Zamenhof-tago 2009 en Jekaterinburg

Urboj: 

Aranĝoj: 

Do, la organiza teamo invitas chiujn dezirantojn, spertajn esperantistojn kaj novulojn kune festi Zamenhof-tagon en Jekaterinburg la 19-an de decembro ekde la 16-a horo.

Por la arangho ni luis komfortan ejon en la centro de la urbo, en la hotelo "Granda Uralo" ("Большой Урал"), kiu situas malantau de la urba Opera teatro, tuj kontrau ghi, kaj estas tre facile atingebla. De la fervoja stacidomo eblas veturi per trolebusoj № 1,3,9,15,17 ghis la haltejo "Arkitektura instituto" kaj de tie iri antauen ghis la strato Lenina, poste lau ghi ghis la Opera teatro. Krome, de la fervojstacidomo ankau eblas veturi rekte ghis la haltejo "Opera teatro" per buso №31 kaj itineraj busetoj №31. De la suda busa stacidomo "Jujhnij" eblas veturi per buso numero 30,50, 50A kaj tramoj № 13,15 ghis la haltejo "Opera teatro" lau strato de Lenina. En la hotelo necesas suprenighi per lifto al la 6-a etagho, kie vi vidos ejon kun verda stelo surporde.

Ni petas grupojn de novuloj el diversaj urboj prepari ion por la amika koncerto kaj por iel prezenti sin. Ankau malnovajn esperantistojn ni
petas aktive kontribui por la programo de "Amika koncerto" per diversaj programeroj. Krome, estus nemalbone, se grupoj de diversaj urboj kunprenus iujn murgazetojn au fotomuntajhojn pri viaj kluboj, agadoj,aranghoj k.t.p.

En la PROGRAMO estas antauhvidataj:

1. Enkonduka parto - [5-7 min].

2. Filmo pri Zamenhof [5-7 min].

3. "Chu vi scias?" - prezento de interesaj faktoj el la vivo de la kreinto de Esperanto
far de grupo de jekaterinburganoj - [10 min].

4. Prezento de la Libra Ekspozicio kun aldono de E-KD kaj E-revuoj kun la
komentarioj de tiuj, kiuj jam tralegis la librojn, vidis kaj auskultis
la diskojn - [20 min].

5. Interkonatigho de novuloj kun malnovaj esperantistoj de la regiono.
Akcepto de novuloj en la amikan rondon de Ural-Siberiaj esperantistoj [20 min].

6. Pauzo por che-tabla amika festeno kun vino, teo, kafo, kukoj k.t.p. [30 min]

7. Amika koncerto [15-20 min]

8. Interurba konkurso [20-30 min]

Kunprenu vian bonhumoron, amikajn ridetojn, agrablajn donacetojn kaj
aliajn surprizojn por la amikoj kaj bonvenon al Jekaterinburg!

En la nomo de la organiza teamo,
Raja kaj Viktor Kudrjavcev.

Komentoj el VKontakte