Aldoni novan komenton

Deklamkonkurso / EsPrimo -10

Urboj: 

EsPrimo: 

EsPrimo -10

Jekaterinburg, 1. – 3. majo 2014

Deklamkonkurso

 

La Organiza teamo de EsPrimo -10 agnoskante la valorojn de kulturkleriga kaj lingva memevoluoj de esperantistoj kaj konsiderante la kulturkampan temon de la renkontiĝo “Kreante, verkante, legante” anoncas deklamkonkurson pri la temo “Jen rideto de l’ printempo”.

 

Celo de la konkurso

stimuli la deklamarton de ural-siberiaj esperantistoj, plifirmigi ilian interesiĝon pri poeziaj arto kaj lingvo.

 

Temo de la konkurso “Jen rideto de l’ printempo”

Viviga printempa humoro, amo, entuziasmo kaj ĝojo al la vivo, beleco de la ekstera mondo malavare dorlotanta nin – jen estas temoj, kiuj povus emociigi deklamantojn. Sed ni ne forgesu ankaŭ Esperanton, kiu beligas nian vivon kaj puŝas nin al plia memidentiĝo.

Por la konkurso estu elektendaj originale verkitaj kaj tradukitaj versaĵoj de rusiaj kaj eksterlandaj poetoj.

 

Loko kaj dato de la konkurso

Partopreno en la konkurso estas ĉeesta. Ĝi okazos en Jekaterinburg dum EsPrimo -10.

 

Partoprenantoj

En la konkurso rajtas partopreni esperantistoj de ĉiuj aĝoj per prezento de unu recitaĵo (t.e. parkere lernita teksto). Deklamontoj bonvolu anticipe anonciĝi ĉe la Organiza teamo (Raja Kudrjavceva esprimo-10atyandex.ru ) sendinte al ĝi jenajn informojn ĝis la 15-a de aprilo2014:

persona nomo,

familia nomo,

aĝo,

loĝloko,

profesio,

jaro de esperantistiĝo,

aŭtoro de la deklamota versaĵo,

titolo de la verko.

Laŭreato kaj gajnintoj de la dua kaj tria lokoj ricevos libropremiojn, kotizajn rabatojn kaj diplomojn de la Organiza teamo de EsPrimo-10.

 

Konkursa ĵurio

La organizantoj de la renkontiĝo elektas tripersonan ĵurion el inter lingve kaj fake spertaj esperantistoj el Ural-Siberia regiono.

 

Kriterioj por prijuĝi la deklamarton de konkursantoj
(maksimuma poento por ĉiu aparta ero – 5)

  1. Paroletiketo: salutoj kaj alparoloj, gestoj, dankesprimoj ktp., sinprezento kaj prezento de la recitata poemo kaj de ĝia aŭtoro.
  2. Tono de la recitado: Emfaza, konvinkiga, estetika.
  3. Prononco: obeo al la bazaj standartaj reguloj de la Esperanta prononco, elimino de rusaj akĉentaj specifaĵoj.
  4. Aktora arto: arto sin teni komforte kaj senĝene antaŭ la publiko.

 

Organiza teamo de EsPrimo -10