10 jaroj sen Viktoro Kudrjavcev

Urboj: 

Personoj: 

Viktoro Kudrjavcev, Kovrovo, RET-2002
Viktoro Kudrjavcev, Kovrovo, RET-2002
Vladimir Opletajev Viktor Kudrjavcev, Raja Kudrjavceva Pekino, 2004. Apud la kongrsejo, UK-89
Vladimir Opletajev Viktor Kudrjavcev, Raja Kudrjavceva Pekino, 2004. Apud la kongrsejo, UK-89
Valentina Rjabĉun, Viktor Kudrjavcev, Raja Kudrjavceva Pekino, 2004. Sur la placo Tian’anmen
Valentina Rjabĉun, Viktor Kudrjavcev, Raja Kudrjavceva Pekino, 2004. Sur la placo Tian’anmen
Viktor Kudrjavcev Pekino, 2004. En kafejo
Viktor Kudrjavcev Pekino, 2004. En kafejo
Pekino, 2004, UK-89. Ekskursa tago, vojaĝo al la Granda muro, en restoracio
Pekino, 2004, UK-89. Ekskursa tago, vojaĝo al la Granda muro, en restoracio
En flughaveno de Pekino
En flughaveno de Pekino

Antaŭ 10 jaroj, la 1-an de aprilo 2014, en la 56- jara aĝo forpasis nia amiko, urala esperantisto-aktivulo, mia edzo Kudrjavcev Viktoro (1958-2014). Verdire, estas ne kredebla por mi, ke sukcesis jam traflugi tiom da tempo; mi perceptas ĉion tiel, kvazaŭ tio okazis antaŭnelonge kaj en ĉiuj detaloj mi memoras tiun subitan kaj neatenditan vivfrapon.

Kun Viktoro mi konatiĝis dum SEJT-22 , okazinta en 1981 apud Taŝkento (tio estis la unua granda Esperanto-renkontiĝo, kiun mi partoprenis post mia esperantistiĝo)

Dum preskaŭ 14 jaroj ni estis geamikoj, vizitis unu la alian gaste, interkorespondis, renkontiĝis dum la tutlandaj Esperanto-aranĝoj. Nur decembre de 1994 ni decidis geedziĝi, jam estinte tiam ne gejunuloj, sed mezaĝaj, konsciaj homoj, kaj kune ni travivis 20 jarojn. Mi povas diri nun, rerigardante nian vivon, ke en nia vivo pli gravis amikaj interrilatoj, ol la rilatoj inter edzo kaj edzino (ĝenerale mi opinias amikecon en la vivo pli grava kaj valora ol ĉiuj aliaj homaj interrilatoj kaj eĉ ol amrilatoj). Nia kunvivo ne estis ĉiam glata, ĝi havis kaj sufiĉe komplikajn periodojn; kaj ni estis tre diversaj homoj, sed ni ambaŭ ŝatis Esperanton kaj estis fidelaj al ĝi, kaj Esperanto nin tre forte ligis. Ni penis vivi aktive, iniciatis kaj okazigis multajn Esperanto-aranĝojn, penis unuigi uralan esperantistaron; ĝenerale ion organizi kaj realigi kune estis multe pli facile! Ni dum pli ol dek jaroj kunredaktis kaj eldonadis nian revuon “Komencanto”. Ni multe vojaĝis , partoprenante Esperanto-aranĝojn enlandajn kaj eksterlandajn. Do, nia vivo ĉiam estis interesa, eventoplena.. Kaj ankoraŭ unu trajto estis komuna por ni ambaŭ: optimismo. Ni ne ŝatis plendi pri la vivobstakloj, ĉiam esperis je pli bona kaj kun la espero movis nin antaŭen.

Viktoro estis tre entreprenema kaj agema homo, li neniam ŝatis trankvile kuŝi surkanape, nenionfarante. Lia kapo ĉiam estis plena de diversaj ideoj pri kion fari, provi, lerni. Li multon faris por Esperanto: konstante verkis informajn artikolojn pri ĝi kaj dissendis ilin en diversajn revuojn kaj gazetojn, lanĉis siajn Esperanto-paĝarojn en sociaj retoj, kontaktis multajn esperantistojn kaj instigis ilin al kreado en Esperanto k.t.p. Li aprezis humuron, lia plej ŝatata humuristo estis Miĥail Zadornov; unu el plej ŝatataj liaj rubrikoj en “Komencanto” ĉiam estis anekdotoj kaj aforismoj; en la libroŝranko en la balkono de nia loĝejo ĝis nun estas granda stako de lia ŝatata humura revuo ”Krasnaja Burda”. Kaj jen la paradokso de la vivo: tia gaja kaj ŝercema homo lasis tiun ĉi mondon la 1-an de aprilo, en la Tago de ŝercoj kaj mistifikoj en Rusio. Mi bone memoras, kiel ni malfruvespere la 31-an de marto telefonparolis, (ĉar li deĵoris tiun tagon en la laborejo) kaj li pensis pri tio, kiel ni ŝercu kaj mistifiku la uralajn esperantistojn en nia dissendolisto. Sed Viktoro bedaŭrinde jam ne povis realigi tion, ĉar Urĝa helpo matene la 1-an de aprilo forprenis lin kun la koratako kaj veturigis al kardiocentro, kie li forpasis post nur kelkaj horoj.

