Jekaterinburg

Literatura konkurso / EsPrimo-10

EsPrimo -10

Jekaterinburg, 1. – 3. majo 2014

Literatura konkurso

 

La Organiza teamo de EsPrimo -10 agnoskante la valorojn de kulturkleriga kaj lingva memevoluoj de esperantistoj kaj konsiderante la kulturkampan temon de la renkontiĝo “Kreante, verkante, legante” anoncas konkurson de literaturaj verkoj pri la temo “Mi vidas la mondon...”

 

Celo de la konkurso Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Deklamkonkurso / EsPrimo -10

EsPrimo -10

Jekaterinburg, 1. – 3. majo 2014

Deklamkonkurso

 

La Organiza teamo de EsPrimo -10 agnoskante la valorojn de kulturkleriga kaj lingva memevoluoj de esperantistoj kaj konsiderante la kulturkampan temon de la renkontiĝo “Kreante, verkante, legante” anoncas deklamkonkurson pri la temo “Jen rideto de l’ printempo”.

 

Celo de la konkurso

stimuli la deklamarton de ural-siberiaj esperantistoj, plifirmigi ilian interesiĝon pri poeziaj arto kaj lingvo. Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Rememoroj aperas...

Pasis preskaŭ monato post la lasta Zamenhof-tago ĉi-tie kaj bildo de la evento komencis jam paliĝi en la memoro. Sed hieraŭ mi rerigardis en nia ural-siberia paĝaro filmeton de Olga Ŝilajeva, kiun ŝi speciale preparis por la festa decembra kunveno en Jekaterinburg. Jes, tiun ĉarman filmeton kun la amikaj salutoj de esperantistoj el diversaj landoj de la mondo (ankoraŭ foje dankegon al Olga pro la agrabla surprizo!) kaj min kovris varma ondo de la rememoroj pri la Z-tago- 2013. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Zamenhof-festo 2013

Amikoj, antaŭ unu semajno mi  partoprenis Zamenhofan feston en Jekaterinburg. La vojo de Glazov ĝis la ĉefurbo de Uralo ne estas tiom longa – nur 11 horoj per trajno. Biletoj estas aĉetitaj, pasaĝerplena trajno alvenis kaj mi kune kun mia lernantino Svetlana forveturas al oriento, forgesante pri la laboro kaj hejmaj aferoj. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

“Aŭtuna Kuko” novembre en Jekaterinburg

Ĉi-jara aŭtuno inspiris nin organizi ankoraŭ unu aŭtunan renkontiĝon, krom jam tradicia septembra, kiu kutime okazas en Jekaterinburg.

Pri la renkontiĝo ni ekpensis kaj komencis ĝin plani ankoraŭ oktobre  kaj eĉ volis nomi ĝin “Aŭtuna inspiro”. Sed preskaŭ kiam ni estis pretaj anonci pri ĝi kaj inviti ĉiujn dezirantojn ĝin partopreni, ie en la reto aperis informo pri “Aŭtuna inspiro” – la aranĝo preparata de moskva esperantista teamo. Kompreneble, por ne ripetiĝi, ni tuj trovis la alian nomon por nia renkontiĝo: ĝi iĝis “Aŭtuna kuko”. Legu pli »

Urboj: 

Jubileaj eventoj en Jekaterinburg

La 9-12-an de junio en Jekaterinburg  sukcese pasis eventoj, dediĉitaj al la 125-jara jubileo de Esperanto, kiujn iniciatis E-klubo “Arĝenta Flamo”.  Tio estis tri tre diversaj tagoj, kiam uralaj esperantistoj kaj kelkaj gastoj-partoprenintoj el pli malproksimaj urboj povis denove unuiĝi kree kaj idee. Legu pli »

Urboj: 

Tutmonda Ekzameno pri Esperanto laŭ la reguloj de KER (Komuna Eŭropa Referenckadro) kaj E-renkontiĝo, dediĉitaj al 125-jara jubileo de Esperanto

Karaj geamikoj!
La 9-n de junio en Jekaterinburg en urba biblioteko „Belinskij “ je 13.00 laŭ la loka tempo okazos skriba ekzameno pri Esperanto laŭ la reguloj de KER( Komuna Europa Referenckadro) kaj ĝi pasos samtempe en pli ol 30 lokoj tutmonde.
Tiu ĉi ekzamensesio estos dediĉita al 125- jariĝo de Esperanto. Post la ekzameno estas planata E- renkontiĝo, ankaŭ dediĉota al la jubileo de Esperanto.
Legu pli »

Urboj: 

Zamenhof-tago 2011 en Jekaterinburg

*/

La 17-an de decembro en Jekaterinburgo ni festis Zamenhof-tagon. El Tjumeno la aranĝon partoprenis 11 homoj, el kiuj 3 komencantoj.

Komence estis solena malfermo, kaj Viktor Kudrjavcev rakontis pri Zamenhof kaj pri historio de la festo.

Poste komencis kultura programo.

Estis prezentado de manlaboroj, kiujn faris esperantistojn el diversaj urboj. Saŝa rakontis pri novaj Esperanto-libroj kaj filmoj kaj kinofestivalo en Brazilio. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Impresoj de la unua somera monato

Somero ĉiam estas tre atendata kaj dezirata sezono por mi. Mi nur bedaŭras, ke traflugas ĝi tiom rapide, ke mi ne sukcesas plensatiĝi de suno, lumo, varmo, ĝoijga por la okuloj vido de verdaĵoj kaj abundo de floroj. Jen ankaŭ ĉi-foje jam preskaŭ finiĝas junio, kiu pasis tre rapide. Cetere, estas tre interese, amikoj, kiel vi pasigis la unuan someran monaton? Malgraŭ tio, ke en junio abundis pluvaj, grizaj tagoj kaj tro maloftis la sunaj kaj serenaj, ni (mi kaj Viktoro, kaj espereble ankau aliaj membroj de “Arĝenta Flamo”) pasigis junion tre agrable kaj ĝoje. Legu pli »

Urboj: 

Paĝoj

Abonu al RSS - Jekaterinburg