Kurso de Esperanto en Tjumenj

Urboj: 

Aranĝoj: 

La 17-an de februaro en Tjumena Esperanto-klubo "Revo" komenciĝis lingva kurso por komencantoj. En la unua leciono, kiu pasis kiel prezentado, estis 3 novuloj. Ili eksciis, kiel Esperanto diferencas de aliaj lingvoj, konatiĝis kun ĝia historio kaj bazo de la lingvo.
Estis multaj demandoj - por kio necesas lerni Esperanton, kial kaj kie uzi. Tial poste ni spektis videon "Esperanto estas", el kiu la novuloj eksciis pri uzado de Esperanto en internacia komunikado. En la fino de la prezentado ĉiuj rakontis iomete pri si, kaj, certe, kiel li aŭ ŝi eksciis pri Esperanto kaj pro kio decidis lerni ĝin.

Komentoj el VKontakte