Aldoni novan komenton

Mi jam priskribis mian venon

Mi jam priskribis mian venon al Esperanto kaj mian vivon en ĝi: http://esperanto-mv.pp.ru/Melnikov/Prezent.html

Ĉi tie indas speciale aldoni, ke mi lernis Esperanton koresponde ĉe B.G.Kolker - kiu tiam vivis en Ufa.

Baldaŭ mi eksciis pri ER Kulturo, abonis la almanakon "Sezonoj", kaj somere 1988 en BET-25 (Tallinn) mi konatiĝis kaj amikiĝis kun la urala grupo. Ekde tiam mi konstante kunlaboras kun "Sezonoj", poste kun "La Ondo de Esperanto" kaj "Ruslanda Esperantisto". Tie aperas miaj poemoj kaj recenzoj, ĝuste Urala skolo formis min kiel literaturiston.

Neforgesebla estis la Dekado de Esperanto en 1989, impresoj ne paliĝis eĉ post jardekoj, kaj mi priskribis ilin en revuo "La Karavelo"  la 5-an n-ron, legu paĝojn 14-17. Spertuloj rekonos la protagonistojn...