

Antaŭ 225 jaroj naskiĝis Jevgenij Abramoviĉ Baratinskij (02.03.1800 - 29.06.1844) - elstara poeto-lirikisto, tradukisto kaj pensulo.
Li estis unu el plej mirindaj kaj samtempe plej subtaksitaj kaj enigmaj figuroj de la rusa literaturo de la ХIХ jarcento. Liajn poeziajn verkojn sinforgese legis tiuj, kiuj vidis en poezio ne nur belajn vortojn, sed ankaŭ sencon kaj profundecon, kaj samtempe mem strebis al vero.
Je. Bartinskij estis amiko de A. Delvig, A. Puŝkin, K. Rilejev, V, Ĵukovskij. A S. Puŝkin skribis pri li:
"Baratinskij apartenas al tiuj niaj poetoj, kiuj aparte diferenciĝas. Li estas originalulo, ĉar li pensas. Li estas originala kaj en ĉio, ĉar pensas siamaniere, ĝuste kaj sendepende; kaj samtempe sentas forte kaj profunde. Harmonio de liaj versaĵoj, freŝeco de lia stilo, viveco kaj ĝusteco de la esprimado devas ravi ĉiun, kvankam iom posedantan de gusto kaj sento."
Baratinskij estas poeto, kiu arde serĉis veron. Li plenrajte povus diri pri si mem: "Kaj kiel trovis mi amikon en la generacio, tiel leganton nepre trovos mi inter posteularo". Kaj la poeto ne erarus: lia nomo estas konata al modernaj legemuloj, oni eldonas liajn poemarojn, oni malfermis en la apudmoskva bieno Muranovo la ŝtatan muzeon, dediĉtan al li, oni verkis muzikon al multaj liaj tekstoj kaj kantas ilin kiel belaj romancoj. Jen unu el tiuj, al kies teksto kreis la muzikon la fama rusa komponisto M. Glinka. Mi trovis ĝian tradukon en Esperanton, far de Nikolao Fedotov:
Ne tentu
(malnova rusa romanco: vortoj de Je. Baratinskij, muziko de M. Glinka)
Ne tentu min per malatenda
Reveno vana de tener'.
Al senrevulo estas fremda
La ĉarm' de l' fora primaver'!
Ne fidas mi je vort' pasia.
Ne kredas plu mi je la am'.
Ne logos malrevulon jam
La perfidinta iluzio.
Ne igu kreski al angor',
Ne diru pri l' pase' eĉ vorton,
Amik' zorgema, la senfortan
Ne tuŝu vi en lia dorm'.
Mi dormas dolĉe en langvoro
Forgesu nun pri iluzi':
En mia kor' nur ekscitiĝon
Sed ne la amon vekos vi!
Traduko de N. Fedotov, 04.01, 1980

