Oni diras, ke la homo daŭras “vivi” dum oni memoras lin, des pli kiam iu daŭrigas la aferojn, kiujn li opiniis gravaj en la vivo. Okaze de hodiaŭa malgaja memordatreveno ni hele rememoru Viktoron kaj ni daŭrigu aktivi por Esperanto en nia Uralo! Estu lia animo en paco kaj li “ ridetu” al ni de la ĉielo, aprobante niajn farojn

Rememorante,

Raja Kudrjavceva

fonto


Antaŭ dek jaroj, la 1an de aprilo 2014, nia amiko, kolego, samideano Viktoro Kudrjavcev forlasis la vivantojn. La kalendaro forfoliumas la jarojn nerimarkeble sed en la ritmo neeviteble kontinua kaj senpasia. Oni diras: “Tia estas la vivo.” Sed la koro kaj animo malakceptas kaj neglektas tian ĉi ordon, eĉ protestas kontraŭ ĝi. Ĉar post deko da jaroj Viktoro restas kun ni ĉiuj, kiuj konis, amis, estimis lin, kunlaboris kaj amikis kun li. Viktoro tre mankas en nia rondo nun, sed li daŭre ĉeestas ĝin en niaj faroj, ideoj, pensoj, rememoroj.

Hodiaŭ mi prezentas al vi neelpensitan historion, kiu okazis al Viktoro, Raja kaj mi antaŭ dudek jaroj en la flughaveno de Pekino.

 

Pasporto perdiĝis

Somere de 2004 Viktoro, Raja Kudrjavceva kaj mi vojaĝis al Pekino, kie okazis la 89a Universala Kongreso de Esperanto. La vidinda ĉefurbo de Ĉinio, interesaj kongresa kaj ekskursa programoj multe emociis nin kaj gravuris en la memoro neforgeseblajn travivaĵojn. Sed ĉu bedaŭrinde aŭ ĉu bonŝance ankaŭ ridindaj, amuzaj kaj eĉ mistikaj okazaĵoj dum la restado en Pekino ne unufoje konfuzis nian triopon. Mi volas rakonti unu el tiuj historioj.

Ni estis atendantaj rean flugon de “Aeroflot” el Ĉinio al Moskvo en la grandega, moderna, luksa Pekina flughaveno. Ĉe la pasaĝerregistra giĉetejo ni donis al oficisto niajn pasportojn kaj flugbiletojn por ricevi aviadilajn enirpermesilojn. La afero pasis rapide kaj senprobleme. Ni, rericevinte ĉiujn paperojn kaj dokumentojn, senzorge babilis, kontentaj, ke ni sen malfruo atingis la flughavenon kaj senpene registriĝis al la flugo. Ĉirkaŭ horo restis ĝis ekflugo, ni decidis akurate meti dokumentojn en brustopoŝon, ĉar ni devis prezenti ilin ankoraŭ dufoje por lim - kaj dogankontroloj.

En ĉi tiu momento mi subite konsternite konstatis, ke en mia mano mankis mia ruĝkovrila pasporto. Ĝi ne estis! Ĝi ne estis en ĉiuj miaj poŝoj nek en la mansaketo. Ĝi ne kuŝis surplanke apud ni. La pasporto malaperis! Reveninte al la registristo, mi per signoj petis, ke li redonu al mi mian pasporton. Interkompreniĝi ni povis en neniu lingvo. La junulo ne parolis ruse kaj same per signoj, prezentinte al mi la malplenajn manplatojn, kun absolute neŭtrala mieno sciigis, ke li havas neniujn dokumentojn. Katastrofo nekredebla! Mi pli emfaze kaj insiste ripetis mian postulon, sed la ĉino same senemocie per gestoj komunikis al mi, ke neniun pasporton li havas kaj ke prefere mi ne devas konduti kiel teda muŝo. Tiumomente mi decidis aroge veni malantaŭ la servotablon kaj tie inter paperoj trovi mian pasporton. Sed kiam mi rigardis en la internon de la giĉetejo, mi denove ŝokiĝis, ĉar mi vidis tie neniujn paperojn, eĉ unu paperfolieto ne estis tie, meze de la tableto solecis nur komputila monitoro. La pasporto ne estis, ĝi malaperis senspure!

