Urboj:

La 9-an de aprilo de 2025 okazis centjara naskiĝdatreveno de la mondfama skulptisto, artisto, filozofo kaj civitano de la mondo - Ernst Iosifoviĉ Neizvestnij. Eblas longe nombri ĉiujn titolojn de tiu ĉi elstara persono: honorito per la ordeno "Pro meritoj por la Patrujo" de la tria grado (1996), per la ordeno de Honoro (2007), laŭreato de la ŝtata premio de Rusia Federacio en la sfero de literaturo kaj artoj (1996), eksterlanda membro de la Svedia Reĝa akademio de liberaj artoj (1984), membro de la Nov-Jorka (1984) kaj de la Eŭropa (1989) akademioj de sciencoj kaj artoj, honora eksterlanda membro de la Rusia akademio de artoj (1995), konsilisto pri kulturo de la prezidento de Rusia Federacio B. N. Jelcin (1996). Pri la skulptisto multas filmoj, libroj kaj artikoloj, sciencaj esploroj, en kiuj oni nomas lin "Мikelanĝelo de nia epoko".
Ernst Neizvestnij certe estas mondcivitano, sed naskiĝis li en Sverdlovsko (nuna Jekaterinburgo), ĉi tie li finis lernejon, vizitis studion pri pentrado de la Domo de pioniroj, de ĉi tie li forveturis dum la Granda Patrolanda milito kaj post la milito en 1945 revenis Sverdlovskon. Jekaterinburganoj tre fieras pri la elstara skulptisto kaj vastskale festis lian centjaran jubileon. Dum la tuta pasinta semajno en la urbo pasis diversaj aranĝoj, dediĉitaj al tiu ĉi evento.
Mi ŝatus iom rakonti kio okazis en la urbo kaj kion duopo de jekaterinburgaj esperantistoj, Raja Kudrjavceva kaj Vjaĉeslav Gusev, ankaŭ sukcesis kapti kaj ĉeesti.
Dimanĉe, la 6-an de aprilo ni partoprenis la aranĝon de Jelcin-centro "Nefinita triangulo", kie temis pri la grandioza projekto de la skulptisto, ĝis nun ne realigita plene, kiel li tion elpensis kaj penis fari dum la vivo. Tio estas la projekto, dediĉta al viktimoj de politikaj reprezalioj "Maskoj de funebro", kies skulptaĵojn Ernst Neizvestnij volis vidi en tri rusiaj urboj: Magadano, Jekaterinburgo kaj Vorkuta. Estis tre interese aŭskulti la direktоron de la muzea komplekso Smirnova Vera Iljiniĉna - gastino, veninta el Magadano, kie aperis la unua skulptaĵo de la projekto de E. Neizvestnij en 1996, kiam la skulptisto estis viva, mem elektis lokon en Magadano por starigi la monumenton; en Jekaterinburgo la skulptaĵo aperis nur en 2017 (la skulptisto ne ĝisvivis unu jaron ĝis tio); kaj en Vorkuta - ĝis nun la planita skulptaĵo, bedaŭrinde, ne estas starigita kaj tial la projekto ne estas finita ĝis nun.
La 8-an de aprilo jekaterinburganoj metis florojn al la memortabulo sur la muro de la domo la numero 30 en la strato de Sportistoj (ул. Физкультурников 30), kie loĝis Ernst Neizvestnij en la jaroj 1937-1945.
La 9-an de aprilo ni ĉeestis la rondan tablon kaj diskuton pri la temo "Milito estas ...", ligitajn kun la vivo kaj kreado de la skulptisto, okazintajn en la regionografia muzeo, en tiel nomata Domo de Paklevskiĥ kaj Kozel en Jekaterinburgo. La diskuton partoprenis konataj arto- kaj sciencoagantoj: membro de la Rusia akademio de pentroarto M.A. Busev, direktoro de la regiona Orenburga muzeo Ju.E. Komlev, direktoro de la muzea komplekso en Magadano Smirnova V.I., honora pentristo de Rusio V.N. Nasedkin k.a. Oni pridiskutis vastan spektron de demandoj, ligitaj kun la temo de milito en la kreado de Neizvestnij. Post la ronda tablo ni povis viziti la ekspozicion de originalaj laboroj de la majstro "Milito estas...", kie estis prezentitaj liaj skulptaĵoj "Vundita soldato", "Morta soldato", "Soldato, trapikita per bajoneto" kaj "Paŝo". Speciale por tiu ĉi ekspozicio du el skulptaĵoj venis el Ugrujo, el muzeo de Ĥanti-Mansijsko. Tiu ĉi serio de skulptaĵoj reflektas la strebon de la majstro montri la tragedian sencon de milito, kiu portas suferojn kaj detruojn.
La 10-an de aprilo sur la placeto de la Arta muzeo de Ernst Neizvestnij en Jekaterinburgo okazis prezentaĵo de la noveldonita albumo, dediĉita al la skulptisto. Apero de tiu ĉi albumo, pli ol 350 paĝa, kun ilustraĵoj, artikoloj, partoj pri grafiko, pentro-skulptaĵarto de la majstro, certe, estas granda evento por la ŝatantoj de liaj kreaĵoj.
La 13-an de aprilo okazis la organizita de kunlaborantoj de Jelcin-centro ekskurso al la tiel nomata 12-a kilometro, kie proksime al la limo de Eŭropo-Azio staras la skulptaĵo de Ernst Neizvestnij "Maskoj de funebro". La ekskurson al tiu ĉi loko ni vizitis pli frue, ankoraŭ aŭtune, en la Tago de memoro pri viktimoj de politikaj reprezalioj.
Tia eventoriĉa okazis la pasinta semajno kaj tiel oni omaĝis al la memoro de la mondofama skulptisto Ernst Neizvestnij en la urala ĉefurbo.

Amike,
Raja Kudrjavceva.
Raja Kudrjavceva.