempe kaj estis kiel ĉiam bongustega, ĉar kuiristoj uzis dum la kuirado rezervitan naturan gason. Post iom da tempo oni riparis la difektitan lokon, kaj vespere ni jam ĝojis pri la reveno de la elektro en la bazejon.
En la dua vespero de RET okazis vingustumado, dum kiu oni rakontis al ni historion de la uzino “Ŝujskaja vodko”, kiu estis fondita en la jaro 1899 kaj ĝis nun estas fama pro la produktado de bongustaj beraj likvoroj kaj vaste konata balzamo “Malnova Ŝujo”. En la produktado oni uzas purigitan artezan akvon el la propra arteza puto kun la profundeco de 125 metroj, grajnan alkoholon kaj nur naturajn berojn: ĉerizajn, ribajn, oksikokajn, kamemorajn kaj aliajn. Poste ni havis la ŝancon gustumi kelkajn specojn de likvoroj, kaj dum la interŝanĝo de opinioj pri ilia gusto, evidentiĝis, ke nia publiko plej ŝatis la likvoron el sekprunoj, kiun ni povis aĉeti poste kiel memoraĵon el Ŝujo dum nia ekskurso tra la urbo. Al ĉiuj tre plaĉis ankaŭ la aroma balzamo “Malnova Ŝujo”. Post la vingustumado ni ĉiuj bonhumoraj kaj kontentaj daŭrigis jam la komunikadon en pli malvastaj amikoj rondoj, teŭmante en la terasoj de niaj dometoj.
Aldoni novan komenton