En ĉi tiu sekundo mi spertis neimageblan emocian frapon, kiu panikis kaj malekvilibrigis min ĝis preskaŭ senkontrolata sveno. Raja kaj Viktroro tenis en la mano siajn pasportojn, sed la mia en nia triopa ĉeesto neniiĝis en maniero nekomprenebla! Mi perpleksiĝis tiel forte, ke mi en mia stupora stato tute ne kapablis sobre analizi la okazaĵon kaj apenaŭ ion dedukti-indukti. Baldaŭ miaj geamikoj forflugos al Moskvo, kaj mi devos resti en fremda lando sen dokumentoj, sen mono, eĉ sen eblo klarigi al polico versimile la teruran misaventuron, ĉar ĉine mi ne povis paroli! Kion fari, kion entrepreni? Tiuj ĉi pensoj kaj rezonoj elĉerpis miajn rezistofortojn kaj preskaŭ plene dampis mian entuziasmon.

Vidante mian plagan embarason, ankaŭ la geedzoj Kudrjavcev maltrankviliĝis, sed ili klopodis min trankviligi kaj devigis min ankoraŭfoje traserĉi ciujn poŝojn kaj mansaketojn. La rea traserĉo estis senrezulta, kaj tio pliigis mian senesperiĝon. Ankaŭ Viktoro kaj Raja rekontrolis siajn paperojn kaj dokumentojn kaj konvinkiĝis, ke ili estas en ordo. Viktoro, dezirante zorge meti ilin en suban poŝon de sia veŝto, subite haste kaj nervoze ekmovis la fingrojn sur ŝtofo, sub kiu li palpsentis iun libretforman objekton. Jen miraklo! Nepriskribebla magiaĵo! Li tiris el la poŝo pasporton, kaj montris al ni en sia mano du rusiajn pasportojn. Kiel vi opinias, kies pasporto estis la dua, akaparita de nia kunvojaĝanto? Ĝi estis mia perdita pasporto! Deponita en la poŝo de Viktoro ĝi povis bonorde reveni al Moskvo sen mi. Sed kion mi sendokumenta, posedanta eksdatiĝantan turistan vizon, farus en fremda lando? Post la spertita afekcio tian ĝuan ondon de feliĉo mi sentis nur kelkfoje en mia vivo, kaj unu el tiuj beataj raraj momentoj trafis min en la pekina flughaveno post la reakiro de mia identiga dokumento.

Kiel povis Viktoro kunpreni du pasportojn? Li tion ne povis komprenigi al si mem. Ni triope provis trovi probablajn klarigojn de ĉi tiu okazaĵo kaj konkludis, ke unue kulpis manko de necesa parolkontakto kaj komuna lingvo inter oficisto kaj registrataj pasaĝeroj. La registristo ne povis paroli kun ruslingvaj vojaĝantoj, supozeble ankaŭ la anglan li ne komprenis. Alia klarigo fontas el etnaj specifecoj de ĉinoj kaj rusoj. Eŭropanoj ofte konsideras ĉinojn vizaĝaspekte similaj unuj al aliaj. Same ĉinoj ne ĉiam povas adekvate distingi kaj identigi eŭropanojn, konsiderante kaj komparante foton kun vizaĝo de reala homo. Plejverŝajne tiel mia pasporto trafis la manojn de Viktoro kaj eknestis en lia poŝo.

La tuta stresa sceno daŭris ne pli ol kvaronhoron, kaj post ĝi ni havis ankoraŭ sufiĉan tempon por rekonsciiĝi de la tumulta perturbo kaj trankviliĝi ĝis ni okupis lokojn en aviadilo. Sed tiam mi ne sciis, ke antaŭ kaj dum la rea plurhora flugo nin atendis aliaj aventuroj ĉu tute hazardaj aŭ intencitaj de ia mistera providenco, sed la timiga pasportomanko nur prelude antaŭis novajn kuriozaĵojn, kiujn nun, post multaj jaroj, mi rememoras kun rideto.

От Vladimir Vost

fonto

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte